La Akademio: ”Ri” devos atendi ĝis 2031

La Akademio de Esperanto diskutis la seksneŭtralan pronomon ”ri” kaj oficiale decidis ne plu okupiĝi pri ĝi ”dum almenaŭ dek jaroj”.

Diskuto pri seksneŭtralaj pronomoj aktualas en multaj lingvaj komunumoj, kiuj nun malhavas tian pronomon. En Esperantujo diversaj proponoj aperis jam antaŭ multaj jaroj, kaj lastatempe populariĝis precipe la pronomo ”ri”. Ĝi tamen havas ankaŭ multajn aktivajn kontraŭulojn.

Antaŭ unu jaro Markos Kramer, ano de la Akademio de Esperanto, faris enketon por ekhavi impreson pri la ĝenerala opinio de esperantistoj pri diversaj proponataj seksneŭtralaj pronomoj, kaj kiel ili mem uzas tiajn pronomojn. Li eltrovis ke la vorto “ri” estas konata al plejparto de la esperantistoj, sed multe pli populara inter junuloj ol inter maljunuloj.

En pli fruaj versioj de la aŭtoritata Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko Bertilo Wennergren argumentis, ke aparta sekse neŭtrala pronomo ne estas bezonata, ĉar eblas uzi ”li”:

Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s.
Noto: Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + “i” estas jam proponita kiel anstataŭaĵo de neŭtra li — eĉ sola “i” estas proponita! — sen praktikaj rezultoj. Ankoraŭ neniu proponis ekiri la saman vojon kiel la Angla lingvo, en kiu kelkaj uzas la multe-nombran pronomon they (= ili) ankaŭ en unu-nombro: *Ĉiu homo pensas, ke ili scias la respondon.* Per la ĉi-tiea mencio de tiu same senŝanca ideo, la ebloj de reformproponoj espereble estas tute elĉerpitaj. Tiuj, kiuj pripensas reformojn, estu do avertitaj, ke apenaŭ eblas ion novan proponi. (Versio 14.0, punkto 11.5)

Poste li tamen ŝanĝis sian opinion, li rakontis al Libera Folio antaŭ unu jaro:

– Mi rimarkis, ke tamen la proponita pronomo komencas esti iom uzata. Unue mi restis same negativa, sed poste mi ekkonis persone plurajn junajn homojn, kiuj uzadis la pronomon “ri”, kaj mi konstatis en persona interbabilado kun ili, ke – tute kontraŭe al miaj supozoj – ilia uzo de “ri” neniel ĝenis la interkompreniĝadon, kaj ankaŭ ne ĝenis min.

– En PMEG mi komplete ŝanĝis la prezenton de “ri”, forigante la negativan kaj kondamnan prijuĝon. Nun en PMEG “ri” estas tute aferece klarigita kiel nova, sed ankoraŭ neoficiala vorteto uzata de kelkaj, sed certe ne de ĉiuj.

La koncerna loko en la aktuala versio de PMEG nun tekstas jene:

Ri kaj ria estas neoficialaj vortoj, kaj ne ĉiuj esperantistoj konas ilin. “Riismo” estas tamen jam sufiĉe disvastiĝinta, precipe inter junuloj, kaj multaj, kiuj mem neniam uzas riria, tamen komprenas la novajn vortojn. Aliflanke iuj forte kontraŭas la novajn pronomojn, opiniante, ke tia uzo estas neakceptebla reformo de la lingvo. La pronomon ri proponis plurfoje diversaj homoj sendepende. La unua propono kredeble okazis jam en 1976, sed notinda praktika uzo estas konstatebla nur post la jaro 2000.

La Akademio de Esperanto difinas kiel sian taskon ”konservi kaj protekti la fundamentajn principojn de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evoluon”. Tio en la praktiko signifas, ke ĝi ĝenerale tre malemas akcepti lingvajn novaĵojn kaj faras tion nur, se tiuj estas jam klare akceptitaj de granda plimulto de la esperantistoj.

La uzo de ”ri” evidente ne estas firme akceptita, ĉar daŭras pasiaj diskutoj pri la temo. Tial la Akademio nun preskaŭ unuanime decidis flankenmeti la tutan aferon almenaŭ ĝis 2031, per decido ”Pri ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj”:

La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple ri aŭ ŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj.

La decido estis akceptita la 15-an de marto per 35 jesaj voĉoj, neniu nea voĉo kaj  unu sindeteno. Voĉdonis do 36 el la 41 Akademianoj.

Pli pri la temo: