Interparolo kun Vilmos Benczik

En aŭgusto 1983 la finna literatursciencisto Lassi Kalleinen ĉeestis la Universalan Kongreson en Budapeŝto, kaj interparolis kun sia hungara kolego Vilmos Benczik pri la Esperanta literaturo. La artikolo aperis en la finna gazeto Kaleva en septembro 1983, kun la titolo ”Esperanto, poezio, Hungario”. Por honori la memoron de Vilmos Benczik ni republikigas la artikolon en Esperanto.


Vilmos Benczik.

En Esperanto aperas beletro, kaj tradukita kaj originala. Scii tion instigis min viziti Universalan Kongreson de Esperanto en Budapeŝto komence de aŭgusto. Je mia surprizo mi povis konstati, ke en Hungario mem tiu tre speciala branĉo de literaturo havas longan tradicion, klasikulojn, esploristojn kaj ankaŭ modernajn aŭtorojn. Mi krome havis okazon intervjui pri la temo la hungaran Esperanto-multfarulon, d-ron Vilmos Benczik.

La kongreso mem estis tre aparta evento – la plej granda en la historio de tiuj kongresoj, kun 5 000 partoprenantoj el 50 landoj, ordinaraj civitanoj kaj famaj kleruloj el diversaj partoj de la mondo. Dum la kongreso okazis kunvenoj de plej diverstemaj rondoj, teatra programo, amuziĝado, turismo kaj universitataj lekcioj, kies temoj variis de mezurado de inteligento ĝis ekonomia pensado de Konfuceo, de interlingvistiko ĝis esperantologio.

Por mi persone la plej eksterordinara travivaĵo estis povi sekvi en la kulturcento Pataki István en Budapeŝta antaŭurbo la prezentadon de la dramo ”Sen eliro” de Jean-Paul Sartre (el 1944) fare de la Esperanta Teatro de Parizo. La temaro de tiu dramo unuavide impresas eĉ mala al la idealoj de Esperanto: ”la infero estas la aliaj”, la homo estas senlibera, komunikado ne eblas, ktp.

En Finnlando oni okupiĝas pri Esperanto sufiĉe vaste jam ekde la frua komenco de la lingvo – kompare kun la nombro de loĝantoj, ĉar eblas ja aserti, ke tiu okupiĝado ne estis tre ”serioza”, nome en la senco, ke oni vere dediĉus sin al la evoluigo de la lingvo kaj literaturo. Kelkajn pintulojn Finnlando tamen liveris – Vilho Setälä ĉekape – sed en la kampo de literaturo ŝajne nur Kalevala (tradukita de J. E. Leppäkoski) estas internacie signifa.

En Hungario la afero statis alie. Dum la kongreso oni inaŭguris en la muzeo de la urbeto Abaújszántó memorĉambron de Kálmán Kalocsay. Apud Julio Baghy li estis la plej grava hungara Esperanta verkisto kaj tradukisto.

Ambaŭ estis aktivaj dum jardekoj jam ekde la 20-aj jaroj. Ili estis ankaŭ ĉefaj redaktoroj de la tre fama Esperanto-gazeto Literatura Mondo. Konataj tradukoj de Kalocsay estas i.a. ”La tragedio de l’homo” de Madách kaj ”Infero” de Dante – la lasta estis reeldonita iom antaŭ la kongreso. Kalocsay entute esperantigis enorman kvanton da monda poezio, redaktis kaj korektis tradukojn.

Ĝuste nun oni estas esploranta kaj ordiganta lian literaturan postlasaĵon, laŭdire tre ampleksan kaj interesan. En la 30-aj jaroj li redaktis Esperantan antologion de la hungara literaturo kaj, omaĝe al la kongreso, ĵus aperis ĝia nova impona kaj plivastigita eldono redaktita de Vilmos Benczik. Ĝi havas preskaŭ 450 grandformatajn paĝojn kaj konsistas el tradukoj el verkoj de pli ol 70 hungaraj aŭtoroj, tiel klasikuloj de la hungara literaturo kiel modernaj verkistoj. Ŝajnas fakte, ke per tradukoj en Esperanto eblas aliri la hungaran literaturon pli facile ol en multaj naciaj lingvoj. Tio ja estas la ideo de Esperanto.

Troviĝas en Hungario ankaŭ kelkaj junaj aŭtoroj, kiuj verkas rekte en Esperanto. Klasikaĵo estas ”Vojaĝo al Kazohinio” de Sándor Szathmári, scifiaĵo el la 30-aj jaroj kaj tre populara ankaŭ kiel hungarlingva versio. Ĝi aperis ankaŭ en la angla. Pasintjare kiel la Verko de la Jaro estis elektita novelaro de la hungaro Endre Tóth, ”Lappar, la Antikristo”, laŭ la karakterizo de Vilmos Benczik eble la plej grava Esperanta verko de ĉiuj tempoj. Alia tre populara aŭtoro estas István Nemere, kiu verkis en Esperanto jam plurajn iom distrajn librojn, sed de kiu ĝuste ĉi-jare aperis grava romano kun pli serioza temo, ”Sur kampo granita”. Laŭ Benczik la ĉefan pezon tamen en la hungara same kiel en la Esperanta beletro ĝenerale havas poezio.

La Esperanto-movado havis sian rolon en la ĉi-jarcenta proleta revolucia movado de Hungario. Tio klarigas, kial ĝi ricevis firman bazon ankaŭ en la socialisma Hungario. Nuntempe la okupiĝon pri Esperanto precipe apogas tio, ke en la Budapeŝta Universitato Eötvös Loránd eblas studi Esperanton kiel parton de lingvaj studoj sub la gvido de prof. István Szerdahelyi. Ankaŭ tiu ĉi profesoro-lingvisto apartenas al la famaj hungaraj esperantistoj.

En la kongreso li faris bonegan prelegon pri la etimologio de Esperanto kaj pri la rilato de Esperanto al kelkaj naciaj lingvoj. La universitata edukado liveras instruistojn al hungaraj elementaj lernejoj, en kiuj eblas lerni Esperanton kiel ĉefan elekteblan fakon. Laŭ Benczik, la publiko de la Esperanta literaturo estas tamen relative limigita, 2000-3000 personoj, kio laŭ mi tamen estas tute respektinda nombro ekzemple kompare kun la legantaro de la finna romano.

Benczik emfazas, ke la unikaĵo de la Esperanta literaturo estas precipe tio, ke ĝia publiko unuavice estas la esperantistoj ĉirkaŭ la mondo. La aŭtoro sekve verkas rekte por internacia publiko. Tio influas ankaŭ la elekton de motivoj, temoj, ktp. Iasence ĝi estas sennacia literaturo kaj kiel tia originala branĉo en la mondliteraturo.

Aliflanke, kiel lingvo de tradukliteraturo ĝi estas ia mondlingvo, kiu transpaŝas la limojn de naciaj lingvoj. Iel oni povas kompari esperantistojn kun la popolo sen lando, la judoj, kiuj kunvenis okaze de festotago – esperantistoj ĉiujare en sia ”Esperantujo”, dum la ceteran tempon ili vivas diaspore. Aŭ ĝi havas trajtojn de la literaturo de enmigrintoj – de verkistoj, kiuj sentas siajn landon, kulturon aŭ loĝlokon fremda, angoriga aŭ eĉ malamika. Kiel ekzemplon Benczik menciis verkiston, kiu dum la stalinisma periodo transiris el la hungara al Esperanto. Tiaj karakterizoj tamen ne estas sufiĉaj.

Ĝenerale esperantistoj ne perceptas nacian lingvon aŭ nacian kulturon kiel malamikan. Anstataŭe, Esperanto estas forto, kiu kunigas kaj transpaŝas lingvajn limojn. Kaj kiel dirite, multaj verkas rekte por internacia publiko.

Vilmos Benczik – konstruinto de kolonoj

Eĉ se esperantistoj kiel verkistoj ne konceptas sin kiel kontraŭulojn de nacia kulturo, la ”oficiala” literaturhistorio plej ofte ankaŭ ne rekonas ilin kiel parton de nacia literaturo. Tiel ankaŭ en Hungario, rakontas Benczik. Efektive, hungaraj esperantistaj aŭtoroj ne eniris la hungarajn literaturhistoriojn, kun kiuj mi konatiĝis. Portempe ilia loko kaj en la historio kaj en la esplorado de literaturo restas interna kulturo de la esperantistaro mem.

Benczik prezentas kelkajn konvinkajn ekzemplojn pri tio, kiel la Esperanta literaturo povus esti fruktodona al la literatura esplorado mem. Tiaj temaroj estus ekz. kompara literaturscienco, esplorado de t.n. mikrostrukturoj aŭ esplorado de la procezo de legado kaj komprenado (eblus doni al homoj de malsamaj kulturoj precize identan Esperanto-tekston por interpreto anstataŭ tradukoj, kiuj jam estas interpretoj). La universitata mondo tamen restis malema.

Kelkaj hungaraj aŭtoroj, kiuj verkas Esperante, produktis ankaŭ nacilingve. Plej ofte tamen ĝuste la Esperanta beletro fariĝis por ili la plej grava. Aldone multaj hungare verkantaj aŭtoroj simpatiis Esperanton (ekz. Frigyes Karinthy). La esperantistaj verkistoj ĝenerale koncentriĝis antaŭ ĉio al la disvolvado de la lingvo mem, sed ankaŭ en tio ĝi ne diferencas disde ekzemple junaj naciaj literaturoj. Interesa estas la demando, kiel la evoluoj, tradicioj, de la nacia kaj Esperanta literaturoj diferencas inter si ene de sama nacia literaturo.

En Hungario la nacia kulturo parte subtenis tiun sian iom strangan frateton. Ekzemple la jam menciita revuo Literatura Mondo iel evoluis en akompano de Nyugat, la plej fama hungara kultura revuo de ĉiuj tempoj. La du revuoj havis ankaŭ multajn personajn kontaktojn kaj komunan spiritan bazon. Sed verŝajne la Esperanta beletro ne sekvis la avangardisman aŭ socipolitikan linion de la hungara.

Mi ankaŭ komprenis, ke hungaraj esperantistoj ne aplikis la t.n. eksperimentan lirikon. Estetike la Esperanta literaturo ankoraŭ ne atingis similajn pintojn kiel la ”patrina”. Sekve Benczik emfazas, ke la kritiko kaj esplorado de la Esperanta literaturo povus havi multon por fari ĝuste sur la kampo de estetika kritiko, ĉar ĝis nun oni ĉefe emfazis la prilaboradon de la lingvo.

Eble indas por la fino diri kelkajn vortojn pri Esperanto. Ĝi estas artefarita lingvo evoluigita de la pollanda L. L. Zamenhof antaŭ preskaŭ cent jaroj – unu el centoj da projektoj. Ĝia bazo estas vortoj el kelkaj eŭropaj lingvoj, precipe ties internaciaj vortoj, kaj senescepta gramatiko. Ĝian precipan spicon, tion kio certigas la flekseblecon kaj esprimforton de la lingvo, kreas la abundaj ebloj de vortfarado.

Ĝi estas facila lingvo, sed kiel ajn, lingvo majstre ebliganta komunikadon, eĉ se en kelkaj specifaj kampoj ĝia vortaro estas eksdata aŭ limigita (same kiel en multaj naciaj lingvoj!). Ĝi distingiĝas disde ĉiuj aliaj en rimarkinda maniero: ĝia bazo estas publikigitaj vortaro kaj gramatiko. En la t.n. naciaj lingvoj temas ja precize pri la malo.

Ĝi ne estis kreita por anstataŭi naciajn lingvojn sed por faciligi internacian komunikadon en ĉiuj eblaj situacioj. Tio estas ĝia kerno, kvankam por multaj esperantistoj ĝi estas valoro en si mem, kvazaŭ religio, kvazaŭ la nacia lingvo de sennaciuloj, kvazaŭ ideo, kiu per si mem solvus multajn problemojn de la homaro. Tio montriĝas ekzemple en certaj ceremonioj (flago, verda stelo, kolektiĝo ĉirkaŭ la flago kvazaŭ por matena preĝo). Mi aldonu, ke la sekvaj mondaj kongresoj okazos en Kanado, Germana Federacia Respubliko, Ĉinio, kaj la jubilea kongreso por la 100-jariĝo de la lingvo en Varsovio.

Beletro kreita en la internacia lingvo estas fascina afero, rimarkinda fenomeno de la 20-a jarcento, mala al tio, kio ekde la 18-a jarcento estis konstruata surbaze de ”naciaj literaturoj”.

Fine mi volas danki al la Esperanto-avanulo de Oulu, Osmo Buller, kiu pro mia propra modesta lingvoscio interpretis la interparolon kun d-ro Vilmos Benczik.

Lassi Kalleinen

El la finna tradukis Osmo Buller 


Republikigo nur kun permeso de la aŭtoro kaj tradukinto.