Cent jaroj da esperoj pri nova mondo

Antaŭ cent jaroj, post la detrua mondmilito, ne nur esperantistoj esperis ke internaciismo kune kun laboro kontraŭ rasaj kaj naciaj antagonismoj preventos la ripetiĝon de tia katastrofo. En sia artikolo Ulrich Lins rakontas pri la evoluo de la movado en epoko, kiun multaj nuntempaj esperantistoj apenaŭ konas.


Komuna foto de partoprenantoj de la UK en Prago, 1921. Foto: La Aŭstria nacia biblioteko.

Antaŭ cent jaroj finiĝis la Unua Mondmilito. Tio donis kaj donas okazon por multaj memorigaj studoj. Simile okazis antaŭ kvar jaroj, kiam estis la datreveno de la eksplodo de tiu milito, tiom profunde skuinta kaj ŝanĝinta la mondon. Tie ĉi mi koncentriĝu ĉefe al du aspektoj: unue al internaciismo, due al la demando, kian rolon ludis Azio kaj azianoj post 1918. Ĉi ambaŭ aspektoj forte rilatas al la Esperanto-movado.

La pozicio de internaciismo tute ne estis malforta antaŭ 1914. Ĝian optimismon simbolis la Eiffel-Turo en Parizo. Dum la Monda Ekspozicio en Parizo (1900) Esperanto unuafoje altiris atenton. Ĝi havis subtenon, precipe inter pacifistoj.

La belgo Paul Otlet reprezentis unu ĉeftrajton de la internaciismo komence de la 20a jarcento, nome la ”tutmondan apetiton je internacia scio“. Otlet kreis en 1907 en Bruselo Centran Oficejon de internaciaj institucioj. Bibliografiado, kiel parto de la kolektado kaj alirebligado de scio, estis por li antaŭŝtupo de nova monda socio. Per interŝanĝo kaj kunordigo de informoj li volis pliefikigi la internaciismon. Li opiniis, ke objektiva scio bazita sur faktoj formas neŭtralan bazon por nova mondo.

Estas signife, ke en sia bibliografia laboro Otlet intime kunlaboris kun la franco Hippolyte Sebert, unu el la plej elstaraj esperantistoj antaŭ la Unua Mondmilito. Hector Hodler, la fondinto de UEA, tre frue rimarkis la antaŭvidemon de Otlet. Jam en 1910 li aprobe citis ties opinion, ke necesas transiri de la ”negativa fazo de l‘ internaciismo karakterizata per la pacifismo“ (celanta al paco je ĉiuj kostoj) al pozitiva fazo, nome al institucie firmigita internaciismo (kiu akceptas la neeviteblon de konfliktoj). Unu jaron poste Otlet partoprenis parton de la Antverpena UK kaj esprimis sin entuziasmigita pri la vivanteco de Esperanto.

La esperantistoj kunhelpis la formiĝon de kultura internaciismo. Tion montris ekzemple la Raskongreso en Londono (1911) kun siaj pli ol mil partoprenantoj. Zamenhof submetis tie la memuaron ”Gentoj kaj lingvo internacia“. Historie plej gravas, ke la Raskongreso estis internacia manifestacio kontraŭ rasa diskriminacio, kontraŭ koloniismo. Estis pionira atingo, ke la kongreso akceptis deklaracion pri homaj rajtoj.


Hector Hodler en 1917.

En 1914 la internaciismo katastrofe fiaskis, sed post la milito ĝiaj ĝermoj povis denove disvolviĝi. Jam antaŭ la fino de la milito relaŭtiĝis voĉoj, kiuj vokis al la kreo de nova mondo kun sekura paco. La konturojn de tiu nova monda ordo provis popularigi la usona prezidento Woodrow Wilson. Kiel esperantistoj lin subtenis Hector Hodler kaj lia amiko Edmond Privat, la unua precipe per artikoloj, la dua per aktivado.

Hodler kritikis, ke la pacifistoj faris tre malmulte por eduki la publikon. Dum aliaj seniluziiĝis aŭ estis kompromititaj pro transiro al naciismo, Hodler restis optimisma, klopodante klarigi la elstaran rolon, kiun devus havi Ligo de Nacioj. Li admonis la esperantistojn ne kalkuli pri registaroj. Hodler celis al ”vasta eduka agado, kiu preterpasas la supraĵan pure juristan programon de la pacifistaj rondoj“, kaj substrekis la neceson ”plimultigi la personajn rilatojn inter diverslandanoj”.

La artikolojn de Hodler kompletigis la agado de Edmond Privat, kiu akiris kredindecon i.a. pro sia delonga subteno al la sendependiĝa movado de Pollando. En junio 1916 li kaj Hodler partoprenis la Trian Konferencon de Naciecoj en Lausanne, organizitan de Otlet. Aŭtune de 1918 Privat faris flaman pledon por la rajtoj de ”malfeliĉaj popoloj“. Li bonvenigis la ŝtatojn estiĝintajn en orienta Eŭropo, sed aldonis averton kontraŭ novaj disputoj kaj la tute zamenhofan admonon, ke la ŝtatoj ne praktiku patriotismon bazitan sur malamo.

Hodiaŭ, ni bone scias, al kiom da malbono kondukis la bonintenca Wilson-a pledo por nacia memdecido. Des pli aprezinda estas la postulo de Zamenhof en lia ”Alvoko al diplomatoj“ (1915), ke la politikistoj faru pli ol ”simple refaradi kaj reflikadi la karton de Eŭropo“. La alvoko estis tute neglektata, kvankam (aŭ ĉar?) ĝi enhavis admonon konforman al moderna demokratio, ke homoj ne estu unuavice juĝataj sur la bazo de etna aŭ religia deveno.

Privat helpis fondi en Ĝenevo ”internacian komitaton por defendi la rajtojn de la tro forgesitaj popoloj en kolonioj aŭ tiel nomataj ‘indiĝenoj‘“. Por la Esperanto-movado estis bonŝanco, ke Privat en Ligo de Nacioj povis batali por konsidero de ĝiaj celoj. Kaj, notinde, li havis aliancanojn. Al ili apartenis Otlet kaj lia amiko, la belga senatano Henri La Fontaine, kiu en decembro 1920 prezentis en Ligo de Nacioj la projekton de rezolucio bonveniganta la instruadon de Esperanto en lernejoj. Al la tendaro de simpatiantoj de Esperanto aliĝis renomaj azianoj/ekstereŭropanoj. Dum inter la francoj pluefikis la tradicia kompreno, ke la franca lingvo havas internacian mision, rezoluci-projekton por Esperanto en Ligo de Nacioj apogis aziaj kaj latinamerikaj landoj (el Eŭropo nur malpli grandaj landoj).

Esperanto fine malsukcesis en Ligo de Nacioj. Tion kaŭzis la fortega malamikeco de francoj kaj, iom pli vualite, britoj. La japano Nitobe Inazō kritikis tion, same kiel li pli frue bedaŭris, ke en la Pariza packonferenco en 1919 fiaskis la klopodoj de Japanio validigi la principon de rasa egaleco. En 1923, kiam definitive venkis la franca kontraŭstaro al Esperanto, li prognozis, ke oni poste memoros tion kiel signon, ke al Ligo de Nacioj mankis saĝo. Pli malfrue Nitobe kritikis, ke la Ligo unuavice okupiĝis pri eŭropaj problemoj, kaj esprimis bedaŭron, ke „universaleco“ estas nura mito.

Hodiaŭ, preskaŭ cent jarojn poste, estas preskaŭ unuanima opinio, ke kaj Versajlo kaj Ligo de Nacioj katastrofe malsukcesis. Internaciismo ne povis enradikiĝi, ĉar naciismo reakiris forton kaj ĉar aldone, sekve de la milita malordo kaj la eraroj de la versajlaj potencoj, vekiĝis novaj formoj de naciismo. En 1923, do unu jaron post la franca atako kontraŭ la esperantistoj, ankaŭ penetrita de kontraŭjuda agitado, Hitler atakis internaciismon kiel provon de monda konspiro, gvidata de la ”internacia judaro“.


La fondkongreso de SAT en Parizo 1921.

En 1921, la fondo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), en kiu komence sovetiaj esperantistoj ludis superregan rolon, estis granda cezuro por la Esperanto-movado. Unuflanke kreskadis la laborista movado, aliflanke malfortiĝis la klopodo kontraŭbatali la naciismon surbaze de aŭ akorde kun modera internaciismo.

Ĝenerale, la Esperanto-movado multe kreskis tuj post la katastrofa milito, sed tio ne donis grandan profiton al UEA. Ĉar en Ĝenevo la internaciismo ne ”venkigis“ Esperanton kaj UEA iom rezignaciis, la publika opinio apenaŭ rimarkis la seriozecon de la esperantistoj kaj emis kalkuli ilin inter homoj iom strangaj, preskaŭ frenezaj.

Privat, la amiko de Hodler (kiu mortis jam en marto 1920), plue klopodis evoluigi la liberalan internaciismon de UEA; en 1935 aperis lia verko “Interpopola konduto”. Li tie defendis la internan ideon de la esperantista mondo kiel „kristaliĝon de tiu religia sento, kiu mankas al la Ligo de Nacioj“.

Tio estis sinteno, pro kiu tiam eĉ esperantistoj emis primoki Privat. Nur malfrue oni ekkomprenis, ke prudenta formo de internaciismo estas utila antidoto kontraŭ naciismoj. Eble malpli idealisme ol Privat, sed simile argumentis alia japano, la jursciencisto Tanaka Kōtarō. Li avertis, ke la principo de etna memdecido, se ne metita sub pli larĝa universala kadro, ĵetus la mondon en anarkion.

En la tridekaj jaroj Privat estis troe absorbita de organizaj aferoj en UEA, sed ekde 1932 li, amiko de Gandhi, estis prezidanto de la Eŭropa Komitato por la sendependeco de Hindio. Li konsekvence daŭrigis sian agadon kontraŭ koloniismo kaj por justa rekono de Azio.


Eroŝenko (sidanta meze, 5-a de maldekstre en la unua vico) kun siaj lernantoj de Esperanto en Pekino. En la foto videblas ankaŭ Zhou Zuoren kaj Lusin. Foto: La Aŭstria nacia biblioteko.

Pri la malsukceso de Esperanto en Ligo de Nacioj Vasil Eroŝenko tre akre juĝis: “… ĉar dividi kaj malpacigi estas la moto de niaj naciaj diplomatoj, ĉar mensogi kaj trompi, intrigi kaj konspiri estas ilia profesio, ili ankoraŭ venis al nenia difinita decido.” Post la ŝoko de la franca malamikeco, ioma konsolo estis, ke la portempe preskaŭ forgesitaj aliancanoj de la Esperanto-movado estis iom sukcesaj, ekzemple Otlet kaj La Fontaine.

Interalie pro iliaj iniciatoj, internaciismo tamen progresis en la 1920-aj jaroj aŭ, laŭ iu historiisto, ”iĝis plenkreska“. Al la esperantistoj oni povas krediti, ke ili estis en bona societo, apartenante al la malplimulto de tiuj, kiuj kontraŭis eŭropcentrismon aŭ blankulan hegemonion kaj frue turnis sin kontraŭ koloniismo.

Por trakti mian temon, mi devis iom detale prezenti la politikajn aspektojn. Necesas tamen konsideri, ke la esperantistoj plejparte ne emis politikumi. Politiko minacis perturbi ilian idealismon, sekve de kio ili evitis entiriĝi en politikajn kverelojn. Tamen kelkaj komprenis, ke revado ne progresigas. Ili konsciis, ke estas fortaj dividoj en la mondo kaj ke tiuj ne estas markitaj nur de rasaj kaj naciaj antagonismoj, sed ankaŭ de ideologia malakordo. Tiurilate klarvida estis la blindulo Eroŝenko.

Li en 1922-23 klopodis popularigi Esperanton inter studentoj de la Pekina Universitato (homoj ĝenerale maldekstremaj). Li devis konstati, ke tuj kiam li provis varbi por sia ”pura internaciismo“, li renkontis nekomprenon kaj kontraŭstaron. Por tio Eroŝenko mem donis la klarigon, ke estas kompreneble, ke anarkiistoj kaj komunistoj, estante internaciistoj, interesiĝas pri Esperanto kaj tuj volas utiligi ĝin por la revolucio. Sed – diris Eroŝenko – ”estas nenia neceseco por ĉiuj esperantistoj fariĝi komunistoj aŭ anarĥistoj“. Eroŝenko tiamaniere nerekte subtenis en Pekino (kontraŭ radikaluloj) la principon de neŭtraleco, komprenatan de Zamenhof.

Post la Dua Mondmilito internaciismo restariĝis en diversaj formoj. Apud Unuiĝintaj Nacioj, Unesko kaj Amnestio Internacia ni nun disponas pri multegaj privataj iniciatoj. Neniu el tiuj iniciatoj estas nun imagebla sen Interreto, kiu lastatempe ankaŭ al Esperanto malfermas novajn perspektivojn. Kaj tial ĝuste por esperantistoj estas kialo por kontento la scio, ke Paul Otlet, pionira internaciisto kaj amiko de Esperanto, estas rekonata kiel pioniro de Interreto.

Ulrich Lins

La teksto pli frue aperis en jubilea libro de Japana Esperanto-Instituto, kiu estis fondita en 1919. Republikigo aliloke nur kun permeso de la aŭtoro. 


Rilataj tekstoj: