Ne okazos la IJK en Ukrainio

TEJO decidis nuligi la Internacian Junularan Kongreson, kiu devis okazi en Ukrainio ekde la 26-a de julio 2021.

Dum sia lasta kunsido, la estraro de TEJO decidis ne gastigi ĉeestan IJK-n 2021. La evento devintus okazi de la 26-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2021 en la ĉefurbo de Ukrainio. Tion anoncis Carlos Pesquera Alonso, la vicprezidanto de TEJO.

En la Telegram-kanalo de TEJO li skribas:

Mi bedaŭras informi ke en nia lasta kunsido la estraro de TEJO decidis ne gastigi la fizikan IJK-n 2021.

Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden. Plej grave, ni taksas ke la eblo ke iu infektiĝu pro la partopreno estos tro alta. Ni ja volegas IJKumi fizike kune, sed la danĝero estas tro granda por riski vundigi niajn organizon kaj movadon pro tiu deziro.

La LKK proponis organizi ĝin en malgranda formato kaj ni helpos ilin se ili daŭre volas organizi renkontiĝon, sed ne kiel IJK-n. Por kiuj konsideras la situacion alimaniere, ili povus aliĝi kaj partopreni tiun eventon proprariske. Dume, ni komencos la laboron por ebligi la 2-an interretan IJK-n kaj tiel doni la oportunon Esperantumi al ĉiuj en la mondo sen sana malhelpo.

Informo pri la nuligo aperas ankaŭ en la retejo de TEJO. Anstataŭ la fizika IJK do okazos dua reta IJK, kiu ne estos ligita kun Ukrainio. Ĉu tamen okazos ia internacia junulara renkontiĝo en Ukrainio ankoraŭ ne klaras.