Ĝenerala direktoro rekomendas vendi la domon

El la financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Tion skribas Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, en raporto farita laŭ peto de la komitato. La raporto ne mencias la funkciojn de UEA, kiuj nun troviĝas en la domo.


La raporto de la ĝenerala direktoro rekomendas vendon de la domo en Nieuwe Binnenweg 176.

La sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg estis pritraktita jam en pluraj kunvenoj de la komitato de UEA. La decido pri la afero estis prokrastita interalie ĉar la komitatanoj ne ricevis klaran skriban raporton pri la alternativoj kaj ties financaj konsekvencoj.

Pli frue la komitato jam decidis, ke la libroservo kaj la kongresa administrado de UEA estonte estu prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. Sabate la 16-an de oktobro la komitato decidis ankaŭ pri transdono de la arkivoj de UEA al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno.

Aldone la komitato tiam decidis, ke ĝenerala direktoro Martin Schäffer laŭeble tuj, prefere ene de dek tagoj, sendu skriban raporton pri la alternativoj rilate la domon de la Centra Oficejo kaj ties ekonomiaj konsekvencoj. La 14-an de novembro la raporto estis afiŝita en la retejo de UEA.


La libroservo de UEA estonte troviĝos en Slovakio.

Laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer, la nunaj jaraj kostoj de la domo estas 28 000 eŭroj. En tiu sumo kiel averaĝa jara kosto de renovigoj aperas 10 000 eŭroj. Krome antaŭvideblas aldona kosto de 135 000 eŭroj por altigo de la energi-nivelo de la domo, plibonigo de la fajroalarmo por 20 000 eŭroj kaj riparoj de la tuboj por 4 000 eŭroj.

Se oni volus ludoni parton de la domo aŭ la tuton, necesus pliaj investoj. Laŭ supraĵa takso tiuj kostoj superus 200 000 eŭrojn. Por pli preciza takso necesus dungi spertulojn por pliaj esploroj.

La merkata valoro de la domo estas proksimume unu miliono da eŭroj, laŭ du taksoj kiujn mencias Martin Schäffer en sia raporto. UEA ricevis unu oferton de nenomita aĉetanto, kiu pretus pagi 1,075 milionojn da eŭroj por la domo

La konkludo de la ĝenerala direktoro estas, ke finance estus plej favore vendi la domon. Se UEA plu uzus la tutan domon, daŭre restus jara kosto de 28 000 eŭroj, kaj krome oni bezonus aldonajn investojn de proksimume 125 000 eŭroj.


La plej multaj laborlokoj en la Centra Oficejo nun restas neuzataj.

Se oni ludonus la tutan domon, UEA povus ricevi enspezon de 38 000 eŭroj jare. Post diversaj elspezoj restus gajno de 19 500 eŭroj jare, sed tiukaze necesus une fari grandajn investojn en plibonigo de la domo.

Aliflanke se oni vendos la domon, ne necesos plibonigoj de la domo, do ankaŭ tiun monon UEA povus investi. Laŭ la raporto de Martin Schäffer, UEA tiel havus kapitalon de 1,2 milionoj da eŭroj por investi.

Se oni sukcesus atingi gajnon de 2,5 procentoj jare, tio laŭ la kalkuloj de Martin Schäffer donus enspezon de 30 000 eŭroj, dum pli sukcesa investo kun gajno de 4,5 procentoj donus jaran enspezon de 54 000 eŭroj.

En la nuna momento granda parto el la kapitalo de UEA donas praktike nenian gajnon, sed laŭ la raporto de Martin Schäffer gajno de 2,5 ĝis 4,5 procentoj jare estas “relative moderaj taksoj, se temas pri relative senriska mikso inter diversaj investoj”. Ne klaras, kial UEA dum la lastaj jaroj ne faris tiajn ”diversajn investojn”, sed konservas grandajn sumojn en simplaj bankokontoj.


Parto de la biblioteko Hodler ŝajne estos transdonita al Aŭstrio. Kio okazos pri la cetera parto ne klaras.

La raporto de la ĝenerala direktoro tute ne mencias la bibliotekon de UEA kaj aliajn funkciojn de la asocio, kiuj plu troviĝas en la domo de la Centra Oficejo. Ĝi sekve ankaŭ tute ne mencias la kostojn, kiujn kaŭzos la translokado de tiuj funkcioj aliloken, se ili ja plu ekzistu.

Nun la sorto de la domo en Nieuwe Binnenweg denove estos pritraktita de la komitato, kiu supozeble en plia kroma kunsido faros ian finan decidon.

– Eble post monato ni devos rekunsidi por fari finan decidon pri ĉio, diris prezidanto Duncan Charters dum la kunsido la 16-an de oktobro.

Poste tamen nenio plia aŭdiĝis pri nova kunsido.