Esperantistoj prelegos angle al esperantistoj

TEJO nun serĉas angleparolantajn trejnistojn por projekto kiu ne temas pri Esperanto. En la projekto financata de Konsilio de Eŭropo devos partopreni ankaŭ neesperantistoj, kaj do ne eblas uzi Esperanton. Sed la aranĝo tamen utilos por diskonigi Esperanton, laŭ la prezidanto de TEJO.


En la Eŭropa junulara centro en Strasburgo. Foto: EYC Strasbourg.

La du angleparolantajn trejnistojn TEJO serĉas por du aranĝoj. Unu laŭplane devos okazi en la Eŭropa Junulara Centro en Strasburgo (Francio) fine de marto, kun tridek partoprenantoj, el kiuj duono estos neesperantistoj. La daŭranta pandemio evidente povos influi la realigon de la kvintaga aranĝo, tiel ke ĝi parte aŭ tute okazos rete.

La trejnado celas konsciigi la partoprenantojn pri intersekciismo kiel ilo kontraŭ diversspeca diskriminacio. ”Estos precipe konsiderataj diskriminacioj kontraŭ vundeblaj grupoj kiel junulinoj, GLATanoj, handikapuloj, rifuĝintoj, romaoj kaj aliaj minoritatanoj”, laŭ klarigo en la retejo de TEJO. Lingva diskriminacio ne estas menciita.

La dua anglalingva trejnado celas ”spertigi la partoprenantojn pri naturmedia daŭripoveco kaj homaj rajtoj kaj kapabligi la trejnotojn pledi por klimata justeco kaj daŭripova estonteco.” Ĝi laŭplane okazos meze de marto en Slovakio, kun dudek partoprenantoj, el kiuj duono estu esperantistoj.

NI demandis al Charlotte Scherping Larsson, la prezidanto de TEJO, kial TEJO partoprenas en projektoj, en kiuj esperantistoj prelegu en la angla al aliaj esperantistoj.


Charlotte Scherping Larsson

– La ĉefa agado de TEJO estas en Esperanto. Kiam temas pri la laboro kun Konsilio de Eŭropo, en la pasinteco ili subtenis aktivaĵojn en Esperanto. Ni laboras nun kun ili por ke ni denove povu fari projektojn en Esperanto, ekzemple ni skribis al ili kaj petis aldoni Esperanton kiel laborlingvon por staĝoj.

– Tamen, por ĉi tiuj projektoj subtenataj de KdE ili volas ke nur duono de la partoprenantoj estu esperantistoj. Tio limigas la eblon uzi Esperanton en tiuj projektoj. En niaj Erasmus+projektoj, ni sukcese havis Esperanton kiel ĉefan laborlingvon.

Ĉu oni antaŭvidas, ke tiuj projektoj iel utilos por disvastigi la uzon de Esperanto? Kial oni ne aparte mencias lingvan diskriminacion?

– La projektoj de KdE estas platformoj por interŝanĝi ideojn inter junuloj el pluraj lingvaj fonoj. Esperanto kiel solvo al la lingva malegaleco en eŭropa medio nature iĝos diskuttemo en ajna projekto, en kiu juna esperantisto partoprenos. Kaj dum tiaj projektoj la instancoj aŭskultas la temojn priparolatajn, kio influas ilin kaj estas bona ŝanco por ni.