Tiu lingvopolitika iniciato sendube fiaskos…

Kial esperantistoj partoprenu la iniciaton de Eŭropa Unio pri civitana diskuto, se jam anticipe klaras, ke ĝi apenaŭ povos konkrete influi la lingvopolitikon de la unio? Klaus Leith argumentas, ke eĉ se la proponoj de esperantistoj havas nur malgrandan ŝancon de akcepto, jam la serioza diskuto pri ili utilas, por igi Esperanton pli videbla.


“La estonteco estas en viaj manoj.” La diskuta retejo EU haveblas en ĉiuj oficialaj lingvoj de la unio, sed en la praktiko la diskuto okazas nur en kelkaj grandaj lingvoj, ĉefe la angla.

Tiu lingvopolitika iniciato sendube fiaskos, diras la skeptikuloj. Kaj bedaŭrinde ili denove pravos kaj ankaŭ tiu iniciato fiaskos. Ne estos atingita la supozebla celo, kaj la valoro de la afero dubindas. Sed mi ne estus skribanta tion, se mi pensus, ke estas freneza malŝparo de energio engaĝiĝi en la iniciato.

Pri kio temas? La kunteksto estas la eŭropunia ”Konferenco pri la estonteco de Eŭropo“ (striktasence pri la estonteco de Eŭropa Unio, EU). Informoj pri ĝi troviĝas ekzemple en Vikipedio, laŭ kiu la konferenco ”celas trovadon […] de novaj respondoj al la demando de plievoluigo de eŭropunia demokratio kaj antaŭdesegni venontajn paŝojn por la eŭropa integriĝo“.

Unu elemento de la politika procezo estas ”konsulto“ de la EU-civitanaro. La konsulto okazas dumaniere: per organizitaj eventoj kaj per civitana debato en reta platformo. Konsulto egalas nek balotadon nek referendumon.

La konferencantoj (Eŭropa Parlamento kaj membroŝtataj parlamentoj, Eŭropa Komisiono, la registaroj de la membroŝtatoj per Konsilio de Eŭropa Unio) ”konsideros“ proponojn de la civitanoj. Pri la gvidlinioj por estonta evoluo ili decidos dum la printempo de 2022.

Kio estas la iniciato? La iniciato havas du fazojn. En la unua fazo ĝi celas partoprenigi individuajn esperantistojn en la konsulto de la EU-civitanaro, do en la civitana debato per la reta platformo. La eŭropunia debata platformo ebligas la starigon, apogon kaj komentadon de proponoj.

Kelkaj proponoj jam afiŝitaj rilatas al la lingva reĝimo de EU (komuna lingvo, lingva egalrajteco ktp.). Kelkaj el ili pledas por diversmaniera uzo de Esperanto, aliaj proponas ekzemple la anglan kiel komunan lingvon de EU.

Esperantistoj partoprenu tiun fazon per apogo de por-esperantaj proponoj, ekzemple la jenaj:

Ni povas fiaski jam en tiu unua fazo, se ni ne sukcesas partoprenigi grandan nombron de la organizita esperantistaro, por ne paroli pri ne-organizitaj esperantistoj, en la Eŭropa Unio.

Esperanto-organizoj (UEA per sia Komisiono por eŭropa agado [EKU], Eŭropa Esperanto-Unio [EEU], landaj asocioj) komencis, komencas aŭ baldaŭ komencos informi siajn membrojn pri tiu unua fazo de la iniciato kaj instigos ilin apogi por-esperantajn proponojn. La fenestro por utila partopreno en tiu unua fazo restas malferma ĝis la aŭtuno de 2021.

Kvankam la civitana debato ne havas konkretan limdaton (supozeble ĝi finiĝos iam dum la printempo de 2022), oni devas atenti la alian parton de la politika procezo krom la civitana debato: diskutado kaj debatoj inter la konferencantoj, kiuj ellaboras gvidliniojn kaj devas konsenti antaŭ ol decidi pri ili printempe 2022.

En tiu dua fazo niaflanke ĉefe rolos Esperanto-organizoj. Ili engaĝiĝos en dialogo kun eŭropuniaj kaj naciaj deputitoj, parlamentaj komisionoj, la Eŭropa Komisiono kaj naciaj ministerioj, kaj argumentos favore al nia lingvo kun dokumentita laŭeble grandnombra apogo de por-esperantaj proponoj en la civitana debato.

Tiamaniere ni provos influi la eŭropunian lingvopolitikon. Tiun rezulton ni tre verŝajne ne atingos. Ni tiasence fiaskos. Do kial mi malŝparas mian kaj vian tempon?

La fina venko en eŭropunia versio alvenos ne pro tiu iniciato. Ni ne havu fantasmajn iluziojn pri tio, kion ni kapablas atingi. Do realisme taksante la eblojn, kio estas atingebla? Relative facile (per reta ”voĉdono“) la membraro de niaj organizoj povas valorigi sian pezon en la afero.

Kaj niaj organizoj disponos pri espereble amase apogitaj por-esperantaj proponoj, kiujn ignori iomete pli malfacilos al EU-instancoj ol nurajn asertojn de niaj organizoj pri ilia graveco.

Kvankam la proponoj, kiujn niaj organizoj pridiskutos kun EU-instancoj, havos nur malgrandan ŝancon de akcepto, jam la serioza diskuto pri ili utilas, ĉar tiamaniere ni plividebligas Esperanton ĝenerale kaj specife vidalvide al eŭropuniaj kaj naciaj politikistoj kaj funkciuloj.

Miaopinie tio estas pli bona opcio ol preĝi por fina venko aŭ rezigni kaj flegi nian lingvon en pli-malpli fermitaj cirkloj. Tamen mi konfesas, ke mi jam nun antaŭĝojas pri la fino de tiu iniciato, kiam mi denove povos dediĉi la plejparton de mia energio al okupoj per Esperanto, ne daŭre nur por kaj pri Esperanto.

Ĝis tiam mi pretas disponigi mian tempon por kompilado kaj diskutado de konsideroj pri teknikaj, taktikaj kaj strategiaj aspektoj kaj instigado al ilia disvastigo, en diversaj forumoj, ekzemple diskutgrupoj uea-membroj kaj Informa reto pri Esperanto, kunlabore kun UEA-EKU, EEU kaj GEA (Germana Esperanto-Asocio), ankaŭ per virtualaj aranĝoj.

Klaus Leith