En sia vidpunkta artikolo akademiano Tatjana Auderskaja argumentas, ke Esperanto esence malsamas de aliaj lingvoj, havante trajtojn de intelekta ludo. ”Kreante vorton, ni kreas ankaŭ la mondon post ĝi”, ŝi skribas. Sed tial Esperanto estas facila nur por homoj kreaj kaj inventemaj. Tial ĝi laŭ ŝi neniam povos iĝi lingvo por ĉiuj.

Regule reaperas la diskuto: “Ĉu estas facila nia lingvo Esperanto?”
Sed ĉiam ĝi sin bazas sur unusola kruro: oni pristudas la trajtojn de la lingvo mem. Tamen lernas ja lingvon homoj. Kaj oni ja fakte devas esplori tute alian, ŝajne neniam pristuditan flankon de la problemo: ĉu facila por la homoj estas la lingvo?
Kaj tio estas tre interesa demando, se temi pri Esperanto. Oni konstante rezonadas pri klara strukturo de la lingvo, pri sistemeco de vortklasoj, kio ege plifaciligas la lernadon de Esperanto.
Jes, sed por kiuj plifaciligas?
Ja plimulto de la homoj absolute ne konscias pri ajna lingva strukturo kaj ne komprenas pri vortklasoj. Ili uzas lingvon senkonscie, kiel aĵon. Por ili, ekzemple, tablo povas esti ligna, ronda, kuireja ktp, sed ili ne povas percepti la vorton “tablo”, kiu havas kiel ecojn singularon, nominativon, substantivon (kaj en certaj lingvoj ankaŭ deklinacion, genron kaj tiel plu).
Tiu abstrakta, lingva dimensio ne ekzistas en multaj mensoj, por ĝi simple ne estas loko en ili. Tion bone komprenis Bertilo Wennergren en sia PMEG, kiam li inventis tiujn vortformojn kiel “a-vorto”, “o-vorto” kaj tiel plu, transigante la lingvajn nociojn al aĵa mondo, kie oni povas vidi kaj tuŝi ilin.
Sed por legi kaj kompreni PMEG, oni devas jam bone koni la lingvon, kies reguloj estas klarigataj en la libro; do, la magia cirklo, ĉu ne?
Alia problemo, same tuŝanta la mensojn de lernantoj, estas la kreivo de Esperanto (kion oni formale nomas “skemeco”). Jes, Zamenhof mem pritaksis kiel la plej grandan avantaĝon de Esperanto ĝian krean karakteron, aŭ “elpensadon de regula vortfarado”.
Ajna uzanto povas mem krei vortojn el la pretaj konstruelementoj, kvazaŭ el infanaj kubetoj kunmeti novajn vortojn. Kaj ajna uzanto povas kompreni la signifon de nova vorto, dismetante ĝin je apartaj vorteroj.
Mi ne vane menciis infanajn kubetojn: Esperanto estas ludo*, granda krea ludo de plenpova intelekto, kiu ĝuas sian potencon, kreante novajn vortojn, novajn sencojn, novajn mondojn. Se kognado kaj pensado okazas ene de lingvo, do ankaŭ lingvo mem povas krei novajn terenojn por kogno kaj penso. Kreante vorton, ni kreas ankaŭ la mondon post ĝi.
Kaj se ne ŝvebi en empirio – kia belega mens-disvolviga ludo por komencantoj: mem krei kaj kompreni novajn kunmetitajn vortojn! Kia intelekta ĝuo!

Sed por kiuj? Ĉu multaj kapablas akcepti ĝin? Post multjara instruado de Esperanto kaj aliaj fremdlingvoj, kristaliĝis firma konvinko, ke por tre multaj homoj estas pli facile enparkerigi senpense kaj obeeme dekojn da fremdaj vortoj, ol memorfiksi nur unu radikon kaj algoritmon, laŭ kiu oni povas mem krei multnombrajn vortojn. Homoj ne volas aŭ ne povas streĉi la cerbon, serĉi novan agmanieron, se eblas iri laŭ la kutima vojo.
Tial ajna nacia lingvo povus esti por multaj lernantoj pli facila ol Esperanto: ĝi ja ne postulas komprenemon, inventemon, kreemon, liberan pensadon, sed nur la konatan manieron, laŭ kiu oni agis dum miljaroj: laŭŝtupan memorfiksadon.
Do, tiu nekutima trajto de Esperanto povas eĉ forpeli “simplajn homojn”, kiuj ne alkutimiĝis al cerbostreĉoj. Jen, vidu: oni promesis al ili “simplan lingvon” – sed mensogis ja, ĝi ne estas “simpla”, estas nekutima, en ĝia kadro oni sentas sin maloportune kaj incitite, ĝi postulas ĉiupaŝe kompreni kaj krei. Kompreneble ja, ke tre multaj forkuras de ĝi, seniluziigitaj.
Do, ĉu estas facila nia lingvo Esperanto? Por kreantoj – jes; sed ĉu multas sur la Tero kreantoj? Tial, neniam venos la Fina Venko, kiam la tuta homaro alproprigos Esperanton; tiu procentaĵo, kiu ekzistas nun, estas, verŝajne, la justa procentaĵo de tiuj, kiuj volas kaj povas uzi “nian karan lingvon”. Esperanto – ne por ĉiuj.
Tatjana Auderskaja
* Laù opinio de Johan Huizinga, la ludo povas koncerni sciencon, morojn kaj vivaranĝon, justicon, religion, militon… La ludo estas libera homa agado, kiu eliras el la kadro de la ĉiutaga vivo kaj ne eblas sen reguloj. Lingvon li ne menciis, sed tre trafe rimarkis pri reguloj. “Nova filozofia enciklopedio” difinas ludon kiel unu el ĉefaj formoj de memsufiĉa agado, kiu donas al partoprenantoj plezuron kaj ĝojon. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel trejnilo por sportistoj, militistoj. Fakte, ĝi ĉeestas en ĉiuj sferoj de la materia kaj spirita kulturo. (Noto de la aŭtoro)
Pli pri la temo
- Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo?
- Buller: ”Lerni Esperanton plej gravas”
- Ĉu Esperanto degeneras?