Katedro en Amsterdamo ŝajne plu vivos

La planata ”financa resanigo” de UEA ne tuj trafos la instruadon de Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, kies speciala katedro estas financata de UEA. Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas mono por pliaj kvar jaroj en la koncerna fondaĵo, kaj la perspektivoj estas bonaj.

En ĵusa gazetara komuniko UEA anoncis, ke la asocio plu havos sian sidejon en Nederlando, eĉ se oni forlasos la tradician Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg 176:

UEA restos en Nederlando kaj devos ampleksigi la kunlaborojn kun sia Landa Asocio, Esperanto Nederland, kaj kun aliaj lokaj partneroj, kun aparta atento pri volontula programo kaj pri la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo.

La komuniko evidente interalie celis trankviligi la zorgojn pri la estonteco de la speciala katedro en Amsterdamo, kies plua ekzisto estas tute dependa ne nur de plua financado fare de UEA, sed ankаŭ de tio, ke UEA plu estu bazita en Nederlando.

Esperanto estas instruata ĉe la universitato de Amsterdamo ekde 1948. En 1997 estis fondita la speciala katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto, kiu komence estis financata de Internacia Esperanto-Instituto en Hago. Ekde 2013 pri la financado respondecas UEA.

La nuna instruisto, aŭ ”katedrulo”, estas profesoro Federico Gobbo, kiun ni petis rakonti pri sia laboro.


Federico Gobbo dum reta instruado.

Libera Folio: Kio estas la katedro pri Esperanto kaj intervlingvistiko ĉe la universitato de Amsterdamo? Kion oni povas studi tie?

Federico Gobbo: – La katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto estas ”speciala”. Tio estas nederlanda esprimo por indiki katedrojn kies financado alvenas el neregistaraj institucioj. La labortempo de la speciala katedrulo estas distribuita jene: tri kvaronoj al instruado, unu kvarono al esplorado, disvastigado kaj administrado. Do, la ĉefa tasko estas garantii la kontinuecon de la du kursoj kiuj donas la nomon al la katedro mem: la unua estas enkonduko al interlingvistiko, la dua estas enkonduko al Esperanto.

– Ambaŭ kursoj celas bakalaŭrajn studentojn; por sekvi la kurson pri interlingvistiko oni bezonas antaŭan ekzamenan trapason de kurso pri ĝenerala lingvistiko aŭ ekvivalenta, dum la kurso pri Esperanto ne bezonas antaŭajn konojn, krom la devigo regi sufiĉe la anglan, kiu estas ĝenerala antaŭkondiĉo por studentiĝi en la Universitato de Amsterdamo, t.e. ne ligita al la speciala katedro.

Kiom da studentoj havas la du kursoj? Kiel evoluis la kvanto de studentoj?

– Kiam mi alvenis en la jaro 2014, la nombroj estis sub deko, nombro kiu estis sufiĉe maltrankviliga. Sed okazis granda ŝanĝo ekde kiam mi instruis: la kursa oferto pri interlingvistiko kaj Esperanto ŝanĝis la instrulingvon el la nederlanda al la angla. Tio ampleksigis la aron de potencialaj aliĝantoj, ĉar en la Universitato de Amsterdamo estas pli da internaciaj ol da enlandaj studentoj.

– Pro tio nun la nombroj estas regule super deko, kelkfoje super dudeko. La variado multe dependas de la propono de anglalingvaj kursoj kiuj konkurencas pri lingvistikaj temoj. Tio varias de jaro al jaro, kaj tio estas sen ies ajn kontrolo. Ĉiuokaze, la nombro de la studentoj ne estas maltrankviliga, alivorte la speciala katedro riskas neniel laŭ la kvanto de la studentoj, kiu estas sufiĉa.

Ĉu eblas post la kursoj daŭrigi la studojn ĉe la universitato, por doktoriĝi pri rilataj temoj?

– Se oni intencas plu studi Esperanton, kadre de la Universitato de Amsterdamo, ne eblas daŭrigi post la enkonduka kurso. Kelkfoje studentoj esprimas spontanee la deziron sekvi tutan lingvolernan programon, samkiel oni povas fari ekzemple pri la kataluna aŭ la novhebrea, t.e. studadi dum tri akademiaj jaroj. Bedaŭrinde tion ne eblas fari per ununura speciala katedro pritema. Doktoriĝi pri interlingvistikaj aŭ esperantologiaj temoj ĉiam eblas, sed tio ne necese pasas tra la sekvo de miaj kursoj. Krome, mi instruas al bakalaŭraj studentoj. Tio signifas, ke pasas iom da jaroj antaŭ ol pretiĝi por konkursi por doktora posteno. Tio ne simpligas la aferon, homoj intertempe interesiĝas pri aliaj temoj, neeviteble.


La inaŭgura prelego de Federico Gobbo en 2015. Raportaĵo pri la inaŭgura ceremonio spekteblas ĉe Youtube.

Pro kiaj motivoj homoj studas Esperanton, kaj ĉu ili poste efektive uzas la lingvon?

– Esperanton en la Universitato de Amsterdamo oni povas lerni sen antaŭaj konoj. Do, la studentoj venas ne nur el la studprogramoj pri lingvosciencoj (tipe, el lingvistiko aŭ anglistiko, sed kelkfoje el slavistiko) sed ankaŭ, sen aparta ordosignifo, el: komunikistiko, Artefarita Inteligento, eŭropistiko, filozofio, informadiko, historio. Nederlandaj studentoj foje diras, ke ili deziras akiri 6 lernopoentojn sen streĉiĝi, kaj ili elektis Esperanton ĉar ĝi estas facila. Al ili mi tuj respondas, ke tutprobable je la fino de la kurso ili ŝanĝos sian ideon, ĉar Esperanto ne estas facila lingvo; tio estas nur malmojosa propaganda aserto.

– Studentoj pri eŭropistiko foje mencias la intereson pri la Eŭropa integriĝo kaj la rolon de la lingvoj, kaj eble ili legis iun (tipe kritikan) mencion pri Esperanto, kaj tio instigis ilin eklerni por testi laŭsperte la validecon de la kritikoj. Interese, preskaŭ neniu mencias Esperantajn idealojn, krom studentoj kun juda fono (tradicie estas sufiĉe vigla jid-parolanta komunumo en Amsterdamo, tre bone instruita) kaj kompreneble studentoj kiuj sekvis la alian kurson de interlingvistiko. Ili ĝenerale deklaras, ke ili scias sufiĉe multe pri Esperanto pro la alia kurso kaj nun ili volas aktive lerni la lingvon; ili estas tre bone motivitaj.

– Kontraste al la kurso pri Esperanto, la homoj kiuj studas interlingvistikon estas edukfone pli homogenaj: la devigo jam koni iom da lingvistiko mallarĝigas la potencialan aliĝontaron, sed aliflanke la kvalito estas sufiĉe alta: homoj kiuj havas iom da kono pri la lingvosciencaj fakoj ofte faras tiklajn, nenaivajn kaj trafajn, demandojn.

– Ni diru, averaĝe, ke kvar-kvin studentoj ĉiujare tenas la kontaktojn kun mi post la ekzamensesio, sendepende de la kurso kiun ili sekvis. Pri la uzo de Esperanto post la fino de la kurso, tio multe varias: estas homoj kiuj iris aĉeti librojn ĉe la libroservo de UEA en Roterdamo, parolante la lingvon senhonte; aliaj partoprenis en junulara kunveno; unu decidis uzi la lingvon por verki poemojn, kaj alia uzis Pasportan Servon vojaĝante tra centra Azio. Mi ĉiam kaj ĉiel instigas miajn studentojn partopreni eventojn en Esperantujo, kaj klopodas instigi ilin partopreni ŝatokupojn, nome trovi aliajn homojn kun la samaj interesoj kaj pasioj.

UEA financas la katedron. Kiel aspektas la estonteco de tiu aranĝo?

– En 2019 estis liko pri la financa krizo en la nederlanda gazetaro. (Libera Folio siatempe raportis pri tio.) Ekde tiam, la administracio de la Universitato de Amsterdamo estas informita pri la financa stato de UEA kaj do ne tute trankvilas. Rutine la universitato demandos UEA pri ĝiaj intencoj rilate al eventuala tria mandato antaŭ la fino de 2021, ĉar ni atingis la mezon de la nuntempa mandato. Tio estas tute normala afero, kiu okazas kun ĉiuj sponsoroj de la specialaj katedroj. Oportunas, ke UEA pretigu adekvatan respondon. Pri tiu lasta aspekto mi jam informis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, kiu antaŭ iom da tempo kontaktis min por interŝanĝo de opinioj pri la estonteco de la katedro.

– Lastatempe, en Gazetaraj Komunikoj aperis deklaro, ke UEA restos jure en Nederlando, kaj tio estas bona novaĵo, ĉar alikaze la katedro riskos ŝlosiĝon pro jura kialo. Samloke, oni deklaras, ke UEA “devos ampleksigi la kunlaborojn” interalie kun “la Katedro Interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo”. Tio certe estas bona novaĵo, sed neniu vorto venis pri la financa garantiado de tria mandato.

La financado de la katedro okazas pere de la fondaĵo Middelkoop, kies unua kapitalo venis el la heredaĵo de Adriana Middelkoop (1913-2009), nederlanda esperantisto kaj vortaristo.

Regulaj kontribuantoj estas la landa asocio de UEA en Nederlando (Esperanto Nederland) kaj Esperantic Studies Foundation. En 2019 pliaj 71 791 eŭroj estis aldonitaj al la fondaĵo, ŝajne el la heredаĵo de la nederlanda esperantisto Edwin Burg.

Ni demandis al Fernando Maia, la vicprezidanto de UEA, pri la planoj de la asocio por la estonteco de la katedralo.

Libera Folio: Ĉu UEA ja intencas daŭrigi la financadon el kapitalo Middelkoop, kiel ĝis nun? 


Fernando Maia.

Fernando Maia: – Aparte zorgas pri la Katedro la Prezidanto de UEA, Duncan Charters, kadre de siaj estraraj fakoj (Instruado kaj Universitata Agado), subtene de aliaj estraranoj kiel Amri Wandel (Scienca kaj Faka Agado), Orlando Raola (CED) kaj Trezoro (Financoj), krom aliaj. La konfirmo de la daŭrigo devos okazi kunordige kun Esperanto Nerderland kaj ESF. Aparte la Prezidanto laboras pri tio kaj intense laboris pri la temo dum la unua jartriono de 2021, kun sekvoj por la venontaj paŝoj.

– La afero efektive ne estas urĝa nek proksima: la nuna kontrakto daŭras ĝis 2024 (ĝi estis subskribita en 2019). Middelkoop estas la fondaĵo al kiu ni sendas donacojn tiucele. La nuna kapitalo sufiĉas por la venontaj 4 jaroj, se venus neniu aldona rimedo. Tamen estas kunlaboro kun grupo de donacantoj kaj la perspektivoj estas bonaj.

Kiaj estas la strategiaj celoj de UEA ĉi-kampe?

– Baldaŭ aperos en la revuo Esperanto kompletaj informoj pri la Katedro, inkluzive de la strategiaj celoj de UEA por ĝi.