Ĉu la ĉina por hungaroj pli facilas ol Esperanto?

La serba estas la plej facila lingvo por hungaroj, dum Esperanto estas la plej malfacila. Tion eblus konkludi laŭ la statistiko de la ekzamen-rezultoj en Hungario dum la pasinta jaro. Sed vere la ciferoj montras ion alian, laŭ László Szilvási, kiu profundiĝis en la temon.


La tabelo montras la kvanton de lingvoekzamenoj en Hungario dum 2020 (lingvoj kun minimume 10 ekzamenoj), kaj la proporcion de sukcesaj ekzamenrezultoj en la diversaj lingvoj. La studentoj plej malbone sukcesis pri Esperanto. Fonto.

Por ricevi universitatan diplomon studentoj en Hungario devas trapasi ankaŭ lingvan ekzamenon, faritan en apartaj, specialaj ekzamenaj centroj. (Krome, post la mezlernejo, ĉe la universitataj akceptaj ekzamenoj studentoj povas ricevi kromajn poentojn pro ĉi tiuj lingvaj ekzamenoj, inkluzive Esperanton – sed tio nun estas flanka temo.)

Ŝtate rekonitajn lingvo-ekzamenojn pri Esperanto organizas la Ekzamena Centro Origo (antaŭa nomo ITK), institucio de la budapeŝta universitato ELTE, kiu okazigas ilin je la niveloj KER-B1 kaj KER-B2. (UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun tiu ĉi institucio. Edukado.net realigas ekzamenojn de tiu ĉi ekzamencentro – nur unulingve).

Esperanto estis akreditita en la jaro 2000, do post tiam studentoj paŝon post paŝo malkovris la avantaĝojn de la rapida ekzameniĝ-eblo. Tio rezultigis ankaŭ problemojn, ĉar rapide elĉerpiĝis la disponebla stoko de lernolibroj kaj vortaroj kaj mankis instruistoj. El la solvoj por tio rezultis akraj financaj konfliktoj, kaj kolapso de la hungaria movado. (En Hungario la movado dispartiĝis, en HEA restis praktike aŭ ĉefe nur kelkaj pensiuloj kaj estraraj/prezidentaj titol-adorantoj.)

Post 2007 falis la kvanto de ekzamenitoj pri Esperanto. Unu el la ĉefaj kaŭzoj estis la konsciiĝo de universitataj gvidantoj pri la reala (sen)utileco de Esperanto en la faka tereno, manko de atingebla faka literaturo por iliaj studentoj, manko de faka aplikeblo. Ekzisto de unu ekzemplero de iu libro en la Biblioteko Hodler aŭ en la Esperanto-Muzeo de Vieno ne signifas utilon por la studentoj.

Okazis, ke funkciulo de dekanejo pretis akcepti Esperanton, se mi povas montri al li manplenon da libroj pri ilia fako, metalurgio – kaj iu vicdekano simple priridis min, parolante pri la kvanto de atingebla Esperanta faka literaturo por studentoj de la medicina universitato.

Kompreneble pri la falo ludis rolon pluraj aliaj faktoroj. La rezulto tamen estas tio, ke unu post la alia universitatoj ne plu akceptas Esperantan ekzamenon. Nuntempe restis nur kelkaj fakoj kiel psikologoj, konstru-inĝenieroj, infanĝardenaj pedagogoj, ktp. kie oni akceptas ĝin.

La koeficiento pri sukceso ĉe Esperanto jam de multaj jaroj estas 39-41 %. Tio signifas, ke el 10 ekzamenatoj sukcesas nur 4 personoj.

Unu el la kaŭzoj estas la tradicia fuŝa slogano pri la facileco de Esperanto. Ekzistas personoj, kiuj pro la “facileco” decidas havi ekzamenon pri Esperanto, do ili tuj plenigas la aliĝilon en la reto por la sekva ekzameno post 1-2 monatoj, kaj nur poste ili komencas pensi pri kie kaj kiel lerni la lingvon? Ili elŝutas ion-tion el la reto, kaj iras al ekzameno – kie evidente ili malsukcesas.

Bazo de ilia faro estas la onidiro, ke Esperanto estas ”facila lingvo”. La esprimo “facila lingvo” tamen psikologie signifas, ke oni eĉ ne devas serioze lerni ĝin! Mi persone jam de multaj jaroj forcenzuris la vorton ”facila”, kaj en la reklamoj mi diras, ke “Esperanto estas multe pli rapide lernebla ol la naciaj lingvoj”.

Alia kaŭzo estas la fakto, ke Esperanton elektas ĉefe tiuj homoj, kiuj ne sukcesis ellerni alian lingvon en sia vivo. (Kompreneble ekzistas ankaŭ esceptoj.) Dum ordinaraj homoj bezonas kutime 4-6 monatojn por atingi la nivelon B2, tiuj homoj bezonus pli, sed pro financaj kialoj multaj instruistoj organizas 3-monatajn kursojn.

En la pasinta jaro parte pro la virusa situacio, parte pro aliaj kaŭzoj preskaŭ haltis la tradiciaj kursoj kaj instruado pri Esperanto en la tuta lando. Ekzameno okazis nur aŭtune, kaj multaj pli fruaj kursanoj kaj lernantoj jam forgesis multon el la lernita materialo – kaj tio videblas en la tre malbonaj ekzamenaj rezultoj.

Evidente la motivo de la studentoj estas kiel eble plej simple, rapide, malmultekoste trapasi kaj solvi la lingvan aferon. Ĉe la aliĝo Esperanto estas por ili simpla solvenda tasko, unu el la devigaj, altruditaj studobjektoj. Tamen dum la kurso multaj lernantoj ekŝatas la lingvon, la ideon, kaj ili fervore entuziasmiĝas, ili planas partopreni la socian vivon (vojaĝojn, renkontiĝojn ktp).

Post la ekzameno tiuj studentoj tamen ne ricevas inviton al adekvata loka societo, kunveno, kie ili povus engaĝiĝi al socia Esperanto-vivo, ĉar la Esperanto-asocioj kaj pli spertaj aktivuloj tute ne okupiĝas pri ili. La entuziasmo velkas, kaj se ene de 1-2 monatoj ili ne havas eblojn al personaj renkontiĝoj kaj kontaktoj, la entuziasmo estingiĝas, kaj la tuta kursoperiodo restas nur bela memoraĵo.

Do pri la movada foresto kulpas ne la kursanoj mem, sed nia tradicia movado, kiu ne sukcesas integri la novulojn. Tiu konstato validas ne nur pri la hungariaj Esperanto-lernantoj, sed ankaŭ pri lernantoj de Lernu- kaj Duolingo-kursoj.

László Szilvási