La komitato pretas vendi la Centran Oficejon

La komitato de UEA en sabato senproteste ricevis la planon de la estraro, laŭ kiu la Centra Oficejo estos malplenigita kaj vendita. La biblioteko Hector Hodler estos dividita inter Aŭstria Nacia Biblioteko kaj deponejo en Slovakio, kaj gravaj funkcioj de la asocio estos transdonitaj al la organizaĵo E@I same en Slovakio.


43 komitatanoj ĉeestis la sabatan kunsidon de la komitato de UEA.

La sabata trihora kunsido de la komitato de UEA faris neniujn formalajn decidojn, sed la reagoj de la komitatanoj al la 14-paĝa sekreta plano de la estraro montris, ke la ĉefsidejo de la asocio en Nieuwe Binnenweg povos esti vendita sen fortaj protestoj flanke de la komitato. Laŭ la estraro eĉ ne estos bezonata komitata decido pri la proponataj drastaj paŝoj – ĉio asertite okazas ene de la kompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro.

La plej gravaj punktoj sur la tagordo estis la prezento de raporto pri la agadplano de la estraro por la financa resanigo de la asocio kaj la aprobo de la buĝeto por la venonta jaro. La proponata buĝeto por 2022 estas preskaŭ senŝanĝa kopio de la ĉi-jara buĝeto, sed ĝi ne estis pritraktita pro tempomanko. Krome iuj komitatanoj esprimis dubojn, ĉu entute indas pritrakti buĝetproponon, kiu tute ne konsideras la enormajn ŝanĝojn proponatajn de la estraro.

Pro malbona preparado la komitato ne sukcesis aprobi novan landan asocion (Tanzanio) nek novan fakan asocion (Esperanto kaj libera scio). Ankaŭ proponita nova membro de la financa komisiono ne povis esti aprobita, ĉar ne estis observitaj la postuloj de la elekta regularo.

La ĉefa temo de la kunsido evidente iĝis la plano de la estraro por plu draste redukti la Centran Oficejon en Roterdamo, vendante la konstruaĵon por iom pli ol unu miliono da eŭroj. La sidejo de la asocio laŭ la plano estonte troviĝu en eksa frizejo, kie estas loko por maksimume kvar laborantoj, dum la historia biblioteko Hector Hodler estu dividita inter Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj luota deponejo en Slovakio.

Ĝuste la sorto de la biblioteko vekis plej multajn reagojn inter la komitatanoj. Rob Moerbeek, emerita multjara oficisto (interalie bibliotekisto) de UEA kaj komitatano A por LIBE, forte malŝatis la penson, ke la unika kolekto, kiu principe enhavas ĉion iam presitan en Esperanto, nun estos dividita:

– Mia timo estas, ke ĉar la muzeo jam havas preskaŭ ĉiujn librojn kiujn ni havas en Roterdamo, oni elprenos tiujn elementojn kiujn ili mem ne havos kaj la reston baptos duoblaĵoj. Do ni devas zorgi ke en nia kontrakto estu kondiĉite, ke la kolekto restu integra parto kun la nomo Biblioteko Hector Hodler. Do ĝi devus resti tuteca, ne dispartigita. Tion ni ŝuldas al la fondinto de UEA.

La respondeca estrarano Orlando Raola ne konsentis:

– Pri la bezono havi ĉion kune mi vere mi ne scias kiel kompreni tion. Estos bone por ni trovi pli utilan lokon por tiu parto de la biblioteko Hodler, kiun Vieno ne transprenos. Ni ne demetos la nomon Hector Hodler, sed tiuj libroj kaj revuoj povos esti pli utilaj en alia loko, eble eĉ alia mondoparto, se ekzempleroj jam estas en Vieno. Estas komprenebla afero ke ili ne volas transpreni duoblaĵojn, kaj mi vere ne vidas la problemon.


Ĉefe vicprezidanto Fernando Maia prezentis la agadplanon de la estraro por “financa resanigo de UEA”.

La kongresa fako kaj la libroservo laŭ la plano de la estraro estos transdonitaj al la prizorgo de la entrepreno E@I (Edukado ĉe Interreto) en Slovakio. Tio signifas, ke la posteno de konstanta kongresa sekretario ĉe UEA (ekde 2003 Clay Magalhães) estos malfondita, kaj same malaperos la posteno de la prizorganto de la libroservo, kiam la nuna partatempa respondeculo Ionel Oneţ emeritiĝos. Li respondecis pri la fako ekde 2002.

Tia solvo laŭ vicprezidanto Fernando Maia estos ekonomie pli favora al UEA, pro malpli altaj administraj kostoj, sed krome alportos aliajn avantaĝojn:

– Se ni movas la kongresan fakon ekster Nederlandon tio estas laŭ nia percepto ŝanco por restrukturigi ĝin. Ni proponas ke ne plu unu homo sola zorgu pri ĝi en la posteno de KKS, sed profesia grupo povu organizi la eventon kiel normale okazas. Ni identigis, ke la plej taŭga grupo por tion fari estas Edukado ĉe Interreto en Slovakio. Ili havas plurajn kvalitojn kiuj montras tiujn kapablojn.

