Vikipedio atingos novan rekordon – ĉu gravas?

Tre baldaŭ la Esperanta Vikipedio atingos novan rekordon: 300 000 artikoloj. Sed ĉu plej gravas la kvanto aŭ la kvalito de la artikoloj, kaj ĉu ekzistas rilato inter tiuj du? Sojle al la nova atingo Libera Folio intervjuis Michal Matúšov, unu el la ĉefaj aktivuloj de la Esperanta Vikipedio.


Fasonado de David Peters por fondaĵo Wikimedia. Foto de Lane Hartwell por fondaĵo Wikimedia Foundation CC BY-SA 3.0

Michal Matúšov, en Esperantujo pli konata sub la nomo KuboF Hromoslav, de pli ol dek jaroj aktive laboras pri Vikipedio, unue en sia denaska lingvo, la slovaka, poste ĉefe en Esperanto. Ni petis lin klarigi, kiel kreskas Vikipedio kaj kial ĝi daŭre kresku.

– Unue, mi komencu per tio, kiujn eblojn ni reale havas. Vikipedio estas malfermita kaj ebligas redaktadon al ĉiu ajn kun bonaj intencoj kaj kapabloj. Ne ekzistas iu centra organo aŭ organizo, kiu rajtus dikti kion kontribuantoj faru. Eĉ la Vikimedia organizo kiun mi prezidas, Esperanto kaj Libera Scio, servas nur por faciligi laboron, kaj ekzemple la konkursoj kiujn ni organizas nur atentigas pri specifa laboro, sed ne devigas fari ĝin.

– Fine estas la unuopaj kontribuantoj kiuj decidas ĉu ili verkas novajn artikolojn, redaktas malnovajn aŭ faras fonan laboron. Tiun liberecon ni nek povas nek volas forigi. Antaŭnelonge estis publikigita raporto, laŭ kiu la kvanto de aktivaj kontribuantoj tendencas velki kun starigo de protektaj muroj en formo de tro limigaj reguloj kaj simile.

Tamen via organizaĵo alvokas al verkado de novaj artikoloj, por ke oni atingu la ciferon 300 000. Kial laŭ vi gravas, ke la Esperanta Vikipedio atingu laŭvican kvanton de artikoloj? Iuj ja kritikas la kvaliton de la artikoloj kaj opinias, ke pretere oni plibonigu la jaman enhavon.

– Kiam ni alvokas al verkado de novaj artikoloj, ni celas altkvalitajn artikolojn. La erao kiam oni povis publikigi 1 frazon kaj nomi ĝin artikolo estas jam longe for kaj tiaj “artikoloj” vere ne helpus.


Michal Matúšov
Foto: Niccolò Caranti CC BY-SA 3.0

– Kaj kial gravas atingo de nova kilometroŝtono? Parte simple pro tio, ke Vikipedio tiel kovros pli multajn aferojn kaj donos al la esperantistoj utilajn informojn pri pli multaj temoj. Kaj tio per si mem pliriĉigas la Esperantan komunumon. Sed, ja, estas ankaŭ alia kialo – pli emocia. Atingo de ronda sojlo per novaj altkvalitaj artikoloj montras kaj al Vikipedianoj mem, kaj al la Esperanta komunumo, ke ni tion kapablas fari kaj sukcesas. Kiam oni venas al tia sojlo, oni nature plirapidigas kreadon de novaj artikoloj; sed dum kutima tempo oni pli atentas pri jamaj artikoloj kaj plibonigas ilin.

– La kampanjo Vikipedio 300 000 (subtenata de UEA, ELiSo, ILEI, E@I kaj la Fonduso Instigo), tio estas ankaŭ bona okazo inviti esperantistojn, kiuj ankoraŭ ne kontribuis al Vikipedio. Kiam tiuj homoj gajnos bazan sperton pri redaktado, kaj poste rimarkos eraron en artikolo, ili jam scios, ke supre de la artikolo estas butono “Redakti”, kiun ili povas alklaki, redakti la tekston kaj konservi la artikolon ene de minuto.

