Forpasis Vladimir Samodaj

Vladimir Samodaj, konata rusia esperantisto, honora membro de UEA, longjara aktivulo de Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio, forpasis la 31-an de marto 2021 en Belgio en la aĝo de 85 jaroj.


Vladimir Samodaj

Samodaj naskiĝis en Odeso en 1935, same tie li esperantistiĝis en 1958. Poste li translokiĝis en Moskvon, kie loĝis ĝis maljuna aĝo.

Laŭ la profesio li estis lingvisto, fakulo pri la araba lingvo, ĝis certa tempo laboris en novaĵagentejo ITAR-TASS en la arabia redakcio, poste li eldonis internan bultenon pri la armilara temo.

Samodaj estis nomumita ĉefredaktoro de la Esperantlingva versio de la tiutempe fama sovetia ĵurnalo Moskovskie Novosti, tamen estis eldonita nur unu provnumero de ĝi.

Samodaj estis kunfondinto de la Sovetia Esperantista Junulara Movado, estis vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. En 1989 li fariĝis la unua prezidanto de la nova landa asocio Sovetlanda Esperantista Unio. Li ankaŭ preparis la aliĝon de la sovetia asocio al UEA kaj esis komitatano A de UEA.

Inter la 1995 kaj 2012 Samodaj redaktis la revuon Scienco kaj kulturo, kie temis pri aktualaj problemoj, kongrue kun la titolo, de scienco kaj kulturo, precipe de la literaturo. Krome en tiu tempo Samodaj laboris en la moskva jura universitato Justo, kie li instruis Esperanton.

Aperis tri libroj de Samodaj: Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999), Konfesoj. Poeziaj provoj (2005) kaj Esperanto kaj Vivo (2010).

Vladimir Samodaj estis malofta persono en la rusia Esperanto-movado, kiu estis estimata senescepte de ĉiuj kaj kiu havis tre grandan aŭtoritaton ne nur en la movadaj, sed ankaŭ en „vivaj“ temoj.

En la lastaj jaroj li kun parto de sia familio loĝis en Belgio, en la urbo Herstal apud Liege. Oni ankoraŭ ne scias pri lia sanstato en la lastaj jaroj, tamen ankoraŭ en 2019 li korespondis retpoŝte kun kelkaj esperantistoj.

Grigorij Arosev