Duolingo kaŭzis disputojn inter la jidistoj

Ekde aprilo 2021 per Duolingo eblas lerni ankaŭ la jidan lingvon. Samkiel inter esperantistoj, ankaŭ en la jidlingva komunumo la apero de la amata lingvo en la reta platformo vekis kontraŭdirajn reagojn. Ni petis Sebastian Schulman rakonti pri similaĵoj kaj diferencoj inter la du tutmondaj lingvokomunumoj kaj ilia sinteno al Duolingo.


Sebastian Shulman dancas kun sia partnero Asya Vaisman Schulman dum la jidkultura festivalo KlezKanada en 2019. Foto: Avia Moore.

Libera Folio: Kia estas via persona rilato al la jida kaj Esperanto?

Sebastian Schulman:Profesie kaj persone, la jida lingvo estas fundamenta parto de mia vivo. Mi laboras kiel ĉefdirektoro de KlezKanada en Montrealo, kiu estas elstara jidkultura organizaĵo, mi tradukas jidan literaturon anglen, kaj mi instruas pri la juda historio kaj jida kulturo en diversaj kuntekstoj.

– Antaŭ pluraj jaroj mian partneron mi renkontis en kunveno de junaj parolantoj de la jida. Ŝi doktoriĝis pri la jida kaj laboras kiel direktoro de la Jidlingva instituto ĉe la Centro de jidaj libroj (Yiddish Book Center) en Masaĉuseco, Usono. La lingvo sonas sekve ankaŭ hejme. Malgraŭ ke ni ambaŭ ne parolis la lingvon infanaĝe, la jida estas nun la denaska lingvo de nia filino. Ni tri partoprenas ofte en multaj jidkulturaj eventoj en Montrealo kaj tra la mondo. Ĝi estas por ni vere familia kaj komunuma afero!

– Esperanton mi ekkonis pere de mia intereso pri la jida kaj pri la historio de juda lingva politiko en orienta Eŭropo en la 19-a jarcento, en kiu Zamenhof mem aktive partoprenis. Mi komencis lerni Esperanton rete kaj pliprofundiĝis en la lingvo kaj kulturo ĉe NASK. Verdire ekde mia translokiĝo al Montrealo antaŭ tri jaroj, maloftas nun por mi partopreni aktive en Esperantujo, sed mi tamen legas kaj tradukas Esperantan literaturon (mia angligo de Kroata milita noktolibro de Spomenka Štimec aperis en 2017) kaj lastatempe mi estraraniĝis ĉe Esperantic Studies Foundation.

Kiajn similecojn kaj diferencojn vi vidas inter la du lingvokomunumoj?


La jida kurso en Duolingo.

– Unuflanke, la du lingvokomunumoj tre similas. Ambaŭ komunumoj altiras vastan internacian kaj intergeneracian publikon. Ambaŭ komunumoj enhavas similan malferman, bonvenigan etoson, kiu enirigas homojn ofte kun similaj principoj aŭ ekscentraĵoj, ofte homojn kiuj sentas sin ekster la kutima ĉirkaŭa kulturo.

– Male al pluraj naciaj lingvoj, en la jida kaj la Esperanta komunumoj, oni havas la senton ke la studantoj, eĉ komencantaj, povas plene partopreni en kaj kontribui al la kulturo. Pli profunde, oni povas paroli pri la judeco kaj jideco de la Zamenhofa projekto mem. La influo de la jida sur Esperanton, kaj lingvistike kaj koncepte, evidentas, kiam oni situigas Zamenhofon en lia politika kaj socia kunteksto historie. Esther Schor plue, pli detale, kaj belege skribas pri la juda aspekto de Esperanto en ŝia lastatempa libro Bridge of Words.

– Alifanke tamen, la du lingvokomunumoj ege diferencas. La jida lingvo estas heredaĵa lingvo kun centmiloj da denaskaj parolantoj, ĉefe en la religia komunumo de ĥasidoj. Kaj la jida havas ankaŭ sian propran historion, kiu ampleksas pli ol mil jarojn, rekte ligitan kun la historio de juda migrado de la Mezoriento ĝis Eŭropo kaj tra la mondo. Multegaj nejudoj parolas kaj uzas la jidan, kaj ili ludas gravan, integrigan rolon en la hodiaŭa jida kulturo, sed la lingvo estas intime ligita kun la pasinteco, estanteco kaj estonteco de la Aŝkenazo-juda popolo.

Kion vi scias pri la fono de la jida kurso en Duolingo? Kiuj ĝin instigis, kaj ĉu eblas jam ion scii pri la studantoj? Kiam aperis tiu kurso?

– La jida kurso en Duolingo aperis proksimume antaŭ unu monato, kaj per ĝi lernas jam (laŭ la Duolinga retejo) 222 miloj da homoj. Oni devas gratuli la tri kurskonstruantojn pro ilia grandega laboro. Ili estas ĉiuj denaskaj parolantoj – du ĥasiddevenaj kaj unu el “jidista” familio (nepino de fama jida lingvisto) – kiuj volis, almenaŭ laŭ mia kompreno, simple pli disvastigi la lingvon kaj plifaciligi ĝian lernadon.

– Estas malfacile diri ion ĝeneralan pri la du centmiloj da studantoj de tiu kurso! Tamen ŝajnas al mi el la publikaj diskutoj je Facebook kaj Twitter, ke multaj el ili interesiĝas pri la kurso ĉar la jida lingvo estas parto de ilia persona aŭ familia heredaĵo kaj ĝi ebligis ilin preskaŭ senzorge iomete esploreti parton de sia identeco. Ŝajne multaj studantoj apartas ankaŭ al tiu grupo de lingvaj scivolemuloj, kiuj amas lerni iun ajn lingvon ĉe Duolingo.

En la jida komunumo aperis kritikoj pri la kurso. Pri kio temas, laŭ vi?

– Estas proverbo en la jida, ke inter du judoj ekzistas tri opinioj. Do, mi ne tiel surpriziĝis, kiam ekis la debatoj kaj disputoj pri la kurso. La plej laŭtaj kritikoj temas pri la dialekto de la kurso. Post enketo kaj publikaj diskutoj je sociaj retoj la kurskonstruantoj decidis kombini la prononcon de la ĥasida dialekto (la plej parolata dialekto nuntempe kun centmiloj da denaskaj parolantoj) kun la skribo de la “normigita lingvo”.

– Kreita en Pollando en 1925 fare de la YIVO-Instituto, la normigita lingvo estas konstruita kun aspektoj de multaj tiam disvastiĝintaj dialektoj. Malgraŭ ke la YIVO-dialekto sufiĉe raras kiel ĉiutaga lingvo, oni uzas ĝin de jardekoj en preskaŭ ĉiuj akademiaj kaj literaturaj kuntekstoj ekster la ĥasida komunumo. La ĥasida komunumo uzas sian dialekton por paroli kaj por krei abundajn kvantojn da enkomunumaj kulturaĵoj, sed pro religiaj kialoj la ĥasida estas normale fermita al eksteruloj.

– La kritikoj pri la kurso konsekvence zumas pri la imagitaj pureco kaj utileco de la respektivaj dialektoj kaj pri la “nematura” kunmiksaĵo de la du dialektoj. Subtekste, mi pensas ke la kritikoj montras profundajn zorgojn en la ĝenerala usona juda komunumo pri religieco, kultura asimilado, kaj la supozata perdo de aŭtentikeco.

Kiam aperis multaj lernantoj de Esperanto en Duolingo, iuj esperis pri granda alfluo de novuloj, dum iuj aliaj timis, ke Duolinguloj sen kono de la tradicia esperantista idearo diluos la movadon. Ĝis nun tamen simple ne aperis la novaj amasoj. Ĉu la timoj en la jida komunumo povas esti same troigitaj?

– Duolingo estas bona ilo por lingva lernado, sed laŭ mi ĝia ludeco kaŝas la fakton ke vere lerni lingvon finfine ne eblas sen la socia kunteksto de tiu lingvo mem, kaj ke vere lerni lingvon ĝis supera nivelo estas ofte grandega, malfacila laboro. Mi esperas ke Duolingo en la jida altiros novulojn al nia komunumo kiuj ekvolas fari tiun laboron.

– Sed, kiel oni jam vidis en Esperantujo, mi kredas ke la amasoj da lernantoj ne eniros la lingvokomunumon kaj la dialektaj miksaĵoj aŭ aliaj “Duolingaĵoj” sekve apenaŭ povus ŝanĝi aŭ “dilui” nian komunumon. Sed kio okazos se mi ne pravas? Mi pensas, ke tio estas nenio timinda. La jida kulturkomunumo estas granda, diversa, kaj malfermita, kaj, kiel montras nia diaspora historio, tute adaptiĝema. Al tiuj novuloj mi dirus: zayt hartsik bagrist, bonkoran bonvenon.


Pli pri la temo