Unesko ne enkondukos Tagon de Esperanto

La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de junio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela. 

La iniciato al la kampanjo venis de Renato Corsetti, kiu la 14-an de aprilo en la komitata listo proponis, ke la reprezentantoj de UEA ĉe UN kaj Unesko laboru, por ke la 26-a de junio estu deklarita Monda tago de Esperanto.

– Mi scias, ke tio estas malfacile atingebla per laboro de kelkaj jaroj, ĉar neniu el ni estas Lapenna aŭ Sekelj, sed indas provi, se ni volas ke en la estontaj lernolibroj oni agnosku, ke ankaŭ ĉi tiu generacio faris ion.

Pri tio konsentis vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro), kiu respondecas pri financoj kaj rilatoj kun Unesko. Li komentis en la komitata listo:

– Peti Uneskon deklari la 26-an de julio “Internacia Tago de Esperanto”, devas esti grava projekto de la Strategia Plano de UEA. Mi okupiĝos.

UEA momente ne havas validan strategian planon. En la neniom plenumita Strategia plano 2013–2017 tute ne estas menciita la Esperanto-tago. La laboro pri nova strategia plano de UEA ŝajne haltis. Lastfoje ĝi estis menciita de prezidanto Duncan Charters en la komitata listo la 15-an de aprilo. Tiam li skribis, ke la plano estu plu diskutata en la forumo de UEA.

La lasta diskutero pri la strategia plano de UEA en la forumo tamen estis afiŝita jam la 22-an de januaro de Alexander Gofen, kiu skribis: “Zamenhof ne revis pri truda miksado kaj homogenigo de la homaro. Bedaŭrinde UEA fariĝis operaciulo de la UN por tiu ĉi nenobla celo”. Neniu lin kontraŭdiris.

La 5-an de julio UEA en gazetara komuniko publike diskonigis la kampanjon por internacia Esperanto-tago. Laŭ la komuniko, “la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn”. Tamen la tago de la apero de la Unua libro nur dum la lastaj jaroj ekricevis atenton – la tradicia esperantista festotago ja estas la 15-a de decembro, la Zamenhof-tago.

La 30-an de julio prezidanto Duncan Charters en la komitata listo laŭdis partoprenintojn en la kampanjo:

– Efektive ni prenu tion kiel modelon por posta informa agado en niaj planoj, aparte kiam ni laboras por atingi subtenon de Unesko por la agnosko de la Esperanto-tago. Dankon al ĉiuj kiuj subtenis la ĉiujaran informan iniciaton por la tago, kaj la pli vastan kampanjon kiu antaŭeniras. Mi ĵus subskribis oficialajn leterojn por tion apogi, rezulte de la konscienca laboro de Trezoro.

Krom la letero de UEA rekte al Unesko, aktivuloj en 20 landoj sendis proponon pri la enkonduko de internacia Esperanto-tago al siaj landaj Unesko-komisionoj.

La kampanjo fine havis nenian rezulton. Huang Yinbao (Trezoro) la 8-an de novembro skribis en la komitata listo, ke la tempo ne sufiĉis, kaj la ĝenerala konferenco de Unesko, kiu okazos de la 9-a ĝis la 24-a de novembro, ne konsideros la proponon.

– Esperanto ne aperas en la Tagordo. Esperanto ne estas traktita de la Plenuma Estraro, ĉefe pro tro malfrua iniciato. Ĉar la Estraro de UEA decidis lanĉi la kampanjon en junio, kaj publikigis ĝin la 5-an de julio, kaj la 7-an de julio, preskaŭ samtempe, la Plenuma Estraro de Unesko decidis pri la unua versio de la provizora Tagordo.

Li samtempe atentigas, ke kvin reprezentantoj de UEA kaj du de ILEI ĉeestos la konferencon, kaj ke UEA daŭrigos la kampanjon por ke la afero estu traktita en la sekva ĝenerala konferenco de Unesko en 2023.

Komitatano Ileana Schröder trovis bedaŭrinda, ke la estraro de UEA tro malfrue lanĉis la kampanjon. Tiun kritikon vicprezidanto Fernando Maia siavice trovis “absolute maltaŭga”:

– La Estraro iniciatis la kampanjon tiam, kiam eblis, kaj per propra iniciatemo… Mi preferas diri: tre bone, ke la Estraro kaj kunlaborantoj iniciatis tian kampanjon kaj daŭrigos.