Post kiam militista registaro estis transpreninta la potencon de la mortinta ĉada prezidanto Idriss Déby, malgraŭ malpermeso okazis protestoj petantaj transiron al civitana registaro. Almenaŭ du homoj estis mortigitaj en la ĉefurbo Nĝameno kaj tri aliloke en la lando. Virino estis mortigita, kiam kontraŭmilitistaj manifestaciantoj atakis aŭtobuson, kaj viro estis mortigita en la suda parto de la lando. La polico uzis larmigan gason por disigi manifestaciantojn. (TD)