La arkivo de UEA estos transdonita al Vieno

La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis, ke la arkivo de la asocio estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. La decidoj pri la sorto de la konstruaĵo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo kaj de Biblioteko Hodler denove estis prokrastitaj. La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita sen diskuto.


Martin Schäffer dum la komitata kunsido.

Sabate la 16-an de oktobro la komitato de UEA jam la kvaran fojon kunvenis rete por diskuti la planojn de la estraro por la malmunto de la Centra Oficejo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo. La kunsido estis eĉ pli kaosa ol kutime, interalie ĉar la komitato ricevis de la estraro neniajn skribajn informojn pri la aktuala stato de la afero rilate la sorton de la domo, nek konkretan proponon pri decidoj.

En la pasinta kunsido la komitato jam decidis, ke la libroservo kaj kongresa administrado de UEA estonte estu prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. La sola efektiva decido farita en la nuna kunsido temis pri la transdono de la arkivoj de UEA al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno.


Orlando Raola dum la kunsido.

Estrarano Orlando Raola argumentis, ke la transdono nepras por savi la valorajn dokumentojn.

– Pro la apartaj cirkonstancoj ekonomiaj kaj fizikaj, en kiuj la asocio troviĝas ĉi-momente, ĝi vere ne plu povas respondece plu teni tiajn valoraĵojn. Ni volas certigi ilian ekziston por la estonteco, aliron por esploristoj, kaj ne malpli grave la ciferecigon, kiu vere disponigos ilin al multaj homoj.

Laŭ Orlando Raola ĝuste la biblioteko en Vieno havas la plej taŭgajn teknikajn kaj homajn rimedojn por certigi la pluvivon de la kolekto.

– Eĉ se estas tia sento, ke ni senigas nin je io, ni komprenu, ke estas pli alta celo ol konservado de la materialo en nia kelo. Pro tio mi vere instigas la komitatanojn fine akcepti, ke ni agas laŭ la intereso de la asocio, de la tuta esperantistaro, de la historio de la lingvo, de la kulturo de Esperanto, kaj ke oni ne plu uzu tiajn argumentojn, kiuj vere ne havas la larĝan perspektivon historian de tio, kion ni faras.

Li ricevis subtenon de Renato Corsetti:


Renato Corsetti dum la kunsido.

– Mi volas subteni la proponon de la estraro, ke ĉio, kio povus iri al Vieno, iru al Vieno. La veraj malamikoj de Hodler kaj de nia historia heredaĵo, estas tiuj kiuj volas ke ĝi mortu en Roterdamo, anstataŭ esti publike alirebla en Vieno.

Osmo Buller havis alian opinion:

– Mi volas unue komenti la asertojn pri tio, ke la biblioteko kaj arkivo nun estas en kompleta malordo kaj ke la biblioteko estas en kelo, dum la Centra Oficejo eĉ ne havas kelon. La biblioteko situas en teretaĝo. Mi ne scias, ĉu Orlando entute vizitis la Centran Oficejon. La libroj kaj revuoj estas bone konservataj en metalaj ŝrankoj, kaj la arkivaj materialoj ne estas en malordo, ĉar Ziko bone inventariis ĉion jam antaŭ multaj jaroj. Sed ĉefe ĝenas min en ĉi tiu tuta diskuto, ke ni ne vere scias, por kio ni voĉdonos, ĉar ni ne havas antaŭ ni klaran dokumenton pri la kondiĉoj, laŭ kiuj okazus la transdono, kaj laŭ kiuj oni poste povus utiligi la materialojn, kiuj troviĝus en Vieno.


Osmo Buller dum la kunsido.

Buller argumentis, ke oni ne traktu la asocion kiel mortanton:

– Renato parolis ĉi tie pri morto en Roterdamo. Do oni jam konsideras UEA mortanta, aŭ baldaŭ mortonta, kaj nun temas nur pri tio kiu prizorgu la postlasaĵon, ĉar ni mem kiel mortintoj ne plu povus prizorgi ĝin. Laŭ mi UEA ne estus mortanta sen tiuj decidoj, kiujn oni nun estas farantaj, kaj bedaŭrinde jam parte faris. Mi nepre volas konservi kaj kreskigi la prestiĝon de UEA kiel io, pri kio la esperantistoj estas fieraj.

Laŭ Orlando Raola Osmo Buller vivas en la pasinteco:

– Ni jam plurfoje aŭdis la gurdadon de argumentoj fare de komitatano Buller, kiu simple ne alĝustiĝas al la nuna realo. Ni ĉiuj komprenas, ke estis iam oficejo kun deko da laboristoj kaj ĉiutaga funkciado kaj ke ĝi estis la fiero de la movado. Sed tio estas pasinta historio, kaj kion oni devas kompreni estas, ke dum jaroj tiu situacio ne plu estas eltenebla. Ke la biblioteko estas en ia konsultebla formo ĉi-momente estas absoluta mensogo. Mi ne nur vizitis, sed volontulis tie du monatojn, kaj estis surprizita, ke ĝi ne havas katalogon, nur paperajn slipetojn kun la havaĵo de la tiel nomata biblioteko. Mi bedaŭras, ke homoj ankoraŭ volas resti ankritaj en tiu pasinteco de la asocio kaj ne komprenas ke la trajno foriris de la stacio kaj ke ni devas agi respondece kaj ame al nia kulturo kaj havaĵo, kaj ne en tiu sentimentala maniero.

Post plia babilado oni fine formulis proponon pri decido, kaj voĉdonis pri ĝi. Per 35 voĉoj por, 6 voĉoj kontraŭ kaj 3 sindetenoj, la komitato decidis, ke “UEA kontraktu kun la Aŭstria nacia biblioteko la transdonon de la asocia arĥivo kun interkonsentita prokrasto en la livero de dokumentoj”, sen pliaj detaloj.


Duncan Charters dum la kunsido.

Poste oni transiris al la demando pri la domo en Nieuwe Binnenweg. Prezidanto Duncan Charters rakontis, ke oni faris tri studojn pri la stato kaj valoro de la domo. La komitato tamen ricevis neniajn skribajn informojn pri tiuj studoj antaŭ la kunsido. Anstataŭe ĝenerala direktoro Martin Schäffer buŝe resumis ilin por la komitato jam dum la kunsido.

– Ni ricevis unu oferton pri la domo. Kiel Duncan menciis, estas informo de energi-konsilisto, kiu opinias, ke por havi energinivelon C, oni minimume devus elspezi 120 000 eŭrojn. Aldoniĝus pliaj kostoj, se ni volus ludoni la domon.

Laŭ la kalkuloj resume prezentitaj de Martin Schäffer, la suma kosto de necesaj investoj por povi ludoni la domon povus atingi 400 000 eŭrojn. Se oni poste ludonus la tutan domon, la enspezo povus esti 20 000 eŭroj jare. Tial laŭ li estas pli bone vendi la domon ol konservi ĝin kiel propraĵon de UEA.


Martin Schäffer dum la kunsido.

– Se oni vendus, oni povus investi tiun kapitalon kaj havi pluson de 40 000 eŭroj, duoblon de tio, kion ni ricevos, se ni ludonos. Tio estas konservativa takso, gajno de 4–6 procentoj eblas en multaj partoj de Eŭropo, kaj investo en loĝnemoveblaĵo en Nederlando povus doni 3,5 procentojn… El administra vidpunkto ni daŭrigu esplorojn pri vendo, ĉar laŭ mia opinio ĉio alia estos iom tro riska por la asocio.

La ciferoj mirigis iujn komitatanojn, kaj Agnes Geelen el Belgio eĉ petis Martin Schäffer malkaŝi, kie oni povas atingi tian gajnon por investita mono. Cetere la nuna kapitalo de UEA tute ne donas kompareblan gajnon – laŭ la bilanco pli ol du milionoj da eŭroj simple kuŝas en bankaj kontoj, kie ili donas nenian profiton.

UEA pli frue ricevis oferton de 1 075 000 eŭroj por la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176, kaj laŭ la estraro esploroj montras, ke tio estas prezo favora al UEA.

– La homo kiu faris la proponon, volus havi respondon sufiĉe baldaŭ. Oni parolis eĉ pri marto 2022, sed mi ne kredas ke ni povos ĝis tiam decidi, diris Martin Schäffer.

Li petis, ke la komitato nun rajtigu lin elspezi monon por pliaj esplorlaboroj pri la alternativa kosto de renovigo por ludono de la konstruaĵo.

– Ni bezonas nur iun decidon, ĉu ni investu monon en esplorlaboroj kun arkitekto kaj simile, aŭ se la komitato venos al la konkludo ke oni jam nun volas vendi, ni serĉu makleriston por ricevi la plej bonan rezulton.


Ahmad Reza Mamduhi dum la kunsido.

Komitatano Ahmad Reza Mamduhi subtenis la vendon de la domo:

– Per tiu mono, kiun ni gajnas, ni eniru en la virtualan mondon, kun bona retejo kiu donas virtualajn eblojn al niaj membroj. Ni povus enspezi multe eĉ eksteresperantuje. Ni migru al virtuala mondo kaj havu malgrandan konstruaĵon por juraj aferoj, por niaj serviloj kaj tiel plu.

Osmo Buller aliflanke proponis, ke la komitato nun nenion decidu, sed ke Martin Schäffer sendu siajn klarigojn al la komitato en skriba formo, por ke oni povu trankvile konsideri la aferon. Post pliaj senrilataj babiloj la komitato konkludis, ke Schäffer laŭeble tuj sendu skriban raporton, kaj ajnaj decidoj pri la domo estu faritaj nur post tio.

La demando pri la sorto de la biblioteko Hodler tute ne estis tuŝita dum la kunsido, eĉ se prezidanto Duncan Charters konstatis, ke se oni vendos la domon en Nieuwe Binnenweg 176, la biblioteko ĉiuokaze ne plu povos situi tie.

La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita preskaŭ sen diskuto, kun 29 voĉoj por, 1 kontraŭ kaj 8 sindetenoj. La buĝeto estas farita sen konsidero pri la nun okazantaj ŝanĝoj en la Centra Oficejo, kaj antaŭvidas deficiton de iom pli ol 49 000 eŭroj. Por eventualaj kostoj de la “transiro” oni rajtigis uzon de mono el rezervoj.