– La kampanjo ankaŭ provizas aktivulojn kaj organizojn per ebloj pripensi, kiel ili povas nur iomete adapti sian jaman agadon por fari du trafojn per unu pafo. Ekzemple kiam ili sekvafoje organizos renkontiĝon kaj verkos materialojn pri la vidindaĵoj de la urbo, oni povas jam ekde komenco decidi fari la tekston sub libera permesilo kaj aldoni ĝin al Vikipedio (aŭ la frata projekto Vikivojaĝo).

Verŝajne estas multaj esperantistoj, kiuj pretus foje iom kontribui al Vikipedio pri siaj specialaĵoj, sed ne scias, kiel fari kaj kie komenci. Kion vi konsilas al ili?

– La kutimaj nuntempaj redaktantoj, inklude tiujn plej elstarajn, unue trovis kelketajn bazajn informojn pri redaktado kaj poste provadis kaj lernis. Komence vi faros plurajn erarojn, kaj lernos el ili – tio estas natura kaj bona. Fakte, grandaj fuŝoj estas ripareblaj multe pli simple kaj rapide ol eblas ilin fari.

– Bona, kvankam jam signife datiĝinta, superrigardo pri unuaj paŝoj estas la libreto “Manlibro pri Vikipedio” de Ziko van Dijk, disponebla plene ankaŭ rete. Post lego de la libreto mi baze rekomendas: registriĝu, komencu per korektado de misoj por alkutimiĝi al la labormaniero. Antaŭ ol vi pli spertiĝos, novajn artikolojn prefere traduku ol verku dekomence. Mi rekomendas la ilon EnhavTradukilo, kiu plisimpligas la laborfluon, kaj, plej grave, estu kuraĝa kaj ĝuu la verkadon!

– Mi rekomendas komence verki pri aferoj, kiujn vi ŝatas, sed eble vi poste volos iom defii vin por kreski kaj elektos temon ekster via baza intereskampo. Denove, akceptu, ke vi foje fuŝos – tio apartenas al lernado – kaj atentu pri komentoj de aliaj uzantoj, kiuj ofte helpos vin pri iuj detaloj aŭ rekomendos plibonigojn.

Kiom restas ĝis la celo? Se oni ĝin atingos, kun kiuj alilingvaj Vikipedioj oni povos kompari la Esperantan?

– Kiam mi skribas, mankas proksimume 3 500 artikoloj por atingi 300 000. La pozicioj de Vikipedioj laŭ la kvanto de artikoloj ne ŝanĝiĝas aparte ofte, precipe ekde ĉirkaŭ 100 000 artikoloj. Do la Esperanta Vikipedio pli-malpli restos kun la samaj amikoj kiel dum la lasta tempo. Iom pli multajn artikolojn havas la malaja, la ĉeĉena, la eŭska, la turka kaj la rumana. Iom malpli estas ĉe la hebrea, la armena, la bulgara, la tatara kaj la dana.

– Se la rapideco estus sama, la Esperanta Vikipedio “antaŭkurus” la malajan post ĉ. 6 jaroj; la ĉeĉenan (se ili ĉesus amase kreadi artikolojn per robotoj) post 3 jaroj; kaj la diferenco inter nia kaj aliaj pligrandiĝus. Male, probable la hebrea antaŭkuros la Esperantan ankoraŭ ĉi-jare; la diferenco ĉe la armena restos pli-malpli sama; kaj la diferenco kun aliaj pligrandiĝos (se oni ĉesos amase kreadi novajn artikoloj per roboto en la tatara).

– Kaj rilate al plibonigado de la jama enhavo mi povas diri: tio ja okazas, kvankam eble ne tiom rapide, kiom iuj volas. En Vikipedio ni havas diraĵon “Ĉu vi demandas, kial plu estas tiu aŭ tiu eraro en Vikipedio? Ĉar vi ĝin ne korektis!” Kiel mi skribis, Vikipedio estas malfermita, kaj se vi opinias, ke al iu artikolo io mankas, vi ŝajne estas la plej taŭga persono por tion aldoni!


Pli pri la temo