Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo?

En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.

La libroservo de UEA en la Centra Oficejo.

Antaŭ kelkaj tagoj Sten Johansson verkis en Libera Folio pri la esperanta literaturo, pri ĝiaj ekzisto kaj neceso. Interesa legaĵo kun, laŭ mia opinio, grava manko: ke ĝi egaligis literaturon nur al fikcia prozo kaj poezio. Ĉiuj konsideroj estis farataj kun nur tiuj du kategorioj enmense, kaj kun fokuso baze en la romanoj kaj noveloj. Sed kial estu tiel? Ĉu nefikcio ne estas valora kiel literaturo? Ĉu eseoj, faka literaturo, sciencpopularigo, biografio kaj aliaj ĝenroj ne meritas la konsideron de beletro?

Tiu certe ne estas la sola ekzemplo. Sten mencias la faman bazan legoliston de William Auld, al kiu denove nur fikciaj prozaĵoj kaj poemaroj apartenas. La retejo prizorgata de Sten, “Originala Literaturo Esperanta” (OLE), montras saman kriterion, kun listoj respektive de originalaj romanoj, de originalaj noveloj, novelaroj kaj rakontoj, de originalaj dramoj kaj de originalaj poemaroj, plus recenzoj.

Ankaŭ la libro “Historio de la esperanta literaturo”, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, tiom detala (foje eĉ tro) pri poezio, proza fikcio (romanoj, noveloj, rakontoj) kaj teatro, estas ege magra pri aliaj ĝenroj. Konsiderante ke la ĉefa premio en la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj portas la nomon de la paĉjo de unu el la aŭtoroj, surprizis min la malgranda spaco dediĉita al tiu ĝenro.

Nur du ĉapitroj konsideras la nefikcion, kaj eĉ en tiu kazo temas plej ofte pri temoj denove rilataj al la literaturo laŭ tiu restrikta kompreno. La ĉapitro 37-a pri eseoj temas ĉefe pri la lingvo Esperanto aŭ ĝia komunumo (prelegoj aŭ historio). La 48-a (kaj parte la 54-a) celas la studojn pri la literaturo mem, denove pri aŭtoroj pritraktataj en aliaj ĉapitroj pro ties poezia aŭ fikcia verkado.

Nur du pliaj personaj ekzemploj el tiu ĉi enciklopedieca libro (kiun mi ne celas kritiki ĉi-artikole – ĝi estas ja tre kompleta kaj informriĉa, sed ĝuste tial la forestoj estas pli evidentaj). Paul Neergaard, aŭtoro interalie de “La vivo de la plantoj”, libro en kiu la lingvaĵo montras lian zorgon por celi ne nur fakan sed ankaŭ poeziecan efikon, aperas nur kiel aŭtoro de unu specifa recenzo – krom kiel celo de flanka klaĉaĵo.

Pli nuntempa, Nikolao Gudskov, aŭtoro de plurtemaj eseoj kaj de popularigaj libroj pri aferoj tiel diversaj kiel esperantismo, antikva filozofio, biologio aŭ bredado, bele kaj zorge redaktitaj, aperas nur kiel editoro kaj kompilanto de poeziaj libroj. Cetere, tute forestas la redaktoro de tiu ĉi gazeto, Kalle Kniivilä, aŭtoro de eĉ kvar libroj, en la ĝenro ĵurnalismo, kiun mi denove ne hezitas nomi literatura.

Tia uzo de la vorto literaturo ne limiĝas al tiuj okazoj, kaj eĉ ne al la esperanta mondo. Por doni plian ekzemplon, la Nobel-premioj pri literaturo havas la saman tendencon trafi verkistojn en tiuj samaj ĝenroj (poezio, fikcia prozo, dramo), kaj la esceptoj ne superas kvin aŭtorojn (kaj eĉ en tiuj eblus argumenti ke probable ĉe la plejmulto neliteraturaj kriterioj pezis pli).

Ne devus esti tiel. Eĉ laŭ la difinoj de la vortaroj, nek literaturo nek beletro devus aludi nur al tia mallarĝa kolekto de libroj. Ja, laŭ PIV, literaturo estas la tuto de la verkoj uzantaj la lingvon kaj koncernantaj la vivon kaj kulturon de iu homa grupo, epoko kaj simile.

Ĉu eseoj, sciencpopularigo, historio, ĵurnalismo ne koncernas la vivon kaj kulturon de nia komunumo, uzante la lingvon por tio? Mi koncedas ke la vorto beletro estas iom pli duba, laŭ la difino de la sama PIV (“literaturo, rigardata el pure artisma vidpunkto”), ĉar malofte la celo de nefikcio estas pure artisma, sed ĉu vere en plej oftaj okazoj poezio, romano aŭ dramo havas nur pure artismajn celojn?

Ne ĉiuj havis tiun saman restriktan kriterion. La originala verkaro de Zamenhof, krom manplenon da poemoj, inkludas baze paroladojn kaj aliajn prozajn nefikciajn verkojn. Lia Fundamenta Krestomatio entenis ankaŭ aliajn specojn de tekstoj. La pritraktado de literaturo en “Esperanto en Perspektivo” enhavis ĉapitron pri scienca, popularscienca kaj faka literaturo (en tre ampleksa senco).

La eldonejo de Régulo ne hezitis eldoni popularigajn verkojn, kiel tiun de Neergaard jam menciitan aŭ la tre aprezindan “Senĝenaj dialogoj”, de Alberto Fernández (kiu ne hezitis utiligi rakontajn teknikojn por enkonduki la leganton en tre profundajn sciencajn konceptojn), kaj eĉ inkludigis popularigajn fakverkojn en sia kolekto “Beletraj kajeroj” (kun titoloj tiom pure sciencaj kiel “El la polvo de la tero”, “Estiĝo de la tero kaj de la homo”, kaj simile.)

En la esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo. Mi ne celas nun tiun pure fakan, kiun ni certe ankaŭ devus havi, sed kies manko eble eksplikiĝas per la relative malgranda kvanto da fakuloj (krom en tre limigitaj okazoj). Ankaŭ ne la pure sciencan publikigadon, pri kies malhelpoj bone esprimiĝis antaŭnelonge en Libera Folio la vicprezidanto de la asocio de sciencistoj.

Mi parolas pri la ĝenro de alta popularigado, kiu celas la kleran nefakan publikon, dezirantan esti informita pri la nuntempo aŭ havi elementojn por pripensi la mondon. Tiu ĝenro, en tre ampleksa senco, tre sukcesas en multaj landoj, kaj kreis siaspecajn literaturajn stelulojn, foje ĉar ili jam estis tiaj en siaj fakaj kampoj, sed en aliaj okazoj pro ilia stilo. Por tio kelkaj el ili ne hezitas utiligi beletrajn verkoteknikojn. Multaj (ĉefe anglalingvaj sed ne nur) estis tradukitaj al dekoj da lingvoj, sed, ve, neniu al Esperanto.

Antaŭ kelkaj jaroj unu el tiuj steluloj, Richard Dawkins, la fama biologo, lanĉis publikan debaton sin demandante kial plej ofte romanistoj ricevis la Nobel-premion, kaj kial ne sciencistoj kiel Pinker aŭ E. O. Wilson povus esti kandidatoj. Iuj mokis lin, konjektante ke li mem provas volontuli, sed mi mem kunhavas tiun opinion kaj trovas ke li meritas almenaŭ esti konsiderata.

Fakte lia verkaro pli proksimas al literaturo ol al pura scienco, komencante per la titolo de lia plej konata verko, “La egoista geno”, kiu ne estas scienca koncepto, sed vera metaforo. Kaj per tiu libro li ja influis la kulturon de sia epoko (se uzi la antaŭan difinon de literaturo) per la lanĉo de la koncepto kaj vorto “memeo”, kiu preskaŭ difinas nian nunan publikan arenon.

Mia hipotezo pri la malriĉeco de tia ĝenro en Esperanto estas ke ĝi parte ŝuldiĝas al manko de prestiĝo de la nefikcia prozo ĉe kelkaj partoj de nia samideanaro, ĝuste la gardistoj de la literatura kanono. Mankas do stimulo ĉe verkistoj kaj eldonistoj, eĉ se foje troviĝas bonaj ekzemploj en nia ĝisnuna eldonado. Povas do okazi ke homo kun literaturaj emoj preferas verki fikcion, por esti pli bone agnoskata kiel beletristo.

Ekzemple, ion tian mi foje suspektas kiam mi legas historiajn romanojn en Esperanto. Iuj el ili povus bone esti historiaj libroj, rakontantaj laŭ la esploroj de la aŭtoroj aŭ la materialo de ili kolektita. Sed iel la verkisto suspektas ke la enmeto de fikciaj eroj kreos pli altan beletran valoron, kaj do preferas ŝanĝi la ĝenron por atingi tiun beletran rekonon. Ne devus esti tiel: faka historia verko ja estas literaturo, kaj, se la aŭtoro havas talenton, eĉ beletro. Kial ne?

Toño del Barrio


Rilataj artikoloj: