La komitato de TEJO voĉdonis kontraŭ propono por kvotoj laŭ genro kaj loĝ-kontinento por kandidatoj al ĉiu posteno en TEJO. Neniu estrarano subtenis la proponon, eĉ ne la proponinto. Komitatano Cyprien Guiya estas eksigita, ĉar li maltrafis trian sinsekvan voĉdonadon.
Dum la pasintaj naŭ tagoj, la komitato de TEJO voĉdonis pri la propono enkonduki genrajn kaj geografiajn kvotojn. Laŭ la proponitaj reguloj, la kandidatoj por ĉiu posteno en TEJO devus esti maksimume 67 procentoj de la sama genro kaj maksimume 50 procentoj el la sama kontinento. Se la kvotoj estus superitaj, oni devus malfermi la alvokon kun nova limdato.
La propono provokis la plej grandan diskuton de la jaro en la komitata retlisto.
El la 44 komitatanoj de TEJO, entute 25 voĉdonis. 5 voĉdonis jes, 14 ne kaj 6 sin detenis. Neniu estrarano voĉdonis por la propono. Kontraŭ ĝi voĉdonis Rogier “Roĉjo” Huurman (ĝenerala sekretario), Veronika Venislovas (kasisto) kaj Valentin Ceretto-Bergerat.
Eĉ la vicprezidanto Inès Kahin, kiu sendis la proponon al la komitato nome de la komisiono de genra egaleco, mem voĉdonis kontraŭ la propono. La prezidanto, Léon Kamenický, sin detenis.
La aliaj kvar estraranoj, Albert Stalin Garrido (vicprezidanto), Matheus Arantes Pacheco, Uriel Gurdián kaj Alexandre “Alekĉjo” Raymond ne voĉdonis.
Post la voĉdono, la komisiito por genra egaleco, David López Rueda, diris al Libera Folio ke la komisiono nun devos diskuti la rezulton.
– Tamen krom la propono ni kune kun la aliaj branĉoj havas aliajn projektojn, kiuj povas esti utilaj por allogi pli da virinoj, neduumuloj kaj neeŭropanoj.
Antaŭ la voĉdonado oni avertis du komitatanojn ke ili estos eksigitaj se ili maltrafos la voĉdonon, ĉar laŭ la reglamento de TEJO, se iu komitatano maltrafas tri sinsekvajn voĉdonojn, tiu estos eksigita. Se tio okazus, la landa sekcio devus nomumi novan komitaton kaj rajtas renomumi la saman homon.
Unu el la avertitaj komitatanoj sukcesis voĉdoni, sed la alia, Cyprien Guiya, komitatano A por Benino, ne voĉdonis. La eks-estrarano estis forpelita de la IJK 2018 pro seksĝenado, sed ĉi-jare kandidatiĝis por la estraro kaj eĉ estis rekomendita de la elekta komisiono al la komitato. Li tiam retiris sian kandidatiĝon antaŭ la voĉdonado.
La ĝenerala sekretario de TEJO anoncis al la komitato:
– Rezulte de tri sinsekvaj mankantaj voĉdonoj Cyprien Guiya ekde hodiaŭ ne plu estas komitatano A por Benino.
Robert Nielsen