Esperanto – ĉu mortanta lingvo?

Asocioj estis la interreto de sia epoko. Falantaj membronombroj ne signifas, ke Esperanto estas mortanta, sed ke la esperantistoj nun troviĝas aliloke. Tamen restas taskoj ankaŭ por asocioj, skribas Johannes Genberg en sia vidpunkta artikolo.


Johannes Genberg kun simio en Japanio.

De kiam mi ekinteresiĝis pri la Esperanto-movado meze de la nulaj jaroj, daŭre revenadas unu temo. Ne, mi ne parolas pri la bezono de lingvaj reformoj aŭ pri la terura akuzativo, sed pri la forpaso de la lingvo mem.

La argumento jenas: ĉiujare malkreskas la kvanto de membroj en la diversaj landaj kaj fakaj asocioj, ĉar maljunaj membroj forpasas pro alta aĝo, sed ilin ne anstataŭas novaj, junaj membroj. Tion oni egaligas kun ĝenerala ŝrumpanta interesiĝo pri Esperanto

Sed ĉu do estas tiel?

Mi estas tiel aĝa, ke mi ĉeestis, kiam interreto iĝis ĉies ludejo meze de la 1990-aj jaroj, kaj mi aktive uzas la reton ekde proksimume 1996. Mi sekve dum 25 jaroj vidis, kiel la reto de amuza (sed iom kosta) distrilo transformiĝis al esenca ero de nia ĉiutaga vivo. Ni uzas la reton ne nur por butikumi, korespondi kaj senpage elŝuti muzikon, nun dum la pandemio ĝi por multaj entreprenoj estas nepraĵo por io tiel ordinara kiel kunsidoj. La reto simple transprenis multajn funkciojn, kiuj ĝis lastatempe estis entreprenataj alimaniere, kaj ĝi ofte ebligas tion malmultekoste aŭ tute senpage.

Pensante pri tio, ni reiru al nia demando kaj respondu per propra demando: precize kian celon havas asocio?

Ekzistas pluraj respondoj al la demando. Unu estas, ke asocio plenumas socian funkcion. Homoj renkontiĝas kaj interrilatas en organizita formo ĉirkaŭ temo aŭ hobio kiu ilin interesas aŭ inspiras. Tiun parton la reto malfacile povas anstataŭi, ĉar paroli per reta kamerao estas tute alia afero ol paroli ĉeeste. Tiom da aferoj perdiĝas en la komunikado, kiam oni ne havas aliron al la tuto de la korpa lingvo. Plej ofte ĝuste tial la pli aĝa generacio plu insistas pri la asocia vivo. Ili ne sentas sin komforte kun la kompromisoj de reta socia vivo.

Tamen estas pli trafa respondo. Asocioj estis la interreto de sia tempo.

Se ni reiros al la infanaĝo de Esperanto, la plej multa komunikado okazis letere. Telegramoj, gazetoj kaj libroj ekzistis, sed estis multekostaj. Homoj ĝenerale estis neriĉaj, kaj ofte ne povis pagi por multo plia ol la leterojn al siaj korespondantoj. Kaj oni ne parolu pri tio, kiel longe daŭris ke la letero atingu la ricevanton.

La solvo iĝis la asocioj. Kolektante iom da mono de ĉiu membro, la asocioj povis aĉeti bezonatajn materialojn, kiujn ĉiuj povis komune uzi. Kaj la asocioj povis mem dissemi informojn malmultekoste, per informiloj kaj asociaj gazetoj. Tra la asocioj oni eksciis pri planataj aranĝoj. Tra la asocioj oni aranĝis prelegojn. Tra la asocioj oni renkontiĝis kaj diskutis, kiel oni plu informadu.

Hodiaŭ oni faras ĉion ĉi per retpoŝto, Zoom kaj Facebook.

Estas grave kompreni la evoluon. Ĉar tiuj iloj estas ne nur facile alireblaj, rapidaj kaj tre malmultekostaj. Ni krome havas jam plurajn generaciojn, kiuj kreskis kun ĉi tio kaj trovas ĉi tion io memevidenta. Por multaj la reto ne plu estas kompletigo de veraj renkontiĝoj, kiel ofte por la pli aĝa generacio, sed la ĉefa maniero interrilati kaj labori.

Duolingo, unu el la plej popularaj apoj por lingvolernado, havas pli ol 250 000 lernantojn de Esperanto. Eĉ se nur unu procento bone lernos la lingvon kaj iĝos esperantistoj, tio devus grave influi la falantajn membronombrojn. Sed tio ne okazas. UEA raportas pri stabiliĝo de la membronombro, sed nenia menciinda kresko. Kie do estas ĉiuj retemaj junuloj?

En la reto, evidente. Se oni pasigas tempon en Facebook, Telegram aŭ aliloke rete, oni vidas febran aktivadon. Se ne temas pri diskutoj pri la rolo de Esperanto en la GLAT-movado, do estas komencanto kiu petas konsilojn kaj helpon. Ĉiuj ili trovis sian vojon al Esperanto tra la reto, kaj ili trovis uzon por Esperanto ĝuste en la reto. Por kio ili bezonus asociojn? La reto ja donas al ili preskaŭ ĉion, kion proponas la asocioj.

Multaj asociaj aktivuloj kun kiuj mi parolis, ne nur inter esperantistoj, ĉar la fenomeno similas en la plej multaj nuntempaj asocioj, opinias ke homoj nuntempe ne pretas uzi sian tempon por pli altaj celoj. Mi opinias ke tio ne veras. Homoj simple volas labori per tiuj metodoj, kiujn ili trovas naturaj, kiuj donas pli por la sama elspezo kaj plifaciligas atingon de vasta publiko.

Esperanto ne estas mortanta. Prefere ĉio indikas la malon, nome ke Esperanto kreskas. Sed la maniero, per kiu homoj trovas kaj uzas la lingvon funde ŝanĝiĝis. La problemo troviĝas ĉe la asocioj. Ili ne kapablas kompreni, kiel ili uzu ĉi tiun evoluon. Sed ilia rolo ne estas finita. Oni plu bezonas lokojn por personaj renkontiĝoj, por arkivigo de materialo, lingvokursoj, vendado, kaj ne malplej – ilojn por labori en la reto.

Estas kiel oni diras: se la sola ilo kiun vi havas estas martelo, ĉio ekaspektos kiel najloj. Sed jam tempas vidi la limigojn de la martelo, kaj ekuzi ankaŭ la aliajn laborilojn. Tio kompreneble ne signifas, ke ne plu necesos marteli najlojn.

Johannes Genberg

Retestro de miavivo.net

La teksto pli frue aperis en la sveda.