”Oni devas savi la Esperantan heredaĵon”

La arkivo de UEA kaj unikaj libroj el la biblioteko nepre estu transdonitaj al Vieno por savi ilin por la komunumo kaj la esploristoj. Tion opinias profesoro Pascal Dubourg Glatigny, kiu nun kunorganizas altnivelan serion de seminarioj pri la historio de Esperanto. Dum la unua kunveno en septembro en Berlino oni diskutos la sorton de la havaĵoj de UEA.

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny.

Pascal Dubourg Glatigny estas profesoro pri historio ĉe Campus Concordet, nova universitato norde de Parizo, kiu kunigos centon da esplorcentroj el diversaj universitatoj, interalie la tutan Altlernejon por Sociaj Sciencoj (EHESS). Ĝi estas hejmo interalie por la esplorprojekto  Militrakonto pri la historio de esperantistoj en la periodo 1930-1953 kaj por alia esplorprojekto pri la fruaj jaroj de Esperanto.

– Ni krome preparas konservoprojekton pri la vojaĝo de Lucien Péraire (1928-1932), iom kompleksa kaj ambicia el la vidpunkto de ciferecaj kultursciencoj. Paralele al tiuj esplorprojektoj nia celo estas kontribui al komunumo de esplorantoj pri la historio de Esperanto, rakontas Pascal Dubourg Glatigny.

Tiucele oni kreis la publike alireblan dokumentujon HAL-Esperanto historio, kie eblas deponi kompletajn esplortekstojn aŭ bibliografiajn referencojn pri rilataj temoj. La slipoj estas poste rikoltitaj de internaciaj metakatalogoj kaj konsekvence troveblaj en multaj katalogoj de ĉefaj bibliotekoj mondaj.

Lastatempe ankaŭ Javier Alcalde estis gastoprofesoro ĉe EHESS kaj prelegis pri Esperantaj temoj. En proksimaj tagoj en Berlino okazos la unua ero en serio de seminarioj organizataj de EHESS kunlabore kun la universitatoj de Bonn kaj St Andrews por enkonduki studentojn al la historio de Esperanto.

Tuj post la unua seminario Pascal Dubourg Glatigny organizos simpozion por diskuti pli larĝe la signifon de la arkivoj por la historio de Esperanto kaj por prezenti la nunan situacion de iuj gravaj arkivoj. Centra temo certe iĝos la estonta sorto de la biblioteko kaj arkivo de UEA.

Kiel pli frue raportis Libera Folio, la estraro de UEA nun planas transdoni al la Nacia Biblioteko de Aŭstrio la arkivon de la asocio kaj tiujn librojn el la biblioteko de UEA, kiujn la biblioteko en Vieno ne jam havas. Tion Pascal Dubourg Glatigny trovas la plej bona el la eblaj solvoj, kaj tio estas ankaŭ, kion li mem konsilis al UEA:

– Post jardekoj da neglekto de sia historia havaĵo UEA troviĝas antaŭ la muro. Praktike ekzistas tri opcioj kiuj aktuale estas diskutataj. Unue, UEA povus mem konservi la dokumentaron kaj fine starigi profesiajn bibliotekon kaj arkivon. Tiucele ĝi devus dediĉi la tuton de sia malgranda kapitalo kaj rezigni pri aliaj movadaj iniciatoj. Tio signifus ke Esperanto estas afero de la pasinteco kaj ne de la estonteco.

Libera Folio: Ĉu vere la havaĵo estis neglektata? Katalogo mankas, sed oni ja investis por plibonigi la fizikajn kondiĉojn de la biblioteko?

– Ni parolas pri du havaĵoj: la biblioteko kaj la arkivo, kiuj estas en malsimilaj kondiĉoj kaj postulas malsimilan traktadon. Pri la biblioteko mankas ne nur katalogo sed ankaŭ kompleta inventaro. La paperaj dokumentoj bezonas senpolvigon kaj por multaj el ili senacidigon. La arkivo en la subtegmento estas konservata en acidaj kartonoj, malsekeco regas. Iuj el la dokumentoj de antaŭ pli ol 70 jaroj jam ne plu estas legeblaj pro tiuj kondiĉoj.

Do, laŭ vi UEA ne povas mem profesie prizorgi siajn arkivon kaj bibliotekon kaj samtempe plenumi siajn aliajn taskojn. Kiuj estas la aliaj eblaj solvoj, laŭ vi?

– Opcio B signifas transdoni la tutan bibliotekon al Vieno. Tiam la duoblaĵoj restos tie en kelo kiel eterne dormanta kolekto. En la nuna periodo, kiam ĉiuj bibliotekoj bremsas la alprenon de novaj dokumentoj pro spacomanko kaj la enormaj kostoj kiujn postulas ilia pritrakto, neniu biblioteko prenas duoblaĵojn. Opcio C signifas transdoni nur tiujn presitajn dokumentojn kiujn Vieno ne posedas.

Evidente variaĵo B praktike ne eblas, kaj laŭ vi la plej bona solvo estas tiu nun proponata de la estraro de UEA. Sed kio okazu al la libroj, kiujn la biblioteko en Vieno ne pretas akcepti?

– Por la duoblaĵoj oni devus serĉi alian hejmon, tio estas alian profesian bibliotekon kiu pretas starigi imponan kolekton de esperantaĵoj. Tio havus sencon laŭ mi kiel eble plej for de Vieno por respondi al la tutmondaj aspiroj de UEA.

Kial ne doni la tutan havaĵon al tiu alia profesia biblioteko, se troveblus tia?

– Ĉar ĉiukaze Vieno jam havas la plej vastan kolekton. Se ni deziras ke iam ajn tiu historio estu esplorata ni bezonas centran lokon kie troviĝas la absolute plej ampleksa kolekto.

La nuna plano estas portempe deponi la duoblaĵojn ie en Slovakio. Tio apenaŭ estas pli bona ol la nuna situacio, ĉu? Pakado kaj transporto riskas difekti la materialon.

– Tio veras, sed eble intertempe estos trovata la dua hejmo. Ja la translokado al Slovakio aŭ alia stokejo ne okazos morgaŭ. UEA havas sian ritmon, kaj tiuj intertraktadoj estas komplikaj, ĉar supozeble ne multas la bibliotekoj en la mondo kiuj pretas investi grandegajn monsumojn por konservi la esperantan heredaĵon.


En la 1930-aj jaroj la arkivo de UEA troviĝis en plorinda stato. Foto: Revuo Esperanto 1937.

Multaj kredas, ke transdono aŭ divido de la biblioteko estas kontraŭa al la testamento de Hector Hodler, la fondinto de UEA. Ĉu estas tiel?

– Tia estas la vivo de multaj kolektoj. Ili ofte kunfandiĝas kaj dividiĝas. La unua nukleo de la biblioteko estis efektive persone akirita de Hodler kaj troviĝis en la ĉambroj de UEA kiam li forpasis. Sed en lia testamento temas nur pri pentraĵoj kaj mondonacoj. Poste lia vidvino rezignis pri la kolekto favore al UEA, sen speciala kondiĉo, kiel oni komprenas el la revuo Esperanto en 1920. Ĉe arkivo kiu konservas la postlasaĵon de Hodler ne troviĝas dokumentoj kiuj klarigus iun specifan volon de Hector rilate al la biblioteko.

La unuan fojon kontrakto pri transdono de la biblioteko de UEA al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno estis subskribita jam en 1936, ankaŭ tiam lige kun financaj problemoj kaj translokiĝo de la oficejo, rakontas Pascal Dubourg Glatigny. Tiam la transdono fine ne okazis pro interna konflikto kiu kondukis al skismo kaj disdividiĝo de la asocio.

– La konflikto ligiĝis al financa sanigo de la asocio iniciatita de prezidanto Bastien, kiu antaŭvidis translokiĝon al Londono. La asocio ne plu havis la monrimedojn por adekvate vivteni la bibliotekon kaj apenaŭ sin mem. Kontrakto estis subskribita kun la biblioteko en Vieno por transdono. Ĝi antaŭvidis interalie, ke la eniro estos senpaga kaj la duoblaĵoj restos je dispono de UEA. Kiel ni scias, “la svisoj” malhelpis jure iun ajn translokiĝon kaj rezultiĝis skismo. Kontaktoj estis tiam prenitaj kun svisaj bibliotekoj, specife kun la Vadiana en Sankt Gallen. Sed evidentiĝis ke neniu krom Vieno havis la motivojn kaj la rimedojn transpreni la havaĵon.

Laŭ Pascal Dubourg Glatigny gravas disponigi la materialojn de la Esperantaj arkivoj al esploristoj, por ke la tuta riĉo de nia heredaĵo estu videbla, kaj por tiel montri, ke Esperanto ne estas simple unu el multegaj sensukcesaj lingvoprojektoj:

– Longe la historiaj studoj restis sub la ŝildo de interlingvistiko. Tio metis Esperanton sur la saman nivelon kiel centoj da planlingvoj, kiuj apenaŭ disvastiĝis ekster la praktiko de sia kreinto. Konsideri Esperanton kiel historian fenomenon komplete inversigas la perspektivon. Ni ne plu parolas pri projekto, sed pri socia, kultura kaj politika realaĵo.

Dezirantoj povas sekvi la Berlinan seminarion kaj la postan simpozion rete. Por tion fari necesas anticipe aliĝi. La seminario estas plurlingva, sen traduko.