TEJO pripensas enkondukon de kvotoj laŭ genro kaj loĝkontinento. Laŭ la propono de la estraro, en ĉiuj elektoj ne pli ol du trionoj de la kandidatoj havu la saman genron, kaj ne pli ol duono loĝu en la sama kontinento. Se la propono estos akceptita de la komitato, la kvotoj estos devigaj por kandidatoj al ajna posteno en TEJO.

Fine de oktobro Inès Elisabeth Kahin, vicprezidanto de TEJO, proponis al la komitato novan amendon al la reglamento de la asocio. La amendo interalie postulas ke publika alvoko por kandidatoj aperu por ĉiu posteno en TEJO, krom se ekstera limdato malebligas tion.
Laŭ la propono tia publika alvoko devas instigi handikapulojn kandidatiĝi kaj ĝi devas esti verkita aŭ provlegita de homoj de malsamaj genroj kaj loĝkontinentoj. La alvoko devas klarigi, ĉu estas iu celgrupo laŭ aĝo, loĝloko aŭ nacieco.
La plej rimarkinda parto de la amendo postulas kvotojn por la kandidataro. Laŭ la propono, oni devus remalfermi la alvokon se unu el du kondiĉoj estas plenumitaj:
- Almenaŭ 67% de la kandidatoj havas la saman genron;
- Almenaŭ 50% de la kandidatoj loĝas en la sama kontinento, krom se la celgrupo havas kontinentan limigon.
Se oni atingas la limdaton de la alvoko kaj ne estas sufiĉe da diverseco, oni remalfermas la alvokon kun nova limdato, sed nur por la personoj de la kategorioj, ĉe kiuj la kvoto ne estis plenumita.
La nova alvoko eksplicite diru kiu estas la dezirata celgrupo. Se daŭre ne estas sufiĉe da diverseco post la dua alvoko, oni fermu la alvokon kaj ne estu tria alvoko. Manke de diversaj kandidatoj oni alivorte rezignu pri la elekto.
Kahin klarigis kial ŝi volas krei alvokojn kun eksplicita celgrupo:
– Oni observis ke eksplicita mencio kaŭzas pli da kandidatiĝoj el tiu menciita grupo, kaj do ebligas pli da kandidata diverseco. Aldone, la teksto proponas ke alvokoj de TEJO klare menciu la celgrupon por eviti frustriĝon de homoj kiuj kandidatiĝas kiam ili fakte ne apartenas al ĝi.
Diskutante la dokumenton, komitatano B Michael Boris Mandirola donis ekzemplon:
Se estas nur du viraj kandidatoj, unu el Eŭropo kaj unu el Afriko, oni remalfermus la kandidatiĝon por:
– virinoj kaj neduumuloj loĝantaj en ajnaj kontinentoj.
– ajnagenraj loĝantoj de Azio, Amerikoj kaj Oceanio
Oni proponas trakti homojn laŭ la kontinento kie ili loĝas, ne laŭ nasko. Ekzemple, la estrarano Alekĉjo Raymond naskiĝis en Francio sed loĝas en Brazilo, laŭ la propono li estus kalkulita kiel Sudamerikano.

Kritiko de la propono venis de Tyron Surman, komitatano A por Britio, kiu subtenis pli da diverseco inter kandidatoj sed opinias ke ŝanĝi la reglamenton ne estas la plej bona maniero por atinigi ĝin. Li opinias ke se la perfekta kandidato aperas, oni elektu tiun eĉ se tiu estas la sola kandidato aŭ aliaj kandidatoj havas la saman genron.
Laŭ li, plilongigoj de limdatoj malŝparus tempon anstataŭ uzi ĝin por la laboro mem kaj povus seniluziigi la kandidatojn. Responde al demando de Libera Folio, li komentis:
– La propono estas bonintenca, sed vidante kiom malfacile estas trovi eĉ unu taŭgan kandidaton por vakaj postenoj en TEJO, tute ne havas sencon. Aldonaj burokrataj paŝoj nur kaŭzos novajn problemojn, ne riparos ilin.
Li aldonis ke la propono postulus remalfermon eĉ se estus multaj kandidatoj el ĉiuj kontinentoj, ekzemple se estus 100 kandidatoj kaj 50 estas el Eŭropo, certe ne mankas diverseco, sed laŭ la propono, oni devus remalfermi la alvokon.
– Tiukaze, vi ne plu instigas partoprenon de la aliaj regionoj, sed simple punas la homojn el la plej populara loko.
Ankaŭ Lucas Teyssier, komitatano A por Francio, skribis kontraŭ la propono. Li atentigis, ke eĉ se estas tri kandidatoj el tri diversaj genroj, sed du estas el la sama kontinento, oni devus remalfermi la alvokon. Sed ĉar la remalfermo eblas nur por tiuj kategorioj de homoj, kies kvoto ne estis plenumita, homo el neniu genro en tia kazo rajtus kandidatiĝi.
– Tiaj situacioj povas esti tre ĝenaj, kaj mi vere dubas ĉu la limigo de la kandidatoj por la dua alvoko estas egaleca.

Defendo por la propono venis de David López-Rueda, komitatano A por Meksiko kaj komisiito por Genra Egaleco, kiu helpis verki la proponon. Laŭ li, pli da anoncoj kaj alvokoj de TEJO ne ĝenos homojn, sed informos ilin pri la deziro de TEJO por diverseco. Se oni devas remalfermi alvokojn, tio estus bona ĉar homoj aŭdus la alvokon pli ol unu fojon.
– Ni strebu al la komprenemo de ĉiuj kandidatoj por plia inkluzivigo, eĉ se tio signifas atendi iom pli.
Responde al demando de Libera Folio pri tio, ĉu iuj homoj (ekzemple viroj el Eŭropo) povus senti sin nebonvenaj pro la propono, li respondis:
– Mi ne certas. Mi esperas ke ne, ĉar tio ne estas nia celo. Ni faras la proponon kaj esperas efikan efektivigon de ĝi.
Dum la diskuto en la komitata retlisto, li sugestis ke oni povus trakti unu kondiĉon kiel pli gravan ol la alia, ekzemple diversecon laŭ genro super loĝ-kontinento. Sed li retiris sian proponon post kritiko de komitatano Michael Boris Mandirola.
Se la propono validus jam dum la elekto de la nuna estraro, oni devintus remalfermi la alvokon por la tuta estraro. Estis nur unu kandidato por la postenoj de prezidanto, kasisto kaj ĝenerala sekretario. Por la posteno de vicprezidanto, tri el la kvar kandidatoj estis viroj kaj tri el la kvar loĝis en Eŭropo. El la sep kandidatoj por la posteno de senofica estrarano ses estis viroj.
Ĝis nun, Inès Kahin ne partoprenis la diskuton pri sia propra propono en la komitato. Ankaŭ neniu alia estrarano publike esprimis sian opinion pri ĝi.
La komitato baldaŭ voĉdonos pri la propono kaj la voĉdonado daŭros naŭ tagojn. Por esti akceptita, la propono bezonas subtenon de simpla plimulto de la komitato.
Robert Nielsen