La estraro de UEA volas vendi la Centran Oficejon

La estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido de la komitato.


La domo en Niewe Binnenweg 176 estas la ĉefa sidejo de UEA ekde 1962. Ĝi estis kelkfoje alkonstruita kaj renovigita por la bezonoj de la asocio.

Diskutoj pri la sorto de la Centra Oficejo en Roterdamo aperadas de multaj jaroj, precipe post kiam la estraro de UEA decidis draste redukti la kvanton de oficistoj por ŝpari monon. En aŭgusto 2020 la prezidanto de UEA, Duncan Charters, tamen diris, ke nun ne estas oportuna momento vendi la domon.

Dum la pasinta jaro la situacio ŝajne ŝanĝiĝis. La estraro intertempe sondis ĉe makleristoj, kiom da mono oni povus ricevi por la domo en Nieuwe Binnenweg 176, kiu estas la ĉefsidejo de UEA ekde la jaro 1962. La asocio ricevis oferton de 1 075 000 eŭroj por nur la Centra Oficejo, kaj oferton de 1 425 000 eŭroj por la Centra Oficejo kaj la tiel nomata Volontula domo, aĉetita antaŭ kelkaj jaroj investocele.

En ampleksa dokumento sendita al la komitatanoj nur kelkajn horojn antaŭ la komenco de la sabata komitata kunsido la estraro proponas, ke la konstruaĵo estu vendita kaj la libroservo transdonita al la organizaĵo E@I en Slovakio.

Krome E@I laŭ la propono transprenu ankaŭ la kongresan fakon de UEA. Tia solvo ŝajne estas preparata jam de longe, ĉar jam en marto E@I laŭ informoj de Libera Folio komencis translokiĝon al nova, multe pli granda ejo.

Tiam disvastiĝis famoj, ke ĝuste E@I transprenos iujn funkciojn de la Centra Oficejo, sed respondeculoj ne respondis al demando de Libera Folio. La fakto de la translokiĝo estis konfirmita en julio.

Kiel ĉefsidejo de UEA post la vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg laŭ la propono funkciu la teretaĝo de la Volontula domo, kie antaŭe troviĝis frizejo. Tie povus funkcii la administra kaj financa fakoj de UEA.

La Volontula domo de UEA.
La Volontula domo de UEA, ĉe la adreso Nieuwe Binnenweg 430 en Roterdamo, havas areon de 155 kvadrataj metroj kaj kostis 222 500 eŭrojn. En la suba etaĝo pli frue troviĝis frizejo. Foto: Google mapoj.

La fermo de la ĝisnuna ĉefsidejo de UEA signifus, ke krom la libroservo ankaŭ la ampleksaj historiaj arkivoj de la asocio kaj la gravega biblioteko Hodler devus trovi novan hejmon. Tiucele UEA preparis kontrakton kun Aŭstria Nacia Biblioteko, kadre de kiu funkcias la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW).

Por surloke analizi la fizikan volumenon de materialoj, la direktoro de IEMW vizitos la Centran Oficejon jam fine de aŭgusto, la estraro informas en la sekreta dokumento.

Male ol aliaj komitataj dokumentoj, la 14-paĝa propono pri la vendo de la Centra Oficejo ne estis publike afiŝita en la komitata teko en la retejo de UEA. Anstataŭe ĝi estis konfidence sendita al la komitatanoj, kaj oni aparte atentigis, ke ĝi ne estu konigita al eksteruloj antaŭ la komitata kunsido.

La sekreteco laŭ ĝenerala sekretario Aleks Kadar necesis, por ke “ĉiuj komitatanoj havu tempon kaj okazon mem legi, sen risko, ke la informiĝo okazas pere de ekstera instanco.” Tamen la komitatanoj evidente en ajna okazo ne ricevis tempon mem en profundiĝi en la proponon, ĉar ĝi estis diskonigita tute lastmomente.

La malfruon kritikis pluraj komitatanoj jam antaŭ la kunsido.

– Mi esperas, ke oni ne interparolas pri nova dokumento antaŭ ol la Komitatanoj havos tempon legi ĝin, pripensi ĝin, fari kalkulojn, skribis komitatano Dennis Keefe.

Li tuj ricevis subtenon de Michela Lipari, Renato Corsetti kaj Osmo Buller. Ĉi-lasta skribis:

– Mi tute konsentas kun Dennis. Tio, kio denove okazis, estas maldemokratia kaj malrespekta al la Komitato, des pli ĉar la ĉefa dokumento (14-paĝa!) temas pri drasta ŝanĝo en la vivo de nia Asocio. Mi ankaŭ ne akceptas, ke tiu finosorta dokumento estas ankoraŭ sekreta. Ĝi estu tuj publikigita. La decido pri la ricevitaj dokumentoj estu prokrastita almenaŭ unu monaton.

Komitatano Ileana Schrøder opiniis, ke tuta monato tamen ne estas bezonata por pritaksi la novajn proponojn.

Prezidanto Duncan Charters konsentis, ke la dokumentoj ja aperis tro malfrue.

– La laboro kompili ĉiujn dokumentojn estis aparte grandega kaj elĉerpa ĉi-foje pro diversaj aldonaj studoj kaj situacioj, kaj ni devis tion parte dividi inter ni kaj kompreneble la Ĝenerala Direktoro. Tamen ni decidis ke estus plej bone ĉion kompletigi antaŭ la Komitatkunsido por ke neniu el tiuj atendataj dokumentoj manku pro prokrasto.

La dokumento estas prezentata dum la komitata kunsido de UEA dum sabato.