La Universalaj Kongresoj restos kongresoj de UEA, sed anstataŭ mem organizi ilin, UEA kontraktos kun E@I kiu respondecu pri la praktika aranĝado, Maia klarigis.

– Granda avantaĝo estas, ke ili jam organizas plurajn Esperanto-eventojn, do la kongresa fako de UEA povus reprezentiĝi en tiuj aranĝoj.

Osmo Buller, antaŭa ĝenerala direktoro de UEA kaj komitatano B, demandis, ĉu UEA planas transdoni al E@I la libroservon kaj la kongresan fakon por ĉiam aŭ ĉu tamen la kontraktoj estos tempe limigitaj. Krome li esprimis dubon pri tio, ĉu E@I sukcesos bone negoci kun grandaj kongresejoj.

– Se pri la praktika funkciigo de la kongreso kaj ĝia administrado kaj ĉio respondecas ekstera instanco, ĉu tiu tiam faros kontrakton? Almenaŭ grandaj kongresejoj ne pretos fari kontrakton kun E@I, kiu estas tro malgranda, dum UEA estas fidinda, konata kliento en la kongresa mondo.

Se aliflanke ankaŭ estonte la kontraktojn kun kongresejoj kaj turismaj firmaoj subskribos UEA, la asocio plu havos grandan respondecon, atentigis Buller:

– Tiam UEA devas ankaŭ povi sekvi en la praktiko, ke la ekstera instanco bone plenumas ĉiujn kondiĉojn kaj respektas limdatojn, kaj ankaŭ ke la gajno el vendo de hotelaj kaj ekskursaj servoj venas centprocente en la kongresan kason, kaj ke ne okazu iuj manipuladoj tie favore al la ekstera instanco.

Vicprezidanto Fernando Maia respondis, ke UEA ne intencas permanente transdoni iujn fakojn al E@I, sed ke temas pri tempe limigitaj kontraktoj, kiujn oni kaze de neceso povos ĉesigi. Samtempe li akcentis, ke pro la financa situacio de UEA nepras rapide entrepreni decidajn paŝojn:

– Kiam temas pri la tempoplano, ni daŭre havas financajn defiojn en la asocio. Ni ne faras ĉi tiun decidon pro personaj preferoj, pro kapricoj aŭ kio ajn. Nia asocio trapasas malfacilajn tempojn.

Lipari
Michela Lipari scivolis, kun kiom da perantoj la organizantoj de la planata UK en Torino devos intertrakti, se UEA pro malkontento pri E@I subite decidos transdoni la kongresan fakon al alia ekstera organizaĵo.

Komitatano Dennis Keefe demandis, kial ne aperas en la raporto alternativoj, se tiaj ja estis esploritaj:

– Mi vidas ekzemple “libroservo ĉe E@I”, sed ĉu ne estas alia alternativo? Kiam oni faras alternativan analizon en financoj, oni kalkulas la venontajn enspezojn kaj elspezojn, fiksajn kaj nefiksajn kostojn. Se mi havas tion antaŭ miaj okuloj, mi povas pli bone analizi. Estus iomete pli bone havi pli da informoj.

Laŭ Maia aliaj alternativoj ja estis esploritaj, sed ili estis malpli bonaj, mankis loko por ili en la raporto, kaj ĉiukaze estus malafable publike kritiki ilin:

– Kelkaj skribis, ke la raporto estas longa kaj alvenis nur lastatempe. Sed se ni raportus ĉion, kion ni faris, vi certe ricevus 50-paĝan raporton. Ni esploris ĉe multaj grupoj, sed efektive neniu krom E@I proponis bonan planon, ili tuj disponigos al ni homfortojn. Aliaj havis proponojn, kiuj postulus de ni grandan investon de tempo. Sed ni estas deficita asocio, ni ne povas doni al ni eĉ pli da tempo por alternativoj kaj digestado, ni perdus monon dum ni serĉas perfektajn solvojn.

En majo la estraro tamen fieris pri tio, ke la asocio en 2020 ne plu havis deficiton, sed male la enspezoj (antaŭ kreo de rezervoj) superis elspezojn je 41 354,15 eŭroj. Konsiderante tion, la aserto pri nepra urĝo vendi la domon ŝajnas troigita.

Kiam temas pri la vendo de la Centra Oficejo, la estraro laŭ Maia unue esploris la eblon ripari kaj luigi partojn de la domo aŭ la tutan domon, sed tio pro diversaj kialoj montriĝis malfacila kaj temporaba. Samtempe ne havas sencon konservi konstruaĵon kun tro da spaco, Maia diris:

– Nuntempe malmulte da homoj laboras en la oficejo. Ni planas movi la kongresan fakon, la libroservon kaj la bibliotekon. Ne sencos teni la domon kiel ĝi estas nun. Iom ĝustatempe venis neatendite tiu propono pri aĉeto. Ni ne serĉis pri tio, temas pri komerca grupo kiu alvenas al Roterdamo kaj deziras aĉeti nemoveblaĵojn pro movo el Britio.

La firmao anoncis sian pretecon aĉeti ambaŭ domojn de UEA (Centran Oficejon kaj Volontulan domon) por 1,425 milionoj da eŭroj, aŭ nur la Centran Oficejon por 1,07 milionoj da eŭroj.

– Ni tuj kontaktis la komisionon pri financo, kiu taskis la direktoron mendi takson de profesia makleristo. Tiu konfirmis, ke se ni vendus por sumo super miliono da eŭroj, tio estos tre favora al UEA. Ni denove traktis kun la komisiono pri financo, kiu rekomendas vendi la oficejan domon laŭ tiu propono. Do, tiu estas grava movo por la asocio, ni konscias pri tio, kaj ni bonvenigas opiniojn pri la afero, sed ni ne prezentas tion leĝere, estis multe da konsideroj rilate la eblojn ĉirkaŭ tio.

Ne tute klaras, kial estas pli bone vendi la domon al unu spontanee aperinta aĉetanto ol esplori en la libera merkato, ĉu troveblus pli bonaj ofertoj.

Se la Centra Oficejo estos vendita, la oficiala sidejo de UEA plu povos resti en Roterdamo. Tiukaze ĝi troviĝos en la eksa frizejo en la teretaĝo de la Volontula domo en Nieuwe Binnenweg 430. Tie laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer povas samtempe labori maksimume kvar homoj. Ĉar li mem ne laboras en Roterdamo, post transdono de la libroservo kaj kongresa fako al ekstera firmao UEA tamen efektive havos nur unu dungiton en Roterdamo.


Orlando Raola opiniis, ke ne estas bezonata plia kunsido de la komitato.

La komitato grumblis iom pli ol kutime dum la sabata kunsido, sed konsiderante la drastecon de la propono, kiu krome estis transdonita al la komitato tute lastmomente, la kvanto de kritiko estis neglektinda.

Rubén Luis Sánchez, komitatano A por Argentino, demandis kiel la komitato traktu la proponojn prezentitajn en la laborplano de la estraro:

– La dokumento estas longa, ĉu eblas dividi la dokumenton en diversaj gravaj eroj kaj voĉdoni venontan monaton pere de la retsistemo de UEA?

Fernando Maia klarigis, ke tio ne estos bezonata:

– Tiu ĉi dokumento ne estas por voĉdonado. Ĉio kion ni faras, okazas sub la kompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro. Respondecas la ĝenerala direktoro, kiu havas memstarecon zorgi pri kontraktoj kun laboristoj kaj restrukturigi la fakojn. Same la estraro respondecas pri kongresoj kaj administrado, do ne estas bezono, ke la komitato voĉdonu pri tio. Kompreneble la komitato estas pli ol bonvena komenti tion, kaj la estraro estas pli ol malferma respondi, klarigi, kaj eĉ readaptiĝi, sed ne necesas fakte okazigi voĉdonadon pri la afero.

Eĉ se efektive la estraro kaj ĝenerala direktoro formale havas la rajton vendi posedaĵojn de la asocio aŭ fari alian drastajn decidojn, la komitato ja estas la supera organo de la asocio.

Laŭ la statuto, la komitato interalie “ekzamenas la financojn de la Asocio” kaj “decidas pri la agado de la Estraro”. Aldone, la komitato havas la rajton en ajna momento eksigi estraranojn. Se la komitato tion dezirus, ĝi do sendube havus la povon haltigi aŭ eĉ eksigi la estraron.

Tamen nenio indikas, ke en la komitato troveblus forta opozicio kontraŭ la novaj proponoj de la estraro. Ĉiuj kritikaj vidpunktoj prezentitaj dum la sabata kunsido estis sufiĉe mildaj kaj temis pri unuopaj detaloj.

Estrarano Orlando Raola opiniis, ke tute ne necesus kunvoki plian komitatan kunsidon por findiskuti la sorton de la Centra Oficejo kaj aprobi la buĝeton por 2022.

– Dum la centjara historio de nia asocio kaj komitato, la komitato kunsidis unufoje jare dum la UK… Mia kompreno estas, ke la aferoj, pri kiuj la komitato povas informiĝi per legado de longa dokumento povas poste esti voĉdonataj per reta sistemo sen bezono de novaj kunsidoj. Ni jam kunsidis trihore, dufoje. Kial ni devas havi tiun nefineblan kunsidon? Tio en la historio neniam estis bezonata.

Tamen la majoritato de la komitatanoj deziris havi plian kunsidon, kaj ĝi okazos la 18-an de septembro. Tiam sendube la komitato post iom pli da grumblado laŭ sia kutimo akceptos la proponon de la estraro, kiu markos la finon de la Centra Oficejo kaj de la biblioteko Hector Hodler.

La  ”Raporto pri agadplano de la Estraro surbaze de la rekomendoj subtenataj de la Komitato por la financa resanigo de UEA” estis deklarita konfidenca ĝis ĝia pritrakto en la komitato. Ĉar tiu pritrakto nun okazis, kaj ĉar la dokumento tamen ne aperis en la retejo de UEA, Libera Folio disponigas la plenan tekston de la raporto.


Pli pri la temo: