Sankta bovino kaj nia diligenta kolegaro

En intervjuo de la populara Moskva radiostacio Eĥo Moskvi, la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ asertis ke Esperanto havas milionon da parolantoj. Post la elsendo esperantistoj krude atakis lin en komentoj, ĉar li ne sufiĉe laŭdis la lingvon. Grigorij Arosev pripensas, kion tio diras pri la esperantistoj.

Lastatempe esperantistoj almenaŭ dufoje montris sian karakteron al la ekstera publiko. Pri la japana anglalingva kultura magazino Esperanto oni jam povis legi interalie en Libera Folio.

La unua komento sub la artikolo pri la rezulto de la “interveno” de esperantistoj estis: “Ne la unuan fojon la plej fervoraj malhelpantoj de Esperanto estas la Esperantistoj mem” (skribis Kirilo Brosch). Mi plej sincere aliĝas al ĉi tiu penso.

La dua okazo estis rimarkita de neniu, sed tamen ĝi estas ankaŭ tre tipa. Laŭ la “invito” de la redaktoro de “Esperanto” Dima Ŝevĉenko kelkaj esperanstistoj, plejparte rusiaj, publike insultis tre popularan, sukcesan kaj sufiĉe maljunan verkiston Leonid Juzefoviĉ (nask. 1947).

Temis pri la longa intervjuo por la radia stacio “Eĥo Moskvi”, kadre de kiu la verkisto estis demandita pri Esperanto. Antaŭ multaj jaroj Juzefoviĉ verkis libron “Kazaroza”, kie gravan rolon havis esperantistoj kaj loka Esperanto-klubo, kaj tiu libro jam longan tempon ne lasas ruslingvajn E-aktivulojn trankvile vivi.

Jen estas laŭvorta traduko de la fragmento, kiu tiom furiozigis esperantistojn.

Ĵurnalisto: Kiu karaktero el kiu romano de Leonid Juzefoviĉ – reala historia persono – estas lia tre proksima parenco? Kompreneble, temas pri fratino de via avino, Ella Georgievna, kantisto, laŭ mia kompreno, ŝi havis artan kromnomon Kazaroza. Se ŝi ne estus via sufiĉe proksima parencino, ĉi tiu tuta historio kun Esperanto, kun ĉi tiu enigmo – ĉu ĝi interesus vin aŭ vi plej verŝajne preterpasus ĝin?

Juzefoviĉ:Esperanto ekinteresis min en la sovetia tempo. Ĝi komencis interesi min kiel ĝenerala simbolo de revolucio. Tiam mi ne povis skribi pri la revolucio, kion mi pensas — [ke ĝi estis] kiel civita milito, tio estis neebla. Sed se ni metu ĉi tiun ideon en iun simbolan nivelon kaj diri ”Esperanto” subkomprenante ”marksismon”, tiam pri io oni povus paroli. Nun ĉi tiu metafora lingvo ne bezonatas, sed tamen, esperantistoj ankoraŭ ekzistas, ilia nombro draste malpliiĝis en la mondo, sed ankoraŭ estas ĉirkaŭ miliono da ili, kaj ili sekvas kun granda intereso kaj ĉiam demandas min, ĉu mi planas ankoraŭ ion skribi pri ili.

Kial laŭ vi tia ŝajne natura ideo – krei unu lingvon por la homaro – subite montriĝis, almenaŭ ĉe la hodiaŭa nivelo, ĝenerale ne funkcianta? Esperantistoj estas simple entuziasmaj homoj, ĉi tio estas ŝatokupo, sed serioze, ŝajnas al mi, la homaro ne konsideras la ideon konstrui lingvon, pli kaj pli sukcesante kun la sufiĉe reala angla.

– Nu, same kiel estis la latino aŭ en orienta Eŭropo estis la eklezia slavona lingvo – la malnova bulgara. Ili estas lingvoj kun tradicioj, lingvoj, en kiuj vi povas legi multe, lingvoj, en kiuj historio kaj vivo spiras, kaj, kompreneble, ili ĉiam estos. Neniu artefarita lingvo iam povas esti tiel riĉa kiel natura lingvo. Ĉi tio ne estas nur komunikilo, ĝi estas tuta mondo, kaj la lingvo vekas intereson pri la kulturo kreita en ĉi tiu lingvo. Same kiel la franca estis ofta eŭropa lingvo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, la hispana estis kaj estas en iu parto de la mondo, kaj la rusa estis internacia kaj tre signifa lingvo, kaj iagrade ĝi restas tia ĝis hodiaŭ.

Reage al tio esperantistoj en la YouTube-paĝo lasis ĉirkaŭ 20 komentojn, kie ili insultis ne nur la radiostacion kaj la ĵurnaliston, sed ankaŭ la verkiston. Evidente, la plej akran reagon vekis la frazo Neniu artefarita lingvo iam povas esti tiel riĉa kiel natura lingvo.

Oni povus diskuti pri la eldirita tezo, sed baze Juzefoviĉ pravas – kaj tio ial provokis lavangon da blasfemoj. Tiujn mi ne traduku pro abomeno al la krudaj vortprovizo kaj tono de la eldirintoj.

Simple kredu: estis neelteneble, mi nur esperas, ke tion simple ne vidis Leonid Juzefoviĉ: aŭtoro de dudeko da libroj, kvinfoje premiita, interalie dufoje pro la elstara historia libro ”La vintra vojo“.

Kion povus konkludi flankaj aŭskultantoj kaj legantoj de la menciita YouTube-diskuto: esperantistoj estas agresema kaj ofendiĝema grupeto, kiu rezulte de 3-minuta parto de la dialogo (dum la tuta intervjuo sume daŭris pli ol 45 minutojn) vulgare atakas la parolantojn, sen prezenti argumentojn.

Sed plej verŝajne flankaj aŭskultantoj, vidante areton da insultantoj, simple ne profundiĝos en la esencon de la priparolata temo kaj preterpasos ĝin. Kaj certe post tia publika ”akcepto:” flanke de esperantistoj apenaŭ iu volos konatiĝi kun la lingvo.

La japanan precedencon kaj la kazon de Juzefoviĉ kunigas jeno: la sankta bovino estas netuŝebla, ĝin rajtas melki kaj pridiskuti nur nia diligenta kolegaro.

Grigorij Arosev