Unu tago en la vivo de la Centra Oficejo

Lige kun la nun planataj fermo kaj vendo de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, la multjara ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, proponis al Libera Folio tekston kiu priskribas ordinaran tagon en la Centra Oficejo en 1991. Tiam la oficejo efektive estis nervocentro de la movado, UEA havis dekon da plentempaj oficistoj kaj ok mil individuajn membrojn.

La teksto unue aperis finnlingve en la gazeto Koillissanomat la 17-an de majo 1991

Okazis pasintan lundon

Redaktoro de tiu ĉi gazeto demandis, el kio konsistas mia labortago kiel la direktoro de la Centra Oficejo. Mi ne sciis, kion respondi, ĉar la tagoj estas tute malsamaj. Jen tamen, kiel pasis la pasinta lundo. 

La labortago normale komenciĝas je la naŭa, sed tiutage mi sidis en mia laborĉambro jam je la oka kaj duono por legi Esperanto-gazetojn alvenintajn dum mia restado en Finnlando en la antaŭa semajno. La legado de gazetoj estas tre grava por resti ĝisdata pri ĉio, kio okazas en la Esperanta mondo.

Dum la semajno oni ricevis el la postlasaĵo de iu nederlandano tri skatolojn kun malnovaj libroj. Mi trarigardas ilin kaj apartigas la plej valorajn por aŭkcio. Sekve mi kontrolas faskon da fakturoj, kiuj atendas mian aprobon.

Iom antaŭ la naŭa komencas alveni aliaj laborantoj. Venas ankaŭ juna polo, kiu montriĝas esti malnova konato. Li fondis libroeldonejon kaj volas, ke nia libroservo ekvendu liajn eldonaĵojn. Tio kompreneble eblas. Mi klarigas al li regulojn de internaciaj pagoj.


Osmo Buller ĉe sia labortablo en la Centra Oficejo 1996.

Sekvas kunsido kun la italo Pasquale kaj la usonano Roy pri la renovigo de nia komputila sistemo. La nuna aĝas jam dek jarojn kaj emas panei. Mi sendas ilin ambaŭ al Amsterdamo por kolekti ideojn en komputila foiro.

La anglo Marvin el la financa fako informas, ke la financaj kalkuloj de la pasinta jaro pretas. Tio ankaŭ necesas, ĉar en vendredo venos revizoro por ekzameni ilin. Marvin krome raportas, kiel estis uzitaj la donacoj por la agado en Afriko. Ĉio en ordo.

Du oficistoj, kiuj uzas trajnon, havas problemon. La fervojistoj strikos en mardo por protesti pro la pasintsemajna murdo de konduktoro. Ni interkonsentas, ke ambaŭ rajtos teni la tagon libera.

Je la dekunua sekvas kafpaŭzo. Kiel akompanaĵon oni ricevas finnajn bombonojn kaj oni mire aŭdas, ke en Taivalkoski ankoraŭ estis neĝo.

Post la paŭzo mi klopodas koncentriĝi al la verkado de la estrara raporto pri la pasintjara agado. Tion interrompas telefonvoko el Moskvo, kiu sciigas, ke Asocio de Sovetiaj Esperantistoj finfine estis oficiale registrita. Tuj poste vokas germano, kiu esploras pri la vivo de sia avo, kaj demandas, ĉu la avo aperas en protokoloj de UEA el la 20-aj jaroj. Mi divenas, ke li certe aperas tie, kaj promesas esplorigi la aferon.

Je la dektria estas lunĉopaŭzo. Mi iras al proksima picejo kun Mark, la novzelanda redaktoro de nia revuo. Ni parolas pri la sveda Esperanto-movado, kies jarkongreson en Gotenburgo Mark ĵus partoprenis. 


8 el la 11 oficistoj antaŭ la Centra Oficejo en 1996.

Reveninte al la oficejo mi reatakas la estraran raporton, sed la telefono tuj sonoras. Itala esperantisto volas informiĝi pri parlamentanoj, kiuj subtenas Esperanton. La itala Radikala Partio advokatas por Esperanto kiel la lingvo de la unuiĝinta Eŭropo kaj bezonas scii tion. Mi konsilas kontakti nian germanan estraranon, kiu respondecas pri la agado en la parlamentoj de diversaj landoj.

Sekve telefonas nederlanda konato. Li ankoraŭ ne trovis vendatan strat-orgenon, pri kiu mi promesis informiĝi laŭ peto de finna amiko, kiu volas veni aĉeti tian.

Eniras la hispano Francisco, kiu redaktas la programlibron de la ĉi-jara Esperanta mondkongreso kaj volas diskuti pri ĝia enhavo. Tio memorigas min, ke antaŭ ol vojaĝi al Finnlando mi petis esplori, kiel transporti al Norvegio sen dogano la librojn kaj aliajn varojn bezonotajn en la kongreso. La informoj estis ricevitaj kaj solvo trovita.

Mi sukcesas ŝpini kelkajn liniojn por la jarraporto, kiam venas jam la kvara horo kaj tempo por la posttagmeza kafo. Post la kafo mi verkas artikolon pri la montrado de la filmo pri la vizito de pola eksmilitkaptito al Taivalkoski kaj sendas ĝin telefakse al la Pola Radio. Venas demando el Hispanio, ĉu nia oficejo povus akcepti de tie civilservantojn. Mi respondas, ke se tio estas senpaga al ni, tio certe eblus. Mi petas pli detalajn informojn. 

La horloĝo montras la kvinan kaj duonon. La oficiala labortago finiĝas, sed la laboro daŭras ĝis la noktomezo, ĉar la estrara raporto urĝas.

Osmo Buller