Ok legindaĵoj – el kiuj kelkaj novaj

La 15-a de decembro, la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof, ekde 1927 estas la tago de la Esperanta literaturo, la tago de la libro. Tradicie en tiu tago oni aĉetu almenaŭ unu libron en Esperanto, do ni petis Sten Johansson, la prizorganton de la retejo Originala Literaturo Esperanta, rekomendi kelkajn havindajn verkojn.


En la Lisbona libroservo.

El la libroj aperintaj esperantlingve en 2021 mi ne legis tre multajn, do prijuĝi la ĉi-jaran eldonadon mi certe ne kompetentas. El la manpleno, kiujn mi tamen ja legis, mi ŝatus rekomendi eĉ malpli ol manprenon.

Unue mi proponus la trian historian romanon de Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, 564p, FEL 2021. Same kiel ŝia antaŭa romano Morto de artisto, ĝi parte temas pri la korupta efiko de potenco, ĉi-foje vidate per la okuloj de tre potenca virino. Eble ĝi estas la plej lerte kreita ĝisnuna verko de Anna.

Due mi rekomendus legi la novelaron de Laure Patas d’Illiers: Sur bluaj planedoj, 164p, Espéranto France 2021. Ĝi prezentas sciencfikciajn rakontojn, kie plej gravas la rilatoj inter diversaj homoj kaj ankaŭ inter homoj kaj la ĉirkaŭa medio.

Trie mi proponus Trevor Steele: La sangoruĝa flago, 165p, FEL 2020. Jes, ĝi aperis en la antaŭa jaro sed ŝajne enmerkatiĝis ĉi-jare. En ĝi ni sekvas historion pri klasbatalo, rasismo kaj amo en Aŭstralio antaŭ jarcento.

Kvare mi ne povas ne mencii mian propran lastan romanon. Sten Johansson: Secesio, 254p, Mondial 2021. Temas pri provo esplori vivstrategiojn de homoj en loko kaj tempo, kiuj deklaras ilin malplivaloraj, dum la kresko de ekstremdekstraj reĝimoj en centra Eŭropo inter la du mondmilitoj.

Kvine mi ĝoje salutas la duan eldonon de la lasta romano de Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado, 564p, Impeto, 2016, 2-a eldono 2021. Ĝi estas ĉefverko ne nur de Bronŝtejn mem sed en nia tuta literaturo, temanta pri gravaj epokoj en la historio de Sovetunio kaj de la esperantomovado.

Tamen, kial resti nur ĉe lastatempaj eldonaĵoj? La Esperanta libromerkato estas tia ke eĉ verkoj aperintaj antaŭ multaj jardekoj ofte plu aĉeteblas. Mi proponus:

Hendrik Adamson: Auli, 86p, 1934. Represo: Iltis, 1983. Ĉarmega rakonto pri kampara knabo, sukcese verkita en tre persona stilo el la vidpunkto de tiu knabo.

Clelia Conterno Guglielminetti: Ho, tomboj de l’ prapatroj, 172p, Iltis 2015. Jen alia verko, kiu longe atendis eldonon. Familia kroniko kun fajne konceptitaj detaloj kaj psikologia realismo.

Ivan Ŝirjaev: Sen titolo, 336p, Pro Esperanto 1995. Kredeble verkita proksimume en 1920 sed kuŝinta manuskripte dum jardekoj. Trafa kaj amuza rakonto pri evoluo de junulo, certe kun membiografiaj trajtoj, de frua bonega stilisto.

Sten Johansson