Unu el la proponoj pri Esperanto en la civitana dialogo de EU atingis la unuan lokon en sia kategorio, kaj la duan lokon inter ĉiuj civitanaj proponoj. UEA nun instigas ĉiujn subteni ĝin, por ke ĝi iĝu la plej subtenita el ĉiuj proponoj. Sed pri kio ĝi temas?

La 20-an de novembro Renato Corsetti atentigis la komitatanojn de UEA, ke unu el la proponoj pri Esperanto en la reta eŭropa konferenco pri la estonteco de Eŭropo atingis la duan lokon inter ĉiuj proponoj pri ĉiuj temoj fare de unuopaj eŭropaj civitanoj.
– Malgraŭ tio mi havas la impreson, ke la organizantoj de la konferenco per manovroj provas igi ĝin malatentata.. Nun ni, tio estas EEU kaj la Eŭropa Komisiono de UEA, faras lastan klopodon por ke ĝi atingu la unuan lokon, kie ĝi estas pli videbla por la politikistoj, kiuj faros la finan decidon pri tio, kion EU faru, li skribis en la komitata listo.
Klaus Leith estas membro de UEA-Komisiono por eŭropa agado kaj reprezentanto de Germana Esperanto-Asocio en la asembleo de Eŭropa Esperanto-Unio. Ni petis lin klarigi, pri kio temas.
Libera Folio: Kion enhavas la propono?

Klaus Leith: – La propono de Seán Ó Riain La Eŭropa Unio bezonas pli bonan lingvo-lernadon prezentas Esperanton kiel ilon por solvi la konkretan problemon, ke la eŭropanoj plejparte malsukcese lernas fremdajn lingvojn kaj tial ne scias interkomuniki. Ĝi pledas por grandskala elprovo de la programo “Multlingva akcelilo“ en EU-membroŝtatoj. Tiu pedagogia programo baziĝas je instruado de Esperanto kiel la unua fremda lingvo en bazaj lernejoj, per specife adaptita metodo (limigita vortstoko kaj elektitaj gramatikaĵoj).
– La “Multlingva akcelilo“ estis elprovita kadre de Erasmus+ (financita de EU) en tri lernejoj en Bulgario, Kroatio kaj Slovenio dum 2018/19. Laŭ la rezultoj la sento de atingo kaj la spertoj pri funkciado de lingvo ebligis al la lernantoj poste lerni aliajn lingvojn pli sukcese kaj pli rapide.
– Ne ĉiuj samideanoj konsentas pri la „Multlingva akcelilo“, ĉar ili taksas ĝin plibonigenda. Tion mi ne povas prijuĝi, mi ne estas pedagogo. Pri la detaloj povas argumenti la esperantistaj fakuloj inter si. Rilate al la kampanjo ĉefas la aspekto, ke ni atentigu la neesperantistan publikon pri la ekzisto de tiu esperantlingva programo kiel jam agnoskita kaj elprovita pedagogia metodo.
– En la EU-Konferenco gravas, ke ni konvinku la konferencantojn, ke nia lingvo proponas avantaĝon al EU pro la solvo de konkreta problemo. La propono de Seán, kiu ja estas relative modesta, ne speciale fanfaronas pri Esperanto sed elstarigas la uzon de nia lingvo por realigi konkretan politikan celon.
Kiel tiu propono sukcesis atingi la duan lokon?

– Kadre de sia kampanjo por partoprenigi esperantistojn en la EU-Konferenco, UEA kaj Eŭropa Esperanto-Unio (kies prezidanto estas Seán Ó Riain) specife petis pri apogo de tiu propono. Ni informis en retaj kaj ĉeestaj aranĝoj kaj distribuis pli ol mil varbilajn vizitkartetojn al la landaj asocioj kun atentigo pri la UEA-vikipaĝo, kie troviĝas utilaj informoj pri kial kaj kiel partopreni la kampanjon.
– Rimarkeblas, ke samideanoj en kelkaj landoj sukcesis instigi multajn samlandanojn, ne nepre nur esperantistojn. Hungario menciindas kiel unu elstara ekzemplo. Ni konjektas (aŭ almenaŭ esperas), ke la propono allogas ankaŭ homojn, kiuj ne estas konvinkitaj samideanoj, sed subtenas la ideon elprovi novan aliron rilate al la instruado de lingvoj.
Kial gravus, ke la propono atingu la unuan lokon?
– Ni ne havu iluziojn: la civitana konsulto kadre de la EU-Konferenco ne egalas baloton aŭ referendumon. La konferencantoj tute ne estas devigataj realigi iun ajn proponon, eĉ multnombre apogitan. Do ni ne vere atendas, ke fine rezultas rekomendo, ke la EU-instancoj realigu la proponon de Seán.
– La ĉefa celo de nia partoprenado en la EU-Konferenco estas uzi la eblon paroligi pri nia lingvo en eŭropaj publikaj kaj politikaj rondoj. La unua pozicio en la tuta civitana konsulto estus tre utila varbilo por ni, kaj UEA/EEU intencas maksimume ekspluati tion dum la dua fazo de la kampanjo, kiam temas pri alparoli la konferencantojn, ekzemple la delegitojn en la Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj. EEU jam rete kaj paperletere alskribis pli ol cent parlamentanojn kaj daŭrigos la informadon.
Kiaj aliaj proponoj konkuris?

– La civitanan konsulton en la reta platformo de la EU-Konferenco partoprenas malpli ol 40 000 eŭropanoj. Ili starigis ĉirkau 10 000 proponojn, kiuj averaĝe havas kvin apogantojn. La absolutaj nombroj estas ridinde malgrandaj: la nombro de apogantoj de unuopaj proponoj kulminas je kelkaj centoj. Tamen, tiu malgranda partoprenantaro estas avantaĝo por ni: per kelkaj centoj de voĉdonoj jam eblas videbligi nian lingvon.
– La proponoj traktas multajn temojn, inter aliaj jenajn: sano, klimatŝanĝiĝo kaj medio, demokratio, valoroj kaj rajtoj, edukado, EU en la mondo, ekonomio. La plej populara civitana propono en la konsulto ricevis 569 voĉojn kaj temas pri “Plano por reformo cele al eŭropa demokratio bazita je la civitanoj“. Ĝi estis proponita de eŭropunia politika movado (VOLT).
– La propono pri „Multlingva akcelilo“ havas nun 515 apogantojn, do nur 54 malpli ol la VOLT-propono. Ni realisme taksas, ke ni povas igi nian proponon la plej multnombre apogita propono de la tuta EU-Konferenco.
Kiel statas pri aliaj proponoj rilataj al Esperanto?
– Entute estas pli ol kvindek por-esperantaj proponoj en la civitana konsulto. La UEA-vikipaĝo listigas la plej sukcesajn kaj apogindajn proponojn kaj enhavas dosieron kun (preskaŭ) kompleta listo de ĉiuj por-esperantaj proponoj. Tie aldone eblas elŝuti aktualan statistikon, kiun ni starigis por reliefigi la pozicion de esperantistaj proponoj en la diversaj temaroj de la EU-Konferenco.
Klaus Leith