Klasikaĵo de Stanisław Lem aperis en Esperanto

Polaj amaskomunikiloj favore raportis pri la ĵusa apero de la klasika sciencfikcia romano Solaris en Esperanto. Ni petis la tradukinton Przemysław Wierzbowski klarigi, kial gravas havi tiun verkon en Esperanto, kvankam ĝi jam aperis en kvardeko da aliaj lingvoj.


Prezentado de la traduko la 12-an de septembro en la Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko. De maldekstre: Przemysław Wierzbowski, Elżbieta Karczewska, kiu intervjuis, kaj Nina Pietuchowska, kiu interpretis la interparolon al la pola. Foto: Katarzyna Lewończuk-Barańczuk

Libera Folio: Kial vi volis traduki ĝuste tiun libron?

Przemysław Wierzbowski: – ​​La ĉefa kialo estis pure egoisma. Solaris estas mia plej ŝatata verko de la plej ŝatata aŭtoro, kaj de kiam mi esperantistiĝis, mia revo estis trovi ĝian Esperanto-tradukon sur mia librobreto. Unuafoje mi legis ĝin kiel 12-jarulo, poste de tempo al tempo revenis al la romano, ĉiam rigardante ĝin de iom malsama flanko. Kiam estis anoncite, ke la jaro 2021 estos la jaro de Stanisław Lem – okaze de lia 100-a naskiĝdatreveno – kun Tomasz Chmielik ni komencis primediti kiel eblus internacilingve kontribui al la jubileaj solenaĵoj.

– Ni kontaktis la krakovan Fondaĵon de Lem kaj proponis eldoni du verkojn: la ne-sciencfikcian, malpli konatan Hospitalon de la Transfiguriĝo kaj ĝuste Solaris. La posedantoj de la aŭtorrajtoj proponis, ke ni komence elektu unu libron, prefere malpli konatan, por elprovi la kvaliton de la entrepreno. Fine ni sukcesis konvinki ilin, ke tamen valoras komenci la aventuron per la plej fama, mondkonata beletraĵo – ja Solaris estis tradukita en pli ol 40 lingvojn, eldonita pli ol 300 fojojn – kaj en la estonteco, eble, daŭrigi tion per serio de pliaj Lem-aĵoj.

Pri kio temas la libro, se entute eblas tion koncize klarigi?


La kovrilo de la Esperanta eldono.

– Cent kelkdek jarojn antaŭ la romano-intrigo oni malkovris la titolan planedon de du-stela sistemo, kies orbito estas nenature stabila. La surfacon kovras oceano, kiu kapablas konstrui plej diversajn, gigantajn, efemerajn, malfacile klaseblajn kreaĵojn. La disĉiploj de la nova scienco, solaristiko, provante kompreni kaj science difini la naturon de Solaris, formulas foje ridindajn, foje verŝajnajn, sed neniam pruvitajn teoriojn, kiuj amase okupas la bibliotekojn. Unu el la solaristoj estas la psikologo Kris Kelvin, sendita al la Stacio ŝvebanta super la planedo por esplori kio okazas ĉe la tieaj sciencistoj. Baldaŭ la okazaĵoj superas lian imagon.

– La romano eldonita antaŭ 60 jaroj estis revolucia por la sciencfikcio. Ĝi prezentis la plej originalan bildon de eksterterulo, tiel fremda por nia civilizacio, ke verŝajne neniel komprenebla. Lem vortigas la motivon, kiun poste li plurfoje uzos en siaj beletraĵoj: siaspecan fatalon de la homa raso, fizike kaj mense limigita, kaj rezulte nekapabla atingi la ĉiaman celon – kompreni aŭ konkeri la mondon.

Kiu estas la eldonejo? Kia estas la eldonkvanto?

– La libron eldonis Bjalistoka Esperanto-Societo en kvanto de 350 ekzempleroj. La libron jam eblas mendi en la retejo de Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj baldaŭ ĝi aperos en la oferto de UEA.

Tiu libro jam aperis en multaj lingvoj, kial laŭ vi gravas havi ĝuste ĝin ankaŭ en Esperanto?

– Klasika sciencfikcio nesufiĉe ofte estas eldonata en Esperanto. Tiu ĝenro, kiun foje maljuste oni trovas malpli valora ol la aliajn, abundas je elstaraj literaturaĵoj – ne nur distraj, sed profetaj kaj konsciigaj. Por montri kaj al neesperantistoj, kaj al ni mem, ke la artefarita lingvo estas taŭga por ĉiaj verkoj, necesas ilin tradukadi. Solaris en Esperanto sendube havos ian popularigan efikon por Esperanto, la libron mendas kolektantoj de Lem-aĵoj el multaj landoj, kaj en ilia medio nia eldono iom post iom iĝas konata.

– Estas rimarkinde, ke temas pri rekta esperantigo el la pola lingvo. Ĉi tiu fakto gravas, ĉar ne ĉiam la verko de Lem estis tradukata tiel. La plej (fi)fama ekzemplo estas, farita surbaze de la eldono franclingva, la unua angla traduko – simpligita, senigita je pluraj detaloj, sed pro malfeliĉa kontrakto de la aŭtoro ĝi restas la sola anglalingva traduko kiun oni rajtas eldoni papere. Por kelkaj lingvoj tia peranto estis ankaŭ la traduko ruslingva.

Ĉu la apero de la traduko en Esperanto ricevis atenton en Pollando? Se jes, kiel oni komentis ĝin?


Ekspozicio de diverslingvaj tradukoj. Foto: Katarzyna Lewończuk-Barańczuk

– Pri nia renkontiĝo dediĉita al la libro tre favore raportis amasinformiloj bjalistokaj kaj tutlandaj. Solaris estas eldonita kun la oficiala emblemo de la Jaro de Lem, kaj troviĝos en la listo de kontribuoj por la solenaĵoj de la 100-jariĝo. Neesperantistoj, kiuj la enhavon malfacile povus taksi, ĝenerale aprezis la ideon eldoni nian plej faman sciencfikciaĵon ”en la lingvo de Zamenhof, parolata en la tuta mondo”.

– El la teknika flanko: ĉar mi kulpas ne nur pri la traduko, sed ankaŭ pri la komposto kaj la kovrilo, mi malmodeste diru, ke la fina laŭaspekta rezulto, bonkvalite presita varo, vere kontentigas.

– Fine mi ŝatus danki al ĉiuj, kiuj donacis alilingvajn eldonojn de Solaris ebligante fari ekspozicion, kiuj partoprenis la dimanĉan prezenton de la libro kaj legis fragmentojn, kaj fine al la trio da provlegantoj: Tomasz Chmielik kaj Stano Belov, kiujn mi konsultis esperantigante la verkon, kaj aparte Ionel Oneţ, kiu estante ĉiam je mia dispono faris multajn bonajn proponojn pri la traduko.