Ĉu Esperanto-organizaĵoj degeneras?

”Se la Esperanto-organizaĵoj deziras plu vivi kaj haltigi sian degeneron, ili devas realisme rigardi sin mem kaj lerni de la ekstera mondo anstataŭ senfine kaj senfrukte ĝin edifi”, skribis Stano Belov en lastatempa vidpunkta artikolo. Ni petis tri konatajn esperantistojn komenti la artikolon.

En La Ondo de Esperanto aperis vidpunkta artikolo de Stanislav Belov, en kiu li rakontas pri siaj spertoj de Esperanto-organizaĵoj, interalie UEA.

En pli frua artikolo al la vidpunktoj de Belov jam multvorte respondis Fernando Maia, vicprezidanto de UEA. Nun Libera Folio petis ankaŭ la prezidanton de TEJO kaj du aliajn konatajn esperantistojn komenti la temon.

Léon Kamenický, vicprezidanto de TEJO:


Léon Kamenický.

– Oni havas ofte tiun tendencon paroli pri TEJO (kaj UEA) kvazaŭ estus iu estaĵo kiu devas aŭtomate scii ekzakte kion fari en ĉiu momento kaj de si mem havi ideon pri la plej bona strategio, kiu ideale plaĉas al ĉiu esperantisto. La vero estas, ke TEJO-n reprezentas aro da junaj homoj kiuj ofte ne havas stabilan vivon, sed malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kapablas liveri kaj esti parto de interesaj projektoj, ne nur en la esperanta movado sed ankaŭ ekster ĝi.

– Ekzemple en lastaj jaroj plifortiĝis rilatoj kun aliaj neregistaraj junularaj organizoj, danke al mirinda laboro de multaj aktivuloj. Mi persone taksas tre grava ke tiuj aktivuloj revenas al TEJO kun modernaj kaj ekster-movadaj ideoj.

– Por resti unu el la ŝlosilaj elementoj de Esperanta-vivo mi plene konsentas ke TEJO bezonas unue bone taksi sian nunan situacion. Ni devas kompreni kaj informi la publikon pri la vera stato de niaj landaj sekcioj kaj komisionoj kaj poste venos la dua fazo kiam ni planos kiel efike funkcii kun la rimedoj kiujn ni havas je nia dispono. Mi supozas ke ni identigos plurajn bone funkciantajn kampojn. Ĉe tiuj malfunkciantaj ni devus decidi ĉu ni entute bezonas investi energion por ili, aŭ ĉu ili ne plu aktualas en nuna epoko.

– Mi memkompreneble invitas ĉiujn partopreni en la ŝanĝoj kaj prezenti siajn ideojn, kiujn ni prenas tre serioze. Ni provas nuntempe pligrandigi nian stabon por ke la laboro de la organizo ne restu nur en ŝultroj de homoj kiuj laboras senpage en sia libera tempo.


Michela Lipari. Foto: IEF.

Michela Lipari, estrarano de Itala Esperanto-Federacio, pli frue multjara estrarano de UEA:

– Mi bedaŭras pro la negativaj spertoj de s-ro Belov, sed mi ne estas tiel senespera. Kompreneble la utiligo de la retaj komunikiloj influas forte la vivon de la landaj asocioj, kiuj ne plu havas la rolon esti peranto inter propraj membroj kaj tiuj de aliaj landaj asocioj.

– La unuopaj esperantistoj povas amikiĝi, aĉeti librojn, vojaĝi, sen la perado de landaj asocioj, tio veras. Sed nur landaj asocioj povas ligi rilatojn kun la registaraj instancoj, kun la lernejoj, kun la eduka politiko, civila socio kaj tiel plu. Nur landaj asocioj povas stiri la movadon kiel tuton, decidi kiujn agadojn prioritati, kunordigi la laborfortojn cele al realigo de laborplano. Kaj des pli UEA havas tiun rolon internacie, mondskale, kunordigi la laborfortojn de unuopaj LA kiuj ofte alfrontas similajn problemojn kaj kunlaboro helpus ilin solvi.

– Kompreneble – sed tio ne estas problemo nur de la Esperanto-movado sed de ĉiuj asocioj – ofte unuopuloj ne sentas la bezonon asociiĝi por kontentigi siajn bezonojn. Kaj jen kial oni devas repripensi la rolon de landaj asocioj, kaj sekve de UEA, ke ili ne plu estu kunigo de membroj, sed io alia, ekzemple donanto de servoj, kontraŭ pago.


Wim Jansen, sur kovrilo de libro.

Wim Jansen, prezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo 1966–1971, estro de la katedro pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato de Amsterdamo 2002–2013, respondis al la kvin finaj tezoj de Stano Belov. La plenajn konkludojn de Stano Belov trovu en lia artikolo.

Unue, necesas agnoski, ke pasis la tempo kiam la Esperanto-organizaĵoj estis la ŝlosila elemento de la Esperanto-vivo.

– Tiun ĉi konkludon mi trovas tro absoluta. Tiel same kiel ĉe multaj aliaj manifestiĝoj de homa agado ĝenerale, iu formo de reala (pli ol virtuala, reta) organiziteco restos necesa ankaŭ inter esperantistoj, ankaŭ sur la nivelo de UEA.

Due, necesas forgesi pri pure esperantistaj projektoj, kiuj nur voras monon kaj tempon por morti senglore, kaj profiti eblecojn, kiujn donas projektoj destinitaj al ĝenerala publiko.

– Kvankam la aŭtoro ne donas ekzemplojn (kiujn aŭ kiajn pure esperantistajn projektojn li celas?), mi intuicie konsentas.

Trie, necesas konstati, ke plejparto de la Esperanto-organizaĵoj ekzistas nur surpapere aŭ en fantazioj de iliaj estraranoj.

– La kritiko de la aŭtoro trafas ne tiom la ekziston de fakaj rondoj aŭ asocioj, kiom la konduton de certaj reprezentantoj de certaj tiaj asocioj, kiun li prave kondamnas. Tamen, ĉu tiuj organizaĵoj ne rolas, aŭ devus roli, en la ellaborado kaj ĝisdatigado de fakaj terminaroj? Krome, la esperantologio restas fako ene de la ĝenerala lingvistiko por kiu mi rezervas gvidan rolon por esperantistaj verkistoj-esploristoj.

Kvare, necesas elekti unu vojon por organizaĵoj dezirantaj postvivi – flekseblan kaj neformalan, aŭ formalan kaj strikte reguligatan.

– Ankaŭ tiu ĉi kritiko koncernas ne tiom la ekziston de organizaĵoj, kiom ilian funkciadon, kiu efektive estas pruveble ne tre efika.

Kvine kaj laste, necesas akcepti eblecon kaj eble eĉ utilon de malapero de plejparto de la Esperanto-organizaĵoj.

– Mi malkonsentas kun la konkludo ke estus utile se la plejparto de la Esperanto-organizaĵoj malaperus, sed necesas ke tiuj organizaĵoj alproprigu al si la duan konkludon kaj, inspiritaj de la tria kaj kvara konkludoj, rekonsideru sian rolon en rapide ŝanĝiĝanta mondo. Se ili ne plenumos tiun kondiĉon, ili malaperos per si mem, sen bezono, esprimi la utilon de tio.