Legantoj ofte plendas, ke en Libera Folio aperas tro malmultaj lingvaj eraroj, kaj sekve malfacilas elpensi, pri kio plendi en la komentoj. Por korekti tiun senerareceraron, ni de tempo al tempo aperigas elektitajn erarojn erigitajn kaj arigitajn de nia senerarigisto István Ertl, kiu ĉi-foje trovis erarojn ĝuste en la… komentoj.
En fremda okulo ni vidas ligneron
mi studas kaj analizas la japanan gramatikon per nejapanaj okulvirtoj
“nomen” el Gvatemalo, 10 aprilo 2018, Lernu.net
Frunasko duobla
infano naskis el la ventro de Rafasala
Laure Patas d’Illiers: Sur bluaj planedoj. Sciencfikciaj noveloj, Espéranto France / lulu.com, Parizo, 2021, p. 88
Sutbitolo milsitera
La Rompantoj. Kvin molonogoj. Frederiko Puĵula-Valjes.
Tiel sur la kovrilo de la eldono de Hachette el 1907; elfosis Ionel Oneț
Maskla vidorgano
”Kiel mi ekscios ke parolas ĉefulino?” ”Ŝi estas ruĝharulino kaj portas okulvirojn.”
Kelkaj anekdotoj, Legolibreto IV
Virina mordo
Vi diris, ke vi kredas je genra indenteco…
“leganto”, Libera Folio la 27-an de septembro
Tiklu mian rapidecon!
Unu gratis sub la plandoj… Nenio. Alia tiklis sin sub la akceloj…
Viktor Morgenthal: Profetino el Ferrabraz, Fonto, Chapecó, 2021, p. 72; rimarkis Ionel Oneț
Elkovu la finan venkon!
…mi pensas en ĉi tiu okazo nur pri tio, ke la ovado por Esperanto devas vivi.
Renato Corsetti, Libera Folio la 24-an de septembro
La verda kirurgo
UEA, kiel progresema kaj humanista organizo kiu operacias laŭ la interna ideo
Shai Mor, Libera Folio la 18-an de septembro