Estas pliparte fido, tamen

En 2020 aperis Ne estas fido nur, kolekto de paroladoj kaj aliaj tekstoj de Mark Fettes el lia tempo kiel prezidanto de UEA. Jens S. Larsen trastudis la verkon. Li trovas, ke la libro konfirmas la impre­son, kiun oni tiam povis ekhavi pri li: ĝenerale simpatia kaj kompetenta homo, sed de tempo al tempo kun katastrofaj misjuĝoj.

En ĉi tiu kolekto la plej katastrofa misjuĝo de Fettes sendube estas la dua ĉapitro ”Strategia vizio por UEA”, komisiona raporto de 2012. Eĉ se tiajn raportojn ku­time el­laboras esence la komi­sion­estro kaj la ceteraj nur aprobas, pri ĉi tiu respon­decas naŭ homoj krom la “kunordiganto” Fettes mem. Kiel multaj tiaj raportoj, ankaŭ ĉi tiu havas la karak­teron de interna labor­dokumento kaj tial estas sufiĉe neinteresa al la ĝenerala publiko. Sed eĉ al homoj apar­te inte­resitaj ĉi tiu teksto estas praktike nelegebla. Ĝi ne nur mal­aktualiĝis, sed jam en la momento de verkado vane luktis por akiri ian rilaton kun la realo. Mi dubas ke iu ĝojos revidi ĝin.

Nur unu konkretan ekzemplon: Sur p. 37 estas preterpase menciita ”modernigo kaj ampleksigo de la Delegita Reto”, kvazaŭ estus memkompreneble ke tio estas aspirinda kaj facile farebla. Sed oni neniam ion aŭdas de la Delegitoj! Kial la sola beletra esprimo de ilia ekzisto estas la satira ”Mi konis delegiton” de Jean Thierry? Kion ili finfine faras? Jam en 1939 oni rezignis statistiki iliajn servojn. Kiucele oni bezonas ilin hodiaŭ kiam ekzistas la Interreto? Ĉu oni abolu ilin aŭ radikale redifinu iliajn taskojn? Tiu diskuto estus multe pli interesa kaj facile povus esti la ĉefa temo de unu tuta mandato de UEA-prezidanto.

La artikoloj en la libro dividiĝas en kvar partojn. La du aliaj tekstoj de parto 1 (“Strate­gio”) estas malpli katastrofaj ol la strategia raporto, sed ne tre inspiraj. Oni ne bezonas manĝi tutan ovon por konstati ke ĝi estas putra, do sendube multaj legantoj baldaŭ laciĝos se ili legos la libron de­komence. Juĝi la libron nur laŭ la unua parto estus tamen nejuste. Multe pli le­geblaj estas la UK-festprelegoj kaj nov­jaraj salutoj kolektitaj en la dua parto (”Ses jaroj prezidaj”).

Aparte interesa estas la festprelego de Seulo 2017, en kiu Fettes longe parolas pri la korea natur­filozofo Choi Chiwon (laŭ Vikipedio pli ĝuste Choe Chiwon). Pli malforta, sed ankoraŭ leginda estas parto 3 (”Ne nur lingvo”), du prelegoj kaj unu antologi-kontribuo pri la kultura aspekto de Esperanto. Plej bonaj estas la tri IKU-prelegoj en parto 4 (”Edukaj defioj”), kie Fettes parolas kiel engaĝita fakulo. Per ili oni bone infor­miĝas pri modernaj pedagogiaj klopodoj por enlasi la naturon en la lernejon kaj malfermi la lernejon al la indiĝenaj popoloj de Kanado.

La titolo ”Ne estas fido nur” estas la komencaj vortoj de la 18-a ĉapitro de la fama ”La infana raso” de William Auld, kaj citaĵo el ĝi rolas kvazaŭ antaŭparolo por la libro. Kial ne pli simple kaj nature fari el la subtitolo ”Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019” ĉefan kaj solan titolon? Fettes mem klarigas en la enkonduko: ”Siatempe, Ivo Lapenna nomis iom similan kolekton simple Elektitaj paroladoj kaj prelegoj, tiel alproprigante al si la plej simplan kaj trafan solvon.”

Tio estas unuavide iom stranga vidpunkto, ĉar se oni vidas titolon kiel ”Verkoj” aŭ ”Poemoj” oni ĉiuokaze scias ke oni devas rigardi la aŭtornomon por scii kion atendi. Eble Fettes modeste opiniis ke lia nomo ne estas sufiĉe alloga per si mem. Ĉiuokaze la mencio de la kolekto de Lapenna invitas al literatura komparo.

Oni rimarkas multajn kontrastojn inter la verko de Lapenna (2-a eld. 2009) kaj tiu de Fettes. La­penna en sia en­konduko notas ke ”la paroladoj nun presitaj en ĉi tiu libro iusence signas la etapojn de evoluo de la Espe­ranto-Movado ĝenerale kaj de Universala Esperanto-Asocio aparte en la peri­odo 1950-1966” – dum Fettes en sia enkonduko konfesas ke li laboris ”ĉiam kun la konscio, ke la rezultaj tekstoj havas efemeran sig­nifon, aŭ signifon nur en difinita organiza kunteksto”, sed opiniis ke kvankam ”[n]e temas pri vere sistemeca analizo de la aktuala situacio de Esperanto”, kelkaj tekstoj povus esti kon­servindaj.

Ingemund-Bengtsson-former-speaker-S-politician-Vintage-photo-352359622918.jpg
Ingemund Bengtsson.

Lapenna do ĉiam sciis en kiu etapo aktuale troviĝas la laboro de UEA; Fettes tute rezignas koncepti ĝin laŭ etapoj! Laŭ Esperanto en Perspektivo ĉap. 22.4.5, pri tiu degenero oni tamen povas kulpigi Lapenna-n mem. En 1968 fiaskis la tiel nomata ”Skandinavia propono” al Unesko, kiu postulus buĝeteron por “objektive konsideri en kiuj sferoj ekzistas bezono por internacia lingvo kaj por esplori la eblecojn havigi rimedojn de komu­nikado por kontentigi tiujn bezonojn”.

Pro insista pledo de unu sveda politikisto-esperantisto (ŝajne Ingemund Bengtsson) UEA rezignis fari kampanjon surbaze de la propono. Ekde tiu tempo mankas al UEA sufiĉe konkreta laborcelo. Ne plu eblas mobilizi la membraron por etapo kiu povus konduki al sukceso same grava kiel la partneriĝo kun Unesko en 1954. ”La celoj ĉie dronis” (kiel Fettes citas Kalocsay sur p. 70), ĉar sen etapaj venkoj oni ne povas havi finan venkon. Tiel simple estas.

Kvankam nun estas tre malklare al kiu konkreta celo konduku la partnereco inter UEA kaj Unesko, la kontaktoj al la UN-sistemo restas tre diligente kaj sukcese flegataj de UEA. Bona ekzemplo de tio estas alia arti­kolaro de 2020, nome “Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unu­iĝintaj Nacioj”, eldonita de Esperanto por UN kunlabore kun UEA kaj redaktita de Humphrey Tonkin kaj Rakoen Maertens. En ĝi ĉiu el la 17 UN-Celoj estas pre­zentita kaj diskutita de fake interesita esperantisto: ”Forigi malriĉon” de Renato Corsetti, ”Forigi malsaton” de Heidi Goes ktp. La kvara estas de Mark Fettes pri ”Bon­kvalita edukado”.

Fettes en sia kontribuo ne sugestas ke Esperanto estu elemento de bonkvalita edukado, sed nur aludas la rajton ricevi bazan edukadon en sia gepatra lingvo. En grandaj partoj de la mondo tio ankoraŭ ne estas memevidenta afero, kaj en la UN-Celo mem ĝi eĉ ne estas eksplicite menciita. Mal­graŭ tiu manko, la ĉapitro de Fettes estas tre bone verkita – ĉi tie denove parolas la engaĝita fakulo.

En sia antaŭparolo Tonkin bedaŭras ke la ”manko de menciado de lingvoj inter la dek sep Celoj estas frape evidenta kaj en si mem bedaŭrinda kaj erara”, sed konsolas sin kaj nin per tio ke ”Espe­ranto havas rilaton kun ĉiuj el la Celoj”, ĉar ”[s]en efika lingva komunikado, neniuj el la Celoj real­iĝos” – jen la moderna superstiĉo pri lingvo kiel komunikilo, kiu nur povas konduki al idealigo de denaska unulingveco en la Angla. La foresto de prilingva UN-Celo tamen absolute ne estas hazarda. Siatempe Unesko fakte havis vastajn planojn koncerne dispelon de ”amaskomunikila imperiismo”, kiuj komplete fiaskis. La historio de tiu fiasko estas tre instrua.

Jam en la fruaj 1970‑aj jaroj komenciĝis debato pri la rolo de la amas­komuni­kiloj en la epoko de tutmondiĝo, kaj en 1980 post trijara laboro de Unesko-komisiono, gvidita de la fama Irlanda politikisto Seán MacBride, ĝi konkretiĝis en la raporto ”Multaj voĉoj, unu mondo”. (Sam­jare aperis ankaŭ la unua numero de Monato, inspirite de la sama debato.) La MacBride-raporto men­cias plur­loke ankaŭ la rolon de lingvo en la tut­monda informa mal­egaleco, tamen ne proponante solvojn.


MacBride transdonas sian raporton al M’Bow.

Ĝuste sub la prezidanteco de Humphrey Tonkin, UEA havis altajn esperojn pri la komisiono de MacBride. En 1977 oni eĉ sukcesis igi la Ĝeneralan Direktoron de Unesko Amadou-Mahtar M’Bow festparoli al la Universala Kongreso en Rejkjaviko. La Usona registaro de prezidento Jimmy Carter estis pli-malpli simpatia al la klopodoj de la komisiono, sed la sekva de Ronald Reagan (1981-1988) atakegis ĝin.

Surbaze de la raporto, landoj kiel Barato, Indo­nezio kaj Egiptio argumentis por reguligi la agadon de grandaj amas­komunikaj kompanioj en evolu­antaj landoj. Ne estis malfacile prezenti tion kiel atakon je la pres­libereco. Dum la periodo 1984-2003 Usono (kaj parte Britio) eĉ ne estis membro de Unesko, kaj remembriĝo okazis nur kiam Unesko distancigis sin al la raporto. La ĝeneralan rezulton de la Reagan-registara amaskomunikada politiko ni vidas hodiaŭ en la akrega socia debato pri ”falsaj novaĵoj”.

La disvastiĝo de interreta aliro komencis solvi kelkajn el la problemoj de amaskomunikila kaj ĝenerale kultura imperiismo, ebligante ekzemple en 2004 la portalon Global Voices, kiu havas ankaŭ Esperanto­version (Tutmondaj Voĉoj). Se oni imagas mondon en kiu la Fina Venko jam okazis, tia iniciato mem­kompreneble havus originalan nomon en Esperanto; sed malfacile estas imagi ĉiujn etapojn necesajn por atingi tian mondon. Notindas, tamen, ke la slogano de Unesko-Kuriero (kiun oni tamen ne presas sur la kovrilo) estas ĝuste … “Multaj voĉoj, unu mondo”. MacBride forpasis en 1988, sed lia spirito vivas plu. La daŭranta debato inspiris ankaŭ la lasta­tempan “Agadplanon por Eŭropa Demokratio” de la Eŭropa Unio.

Fettes en sia kolekto mencias nek lingvan nek amaskomunikilan imperi­ismon (nek ismojn entute). Lia sinteno pri lingva imperiismo videble estas tiu de la malfrua Lapenna, sed ĝi intertempe fariĝis tiel norma en la Esperantomovado ke oni ne plu bezonas uzi la malbelan vorton imperiismo ekspli­cite. Sed neeksplicita li volas esti ankaŭ pri lingvistiko. Li entute malrekomendas ”tro strikte kroĉi nin al niaj ideoj pri la lingvo”, ĉar jam ”troa fokusiĝo al la lingveco de Esperanto povas malhelpi nian komprenon” (p. 125). Oni eble povas kompreni se Fettes ne ŝatas daŭrigi la tre politikigitan retorikon de la 1970-aj jaroj, sed kiam li komencas skeptiki pri la valoro de scienca ekkono, li fariĝas iom tro moderna por mia gusto.

Ĉi-rilate Fettes kontrastas ankaŭ al Tonkin. Fettes (ĉu profesia malsano?) rigardas la lingvon unua­vice kiel edukilon; li eĉ bedaŭras ke “’[e]dukado’ kaj ’lingvoj’ delonge konceptiĝas dise” (p. 12). Sed li ankaŭ emas rigardi ĝin kiel naturan esprimilon: ”Lingvo estas ne nur homfarita afero, sed parto de [la] loka vivo, kaj la granda diver­seco de la tero kaj de la homaj kulturoj sur la tero postulas ankaŭ grandan diversecon de lingvaj rimedoj por priskribi kaj esprimi tiujn lokajn vivojn” (p. 108). Tio estas bona kaj malbona:

Bone estas ke Fettes intuicie komprenas ke la fonto de la ekologia krizo estas en la mezo: je la nacia nivelo, inter la loka kaj la internacia. La plej lokaj agantoj, la indiĝenoj, kaj la homaraj agantoj, repre­zentataj per la UN-sistemo, havas koincidajn legitimajn interesojn, kiuj kontrastas al nom­bro da ne­legi­timaj naciaj interesoj kiujn iuj regantaj fortoj ne deziras cedi. Tio ebligas koncepti ankaŭ Espe­ranton kiel naturan lingvon: ekzistas tutmonda vivo apud la lokaj, kiu bezonas esti priskribata kaj esprimata.

Malbone estas nur ke Fettes ne komprenis ke la lingvo estas individua afero, ne socia. La lingva diverseco pluekzistas ĉar homoj decidas ke ili bezonas ĝin, ne ĉar loka lingvo priskribas sian lokon pli adekvate ol aliloka lingvo. La lingvoj ne parolas, parolas la homoj – kaj ili uzas sian lingvon por krei vortojn kies senco konformas same al la homa naturo kiel al ilia konkreta vivo. La vortoj nek kreskas el la tero, nek konsistigas la lingvon, sed estas mem rezulto de lingva agado.

Do, kion fari por ke estontaj inteligentaj kaj diligentaj estraroj de UEA evitu katastrofajn mis­juĝojn? Mi vidas almenaŭ kvar farendaĵojn: unue, reformi aŭ aboli la Delegitan Reton; due, adopti science adekvatan lingvodoktrinon; trie, orientiĝi kaj engaĝiĝi pri amaskomunikada demokratio; kvare, informite de la aktualigitaj lingvodoktrino kaj ideoj pri amaskomunikada demokratio, formuli la aktualan etapon de la laboro.

Tion diri estas pli simple ol fari, sed necesas kompreni pli detale kio estas la problemo de la nuna, ne konsciata lingvodoktrino de UEA, se la asocio povu efike agadi. Skizon de pli adekvata doktrino mi verkis kaj publikigis ĉi tie.

Jens S. Larsen


Pli pri la temo