Ĉu la EU-burokrataro batalas kontraŭ Esperanto?

Malmultaj homoj partoprenas en la civitana dialogo, kiun Eŭropa Unio klopodas starigi sub la ŝildo de Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Parte tial pluraj proponoj kun rilato al Esperanto atingis relative videblan lokon en la diskuto. Sed EU-burokratoj aktive batalas kontraŭ Esperanto, asertas Lu Wunsch-Rolshoven en sia vidpunkta artikolo.

Estis verŝajne antaŭvideble, ke la kunlaborantoj de la EU-Komisiono elpensos iujn trukojn por ĝeni la prezenton de Esperanto-proponoj dum la “Konferenco pri la estonteco de Eŭropo”, kiun okazigas Eŭropa Unio. Ja jam en pluraj lokoj la Komisiono kontraŭstaris al Esperanto, disvastigis malverajn informojn pri Esperanto kaj fakte misfamigis nian lingvon.

Plej fifama eble estas la Kadra Strategio por Plurlingveco, 2005, en kiu legeblas:

La komprenado de aliaj kulturoj havas siajn radikojn en la ellernado de la koncernaj lingvoj, kiuj estas la esprimilo de tiuj kulturoj. Pro tio la Komisiono ne subtenas la uzadon de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn.

Tia ”difino“ tamen ne ekzistas, la kulturaj referencoj de Esperanto estas tre evidentaj kaj la lingvo estas esprimilo de la kulturoj de ĝiaj parolantoj kaj de la Esperanto-kulturo kreiĝinta dum pli ol cent jaroj. Imprese ke institucio de grandparte altnivelaj homoj publikigis tian misprezenton. (Simile pri Esperanto cetere en februaro ĉi-jare laŭ du gazetoj, Politico kaj Express.)

Kadre de la estonteco-konferenco de EU multaj homoj subtenas diversajn Esperanto-ligitajn proponojn kaj pluraj el tiuj trovis pli ol cent ĝis preskaŭ kvincent subtenantojn. (Ni konsciu, ke eĉ la plej multe subtenata propono ĝis nun atingis malpli ol sescent subtenojn – la diskonigo de la konferenco inter la proksimume kvarcent kvindek milionoj da EU-civitanoj ne estis aparte sukcesa ĝis nun…) Du el tiuj Esperanto-proponoj troviĝas en la temaro ”Aliaj Ideoj“, kie ili duope havas la plej multajn voĉojn.


Lu Wunsch-Rolshoven

Aperis ĝis nun du provizoraj raportoj pri la retpaĝaj ideoj; en ili troviĝas fine listoj kun la kvin plej subtenataj kaj la kvin plej komentitaj ideoj de naŭ temaroj de ideoj, sed ne de la deka, ”Aliaj Ideoj“; do mankas interalie la du Esperanto-proponoj.

En la teksto de la raportoj oni informas, ke la proponojn el tiu temaro ”Aliaj Ideoj“ oni atribuos al unu aŭ pluraj el la aliaj naŭ temaroj (proks. p. 16 en la septembra raporto) – sed tiel ne okazis: La propono pri la rekono de Esperanto kiel lingvo de EU-civitanoj, ricevinta jam komence de septembro pli ol ducent voĉojn, estas netrovebla en la raporto, nek laŭvorte nek enhave.

La raportojn verkis la konsil-entrepreno Kantar Public (Belgio) por la EU-Komisiono. Nek Kantar nek la Komisiono liveris laŭ nia peto ian klarigon pri la mankanta raportado pri la temaro ”Aliaj Ideoj“ kaj pri la Esperanto-proponoj. Mankas ĝis nun ankaŭ la konfirmo, ke ili estos inkluzivitaj en la venontaj raportoj; Kantar almenaŭ promesis trakti la temon kun sia kliento.

Ĉu la protesto en tiu kazo helpos, tio estas neantaŭvidebla. Sekve la propono pri la rekono de Esperanto estis enmetita duan fojon, en iom alia vortumo, nun kiel kulturlingvo de EU-civitanoj, kaj en la temaro “Valoroj kaj Rajtoj“. Kompreneble estos tre afable, se multaj homoj povos subteni tion, eble ankaŭ prikomenti.

Indas peti pri tio ankaŭ neparolantojn de Esperanto – finfine temas pri sekvo el la EU-Ĉarto pri Fundamentaj Rajtoj. Tie legeblas en artikolo 22: La Unio respektas kulturan, religian kaj lingvan diversecon. Tio inkluzivas la lingvon Esperanto kaj la kulturon de la Esperanto-parolantoj en Eŭropa Unio.

Bedaŭrinde pluraj Esperanto-proponoj por la konferenco estis dumtempe neatingeblaj; montriĝadis informo, ke la servilo havas problemon. En julio tio trafis ĝeneralan pledon por Esperanto, kiu tiam estis jam la plej sukcesa en sia temaro. En oktobro/novembro por la ideoj Pli bona lingvoscio – pli bona demokratio kaj Rekoni Esperanton kiel unu el la kulturaj lingvoj de EU-civitanoj oni montris servilo-problemon.

Estis tre strange, ke el la 20 plej subtenataj ideoj de iu temaro entute 19 estis senprobleme atingeblaj, dum ĉe la 20-a, tiu pri Esperanto, montriĝis servilo-problemo… Feliĉe post multaj plendoj ĉe diversaj lokoj nun la Esperanto-proponoj estas denove videblaj kaj subteneblaj.

Ne havas sencon fermi la okulojn antaŭ la interesosituacio de la kunlaborantoj de la EU-Komisiono. Kiam mi antaŭ kelkaj jaroj demandis al EU-interpretistino, ĉu Esperanto tie ludas iun rolon, ŝi spontanee kaj tute klare respondis: Ne, kaj estas bone tiel, ĉar se Esperanto ludus rolon, ni ĉiuj perdus nian laboron.

Esperanto – se ĝi vere havus pli grandan funkcion en la mondo kaj en EU – estus minaco ankaŭ al la ceteraj postenoj ĉe la Komisiono. Imagu, ke ĉiu tie scius Esperanton – kial tiam estus necese havi homojn, kiuj kapablas altnivele labori en pluraj lingvoj? La gepatra kaj Esperanto je alta nivelo kaj eble unu plia lingvo je meza nivelo povus sufiĉi.

Tiam forfalus esenca motivigo por la altegaj enspezoj de la bruselaj burokratoj kaj por la postenoj povos sin prezenti ankaŭ multaj aliaj fake kapablaj homoj. Ĉu tio estus en la intereso de la nunaj postenhavantoj? Ni do ne miru, se la brusela burokrataro batalas per ĉiaj rimedoj kontraŭ Esperanto.

Lu Wunsch-Rolshoven


Pli pri la temo: