Kial verki kaj legi en Esperanto?

”Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna.” Tion skribas Sten Johansson, kiu mem kulpas pri pluraj el la plej legindaj originalaj romanoj en Esperanto. Por kio do utilas tiu literaturo – ĉu nur por evoluigi la lingvon, kiel opinias iuj? Aŭ ĉu ĝi povas havi iun celon en si mem?


En la kongresa libroservo en Lisbono.

Mi iam havis konatinon, kiu plendis pri sia kunloĝantino, ke tiu tro multe legas anstataŭ vivi. Al mi tiu plendo ŝajnis stranga. Ĉu estas konflikto inter vivo kaj legado? Fakte, iam la superaj klasoj tre timis ke iliaj servistinoj foruzas sian tempon legante romantikajn romanojn, anstataŭ fari tion, por kio ili ekzistas: priservi la mastrojn. Evidente el la vidpunkto de la servistino eĉ la plej banala romanaĉo estis pli sencohava ol la peza kaj enua servado. Sed ni, kial ni legas literaturon? Kaj kial kelkaj el ni eĉ verkas ĝin?
Kian celon havas literaturo?

Laŭ mi la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Ĝi donas al ni la okazon ekzerci nin pri empatio kun aliuloj, eĉ portempe identiĝi kun tute aliaj homoj.

Sed kial ekzistas literaturo en la internacia lingvo Esperanto? Kian celon ĝi havas, kaj kian valoron?

En la komenca tempo de la lingvo ne ĉiuj esperantistoj konsentis pri la valoro de literaturo en Esperanto, kaj precipe ne pri la bezono de originala literaturo. Pluraj homoj antaŭvidis por la nova lingvo limigitan rolon de “helplingvo”, kaj rigardis kun suspektemo la ambiciojn de aliaj, kiuj ekuzis la lingvon por krei beletron. Tia kreado povis esti danĝera, laŭ iuj, ĉar ĝi minacis la simplecon de la lingvo, kaj krome riskis prezenti Esperanton kiel konkuranton de naciaj lingvoj.

Tia kritika sinteno tamen ne povis haltigi la strebadon de tiuj, kiuj pro diversaj motivoj volis verki beletre en Esperanto. Kaj efektive, la historio de Esperanto estas intime ligita kun ĝia literaturo. Kiam Zamenhof kreis sian lingvon, beletraj tekstoj estis por li grava ilo por elprovi kaj pliriĉigi la lingvon. Novaj vortoj, novaj esprimoj, viglaj parolmanieroj ktp ofte estiĝis dum verkado aŭ tradukado de literaturo.

Eĉ hodiaŭ oni ofte aŭdas la opinion, ke la Esperanta literaturo gravas ĉefe por pliriĉigi kaj evoluigi la lingvon. Esperanto estas lingvo sen ŝtato, multe uzata kaj stabila nur en ege malmultaj kampoj de la vivo. En la plej multaj situacioj ĝi estas preskaŭ neuzata kaj sekve ankoraŭ nestabila. Tiujn truojn en la praktika uzado povas ŝtopi kaj fliki la literaturo.

Se zorge pensi pri la afero, la efektiva ekzisto de Esperanta literaturo estas ja konsterna. Temas ne nur pri lingvo malgranda, sed krome pri lingvo, kiu estas minoritata en preskaŭ ĉiu individuo, kiu ĝin uzas. Kiom ajn ni kunvenas kaj interretumas, ni faras tion nur dum eta parto de nia tempo. Eĉ en familioj Esperantlingvaj, nacia lingvo kutime superregas.

Malgraŭ tio, multaj homoj sentas aspiron esprimi en Esperanto sentojn, ideojn, rakontojn en beletra formo. Surprize kaj mirinde, ĉu ne? Sed se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita realo de literaturo.

Iufoje oni debatas, ĉu la literaturo en Esperanto formas apartan Esperantan kulturon. Laŭ mi, ĉiu verko estas parto de la monda literaturo, kaj samtempe tute persona kreaĵo de la aŭtoro. Krom tio, kelkaj estas parto ankaŭ de nacia literaturo, de aparta ĝenro, de skolo, aŭ de alia subgrupo de verkoj. La Esperanta literaturo estas unu tia subgrupo, sed ĝi ne tre koheras, pro naturaj kialoj. Aliflanke, ĉu naciaj literaturoj pli koheras? La malkohereco ne ĝenas min. Mi eĉ dubas, ĉu plia kohereco estus dezirinda.

Laŭ konata kliŝo, verkado de poemoj en Esperanto sekvas tuj post la kurso por komencantoj. Kaj la tuta historio de la lingvo – ekde la unuaj jaroj ĝis hodiaŭ – vere plenas je poetoj pli aŭ malpli talentaj. En la frua epoko temis grandparte pri patosa romantismo, kiu en naciaj lingvoj jam estis eksmoda. En sekvaj jardekoj aperis poezio pli matura, kaj post 1980 la originala poezio ekhavis novan branĉon el kantotekstoj de muzikistoj.

La unua originala prozo de beletra karaktero aperis ekde 1891 en gazetoj. La verkado kaj publikigado de rakontoj en Esperanto do tre baldaŭ postsekvis la poezian kreadon, kaj ĝi multe antaŭis la romanojn. Tio estas natura afero; mallongajn prozaĵojn oni povas publikigi en gazetoj, kaj ilia verkado ne signifas tro grandan fortostreĉon. Ankaŭ en la plua evoluo de originala literaturo noveloj ludis gravan rolon.

La Esperanta beletro estas amatora afero, kreata de amatoroj, eldonata de amatoroj, kaj ĝiaj revuoj – kulturaj kaj movadaj – pli facile atingeblas ol ĝiaj libroservoj. Krome, la legantoj ne ĉiam regas la lingvon tiel bone, kiel la meza leganto de nacilingvaj verkoj. Do, multaj cirkonstancoj pli favoras mallongan prozon ol ampleksajn, kelkcentpaĝajn verkojn.

Ekde 1907 tamen estiĝis ankaŭ romanarto en la nova lingvo. Inter tiuj fruaj romanoj oni trovas distraĵojn kaj romantikajn rakontojn, ideajn aŭ religiajn edifaĵojn, sed baldaŭ ankaŭ verkojn de pli moderna speco.
La literaturo – kaj prozo kaj poezio – ĉiam estas kampo de formaj eksperimentoj. Tio validas pri la Esperanta beletro same kiel pri nacilingvaj. En Esperanto la eksperimentado koncernas ĉefe la lingvon, dum ni ankoraŭ grandparte atendas niajn novigantojn, se temas pri la maniero rakonti.

Oni jam diversloke publikigis listojn de plej valoraj originalaj verkoj. La plej konata listo estas la “Baza legolisto” de William Auld.

Por tiu, kiu ŝatus facile trovi rete legeblajn originalajn rakontojn el diversaj epokoj, mi proponus la liston de 25 klasikaj noveloj.

Fine, se mi mem proponus legindajn verkojn (kun pardonpeto al poetoj ke temos nur pri prozaĵoj), mi dirus:

  1. Endre Tóth: Lappar, la antikristo. Novelaro el 1982 en iomete kafkeca stilo, kiu meritus atenton en ajna lingvo.
  2. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo. Romano el 1984 pri la vivo post fino de amrilato, specife esperantista kaj samtempe universale homa.
  3. Ivan Ŝirjaev: Sen titolo. Lerta, sprita romano el la 1920-aj jaroj sed eldonita nur en 1995, pri amproblemoj de junulo en iama epoko, verkita de frua bona stilisto.
  4. Mikaelo Bronŝtejn: Mi stelojn jungis al revado. Romano el 2016, kiu iel enkorpigas la historion de Sovetunio kaj de ties esperantistoj.

Sten Johansson


Pli pri la temo: