Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj

Brigid O’Keeffe, asista profesoro ĉe Brooklyn College en Novjorko, esploris la originon de Esperanto kuntekste de la ĝenerala historio pri la eŭropa epoko de internaciismo je tiu jarcentŝanĝo. En artikolo verkita por Libera Folio ŝi rakontas pri sia nova libro, interesa ankaŭ por esperantistoj, kiuj jam bone konas la historion de la lingvo mem.

In English: Pen Pals and Five-Year Plans


La verko de Brigid O’Keeffe aperos en la angla en junio 2021.

En 1908 ordinaraj homoj el diversaj partoj de la Rusa imperio entuziasme mendis anoncetojn en Espero, relative efemera esperantista periodaĵo el Sankt-Peterburgo. Kun espero kaj scivolo ili serĉis kontakton kun la mondo kaj esperantistajn plumamikojn. El sia rusia vilaĝeto Pavel Moŝĉanskij provis korespondi pri ĉiaj temoj kaj amikiĝi kun esperantistoj en foraj partoj de Rusio kaj la pli vasta mondo.

Esperantista korespondado tamen ŝajnis proponi ion pli grandan ol nura amikeco kaj imagataj vojaĝoj. Interŝanĝante leterojn kun siaj esperantistaj plumamikoj, li esperis klarigi sian “mondorigardon”. Moŝĉanskij aparte volis partopreni en socia debato pri la tiel nomata “seksa demando”. V. Gromov volis korespondi pri pentrado kaj interŝanĝi fotojn kun siaj ontaj esperantistaj plumamikoj. N. Nosenko volis korespondi pri la temo virina egaleco. P. Slugin serĉis plumamikojn kiujn interesas interŝanĝado de koloraj poŝtkartoj. Slugin esperis ricevi poŝtkartojn kun Eŭropaj pejzaĝoj, kiujn li verŝajne neniam vidus per siaj propraj okuloj. Li promesis siaflanke sendi poŝtkartojn kun bildoj de Kazan, Samara, Saratov, Astraĥan kaj aliaj provincaj rusiaj urboj.

M. Beregavskij, vilaĝa instruisto, serĉis esperantistajn plumamikojn, kiuj diskutu kun li la grandajn sociajn demandojn de la epoko. Li promesis rapide respondi al ĉiuj leteroj. F. D. Ovĉinnikov en Rostov-ĉe-Don scivolis, ĉu ekzistas esperantistoj kiuj pretus korespondi kun li pri la temo hipnotismo. A. N. Bekerman volis korespondi pri la temoj elektroniko kaj fotografio. N. G. Zibarev serĉis plumamikojn kun kiuj li povus interŝanĝi leterojn pri astronomio. En sia angulo de Sebastopolo, ŝajne, li povis imagi pli vastan mondon kaj eĉ pli vastan kosmon. A. Beiman serĉis plumamikojn, kiuj skribu al li en Esperanto “pri plej diversaj demandoj de la vivo”.

Ĉiuj ĉi ordinaraj rusiaj esperantistoj – el kies vivoj ni povas vidi nur marĝenan eron tra ĉi tiuj etaj korespond-anoncoj – provis vastigi siajn horizontojn dum la lastaj jaroj de la cara imperio. Ili volis dividi ideojn kaj havi kontaktojn trans la limoj – lingvaj, kulturaj kaj politikaj – kiuj cetere dividis la homaron. Esperanta korespondado promesis unikan eblon esplori la mondon kaj ekkoni la diversajn popolojn loĝantajn en ĝi – neniam forlasante sian foran angulon de la Rusa imperio.

Esperantista korespondado ŝajnis proponi al ili sciojn, amikecon, imagatajn vojaĝojn, sed ankaŭ novajn, modernajn identecojn kiel mondaj civitanoj kaj socie interligitaj kosmopolitoj. Ili estis instruistoj, studentoj, burokratoj, sciencistoj, aristokratoj kaj laboristoj. Ili reprezentis kversekcon de la edukita rusia societo. Ĉi tiuj ordinaraj rusiaj esperantistoj ne estis marĝenuloj de sia epoko.

Male, mi asertas ke ili estas ekzemploj de ordinara tutmondiĝa tendenco kiu estis tipa por ilia epoko – tempo de maltrankvila tutmondiĝo kiu montras frapajn similecojn kun la nia. Esperantistoj kaj iliaj kreaj entreprenoj estas tro ofte marĝenigitaj en la piednotojn de sciencaj studoj aŭ tute preteratentataj, sed ili meritas la fokusitan atenton de historiistoj.


Brigid O’Keeffe.

Kio motivis virinojn kaj virojn dum la lastaj jaroj de la cara Rusio kaj la frua Soveta Rusio aŭdi la internaciisman alvokon de Zamenhof kaj lerni Esperanton? Kion Esperanto povas instrui al ni pri la tutmonda sinteno – la internaciismaj esperoj kaj revoj – de la ordinaraj homoj, kiuj en revolucia Rusio kaptis skribilon kaj paperon por uzi Esperanton en sincera strebado al vasta gamo da celoj – geopolitikaj sed ankaŭ personaj.

Kaj kion krome Esperanto permesos al ni vidi pri la tutmondaj dimensioj de la malfrua cara Rusio kaj la frua Sovetunio? Kio en la malfrua imperia Rusio inspiris Zamenhof proponi al la mondo sian lingvon de la espero? Kiel kaj kial la malfrua cara Rusio donis fekundan grundon en kiu la naskiĝanta Esperanto-movado povis radikiĝi? Kion signifis kaj kion povintus signifi la internacia proleta revolucio por esperantistoj en la frua Sovetio? Kial kaj kiel iliaj esperantistaj revoj komencis velki en la stalinismaj 1930-aj jaroj? Kion la detruo de la sovetia esperantista movado en la stalinismaj 1930-aj povas helpi nin pli bone kompreni pri sovetia internaciismo kaj la ofte angora rilato de Sovetio kun fremdaj lingvoj kaj ties parolantoj?

Tiuj estas la ĉefaj demandoj, kiuj inspiris mian libron Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary RussiaE, aperontan ĉe Bloomsbury en Junio 2021.

Por esperantistoj la rakonto pri la origino de Esperanto eble jam estas eluzita teritorio, rakonto, kiun ili konas kiel la dorsojn de siaj propraj manoj. Tamen, en mia libro, mi strebis meti la rakonton pri la origino de la lingvoj kaj pri la persona biografio de Zamenhof rekte en la kuntekston de la historio de malfrua cara Rusio kaj la pli vasta eŭropa epoko de internaciismo de tiu jarcentŝanĝo.

La epoko de Zamenhof estis tempo de teknokrata planado, de krea kaj ofte despera serĉado de alternativaj estontecoj fare de eŭropa edukita elito, obsedita de la angora galopo de la tutmondiĝo. Ĝi estis epoko, en kiu kosmopolitaj elitoj intense interesiĝis pri solvo al la malbeno de Babelo – malbeno des pli konfuza meze de la revoluciaj ŝanĝoj alkondukitaj de rapida industriiĝo, novaj telekomunikaj sistemoj, agresa naciismo kaj vastiĝantaj merkatoj.

Por multaj en la jarcentŝanĝa Eŭropo kaj en la tuta mondo la Esperanto de Zamenhof ŝajnis perfekte tajlorita lingvo de la internaciismo. Siaflanke Zamenhof bazis sian esperantistan vizion sur sia propra dolorplena reago al la maldignaĵoj, kiujn li devis trasuferi kiel judo en cara Rusio.

Zamenhof proponis Esperanton al la mondo ne nur kiel praktikan lingvan ilon por venki Babelon, sed ankaŭ kiel la fundamenton de estonta morala komunumo de mondaj civitanoj. Esperanto postulis, ke ordinaraj rusianoj kaj la pli vasta mondo konfrontu la neeviteblan demandon pri tio kiel plej bone komuniki en epoko de internacieco kaj konkurantaj konceptoj pri monda civitaneco.

Mia libro estas studo pri tio, kiel viroj kaj virinoj en la revolucia Rusio diversmaniere traktis la defiojn kaj ŝancojn de la evoluanta rilato inter lingvo kaj internacia komunikado en dediĉite tutmonda epoko. Ĝi montras, kiel la demando de internacia lingvo kaj internacia komunikado formis la debatojn de la revolucia Rusio pri ĝia loko, kaj la loko de ĝiaj ordinaraj loĝantoj, en interkonektita sed dividita mondo.

Por verki ĉi tiun libron, mi precipe turnis min al rusiaj arkivoj – sed ankaŭ al bibliotekoj kaj arkivoj en Palo Alto, Berlino, Vieno kaj Londono – por vivigi neglektitan sed viglan radiknivelan internaciismon kiu ligis ordinarajn rusianojn kun amikoj kaj kamaradoj ĉie en la mondo en epoko de tutmonda transformiĝo.

Mi esploras la ofte frustrajn provojn de fruaj sovetiaj esperantistoj kampanji por Esperanto kiel esenca ilo en la bolŝevisma strebado al tutmonda proleta revolucio. Mia libro turnas reflektoron al la lingva kakofonio de la frua Komunista Internacio (Komintern).

Mi esploras la bolŝevisman politikon de lingva diverseco dum ĝia formiĝo en la novaj institucioj kaj retoj de socialisma internaciismo subtenita de la mondoskua revolucio de la bolŝevistoj. Mi esploras kiel kaj kial la sovetiaj esperantistoj malsukcesis konvinki la bolŝevistojn ekuzi Esperanton kiel oficialan lingvon en la laboro de Komintern. Mi akcentas la defiojn kiujn ili trafis, kiam ili provis apliki Esperanton en la sovetia kultura diplomatio en la intermilitaj jaroj.

La esperantistoj de la frua Sovetio levis dolorajn kaj urĝajn demandojn pri tradukado kaj interpretado, pri lingva justeco kaj socialisma internaciismo, pri marksisma teorio kaj la lingvo de la pli alta fazo de komunismo. Ili estis nelacigeblaj en siaj strebadoj kunligi la celojn de la bolŝevisma internaciismo kun transnacia proleta esperantismo en la 1920-aj kaj fruaj 1930-aj jaroj.

En siaj strebadoj apliki la revolucian potencialon de Esperanto por la enlandaj kaj eksterlandaj politikaj celoj de la bolŝevistoj ili mobilizis la transnacian esperantistan gazetaron, la novajn amaskomunikajn kapablojn de radiofonio kaj la leterajn esperantistajn sociajn retojn de la antaŭrevolucia tempo. Tamen la strebadoj de la fruaj sovetiaj esperantistoj regule estis disrompitaj kontraŭ la obstinaj muregoj de la bolŝevista indiferento kaj burokrata senpacienco al la “internacia lingva demando”.

Vidate en tiu lumo, la sovetia gastigo de monda kongreso de SAT en Leningrado en 1926 elstaras kiel unu el la plej videblaj kaj eksterordinaraj momentoj de la cetere sufiĉe mankohava subteno de la frua sovetia ŝtato al la esperantista movado en Sovetio.

Mia libro finiĝas kun fokuso al la tragedio de la grandaj purigoj kaj teroro de Stalino fine de la 1930-aj jaroj, terura epoko, kiu neniigis Sovetrespublikaran Esperantistan Union kaj detruis la vivojn de individuaj sovetiaj esperantistoj kaj iliaj familianoj. Ankaŭ en ĉi tiu kazo la tragika sorto de la sovetiaj esperantistoj dum la frostaj jaroj de la stalina teroro devas esti komprenita en sia pli vasta historia kunteksto.

La detruo de la sovetiaj esperantistoj estas horora simbolo de la pli vasta sovetia tensio inter ksenofobio kaj internaciismo en la dudeka jarcento. Kaj tamen eĉ post la stalina detruo de SEU, la heredaĵo de Esperanto pluvivis dum la malvarma milito. La frua sovetia esperantista movado kaj la lingva politiko kiun ĝi insiste emfazis al la hezitema bolŝevisma registaro havis signifon en pli malfruaj sovetiaj aliroj al la konkuro pri grandpotenca lingva regado dum la malvarma milito.

En ĉiuj ĉi manieroj, mi montras ke la historio de Esperanto en la revolucia Rusio malfermas fenestrojn al pli profundaj kaj vastaj pensoj pri antaŭa epoko de monda historio, kies heredaĵo multmaniere plu estas kun ni en nia nuna, ĉiam pli interligita kaj ĉiam pli dividita mondo.

Brigid O’Keeffe

Traduko el la anglalingva originalo: Libera Folio


Brigid O’Keeffe estas asista profesoro de historio ĉe Brooklyn College en Novjorko, Usono. Ŝi estas la aŭtoro de la libroj Esperanto and Languages of Internationalism in Revolutionary Russia (aperonta ĉe Bloomsbury in 2021) kaj New Soviet Gypsies: Nationality, Performance, and Selfhood in the Early Soviet Union (2013).