Ĉu ĉiuj esperantistoj ekuzu Telegram? Kaj kial?

Ĉu la retaj gigantoj jam havas tro da potenco? Ĉu esperantistoj devus ekserĉi alternativojn? Tion opinias Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado, kiu aktive instigas esperantistojn ekuzi Telegram. Ni petis lin klarigi kial Telegram laŭ li estas la plej bona mesaĝilo por esperantistoj – kaj por ĉiuj aliaj.


Fenestro de Telegram en komputilo.

Antaŭ nelonge la tujmesaĝilo WhatsApp ŝanĝis sian privatecpolitikon. Uzantoj kiuj malakceptas la novajn uzkondiĉojn, ekde februaro 2021 povos perdi la aliron al Messenger-babilejoj kaj eĉ al sia Facebook-konto. Kiam al tio aldoniĝis la silentigo de la prezidento de Usono en Twitter kaj Facebook, multaj homoj serioze ekserĉis alternativojn por Facebook, Messenger kaj WhatsApp.

Sufiĉas – ne plu oni konsentas kun la filozofio de tiu monavida firmao Facebook. Post multe da diskutado, komparado kaj esplorado, mi aktive ekvarbis kaj plu varbadas, por ke esperantistoj ekuzu Telegram. Mi provos klarigi al vi kial, uzante interalie argumentojn kiujn mi trovis en la blogo de Pavel Durov, la kreinto de Telegram.

Telegram estas senpaga, nuba tujmesaĝilo. Ĝi estas disponebla por poŝtelefonoj (Android, iOS) kaj komputiloj (Windows, macOS, Linux). Uzantoj povas telefoni kaj videovoki per ĝi, sendi per ĝi voĉmesaĝojn kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj ĉiajn dosierojn.

Homoj ne plu volas interŝanĝi sian privatecon kontraŭ senpagaj servoj. Ili ne plu volas esti ostaĝigitaj de teĥnikaj monopoluloj, kiuj ŝajnas pensi, ke ili povas fari ĉion ajn, kondiĉe ke iliaj programoj havas sojlan amason da uzantoj. Se vi ne bone scias pri kio temas kaj eĉ se vi ja scias mi invitas vin spekti ĉi tiun klarigan filmeton, kiun kreis la videoblogisto Jezer Dorante.

Kun duona miliardo da aktivaj uzantoj (!) kaj akceliĝanta kresko, Telegram fariĝis unu el la plej grandaj rifuĝejoj por tiuj, kiuj serĉas komunikan platformon engaĝitan pri privateco kaj sekureco. La homoj malantaŭ Telegram ĉiam estis konsekvencaj se temas pri defendado de privataj datumoj kaj plibonigo de la programoj kiujn ili proponas. Mi pri tio citas afiŝon de Pavel Durov el 2018:

Vi niaj uzantoj estis kaj ĉiam estos nia sola prioritato. Male al aliaj popularaj programoj, Telegram ne havas akciulojn aŭ reklamantojn al kiuj raporti. Ni ne faras interkonsentojn kun komercistoj, datumistoj aŭ registaraj agentejoj. Ekde la tago, kiam ni lanĉis Telegram en aŭgusto 2013, ni ne malkaŝis eĉ bitokon de la privataj datumoj de niaj uzantoj al eksteruloj.

Ni funkcias tiel, ĉar ni ne rigardas Telegram kiel organizon aŭ programon. Por ni, Telegram estas ideo; ĝi estas la ideo, ke ĉiuj sur ĉi tiu planedo rajtas esti liberaj.

Komparante la diversajn komunikilojn, evidentiĝas, ke ne nur la filozofio de Facebook estas problema, sed ke alternativaj komunikiloj estas ankaŭ simple pli bonaj.


Yves Nevelsteen prelegas.

Foje mi aŭskultas muzikon kaj tial ne aŭdas kiam iu kontaktas min. Krom se oni kontaktas min per Telegram, ĉar mia iPad estas mia muzikilo kaj eblas agordi sonajn sciigojn. Telegram per la nubo flue sinkronigas ĉiujn viajn datumojn kun ĉiuj viaj aparatoj, kontraste al WhatsApp. Ja ekzistas WhatsApp Web, sed ĝia funkciado estas diversmaniere limigita.

Kiam mi komunikas per Messenger, ofte erarigas min aŭtomata korektilo kiun mi uzas. Korekti senditan tekston per Messenger malfacilas, kaj videblas, kiam oni forigis mesaĝon. Per Telegram rapide kaj facile eblas ŝanĝi senditaĵojn. Tio ŝajnas esti detalo, sed sendube ne nur mi spertis tion kaj taksas seneraran lingvouzon grava.

Eblas per Telegram sendi dosierojn ĝis 2 GB. Tio ofte helpas en iuj laborfluoj, ekzemple kiam oni kunlaboras pri kreado de filmetoj. Facebook limigas al 25 MB, WhatsApp al 100 MB…

Facebook havas tutan fakon por ekscii kial Telegram estas tiel populara, kaj ĝi aktive varbas per multekosta reklamo kaj alimaniere… Facebook povus facile ŝpari dek milionojn da dolaroj; jen la sekreto: respektu viajn uzantojn.

Milionoj da homoj indignas pro la plej nova ŝanĝo de WhatsApp-kondiĉoj, laŭ kiuj nun la uzantoj devos liveri ĉiujn siajn privatajn datumojn al la reklamilo de Facebook. Ne surprizas, ke akceliĝis la fuĝo de WhatsApp-uzantoj al Telegram, okazanta jam de kelkaj jaroj.

Kun ĉirkaŭ 500 milionoj da uzantoj, Telegram fariĝis grava problemo por la kompanio Facebook. Nekapabla konkurenci kun Telegram pri kvalito kaj privateco, WhatsApp de Facebook ŝajnas esti ŝanĝita al sekreta merkatado: Vikipediaj redaktoroj elmontris ke multaj pagitaj robotoj aldonas antaŭjuĝajn informojn al la artikolo pri WhatsApp en Vikipedio. La Telegram-teamo ankaŭ malkovris robotojn, kiuj disvastigas malprecizajn informojn pri Telegram en sociaj retoj.

Jen la 3 mitoj, kiujn ili “puŝas”:

  • Mito 1. “La kodo de Telegram ne estas malfermfonta”. Fakte ĉiuj programoj de Telegram-klientoj estas malfermfontaj ekde 2013. La ĉifrado kaj la t.n. aplikprograma interfaco estas plene dokumentitaj kaj estis reviziitaj de sekurec-spertuloj milfoje. Cetere, Telegram estas la sola mesaĝa programo en la mondo, kiu havas kontroleblajn versiojn por iOS kaj Android. WhatsApp intence malklarigas sian kodon, malebligante kontroli ĝiajn ĉifradon kaj privatecon.
  • Mito 2. “Telegram estas rusa”. Fakte Telegram ne havas servilojn aŭ oficejojn en Rusio kaj estis blokita tie de 2018 ĝis 2020. Telegram ankoraŭ estas blokita en iuj aŭtoritatemaj landoj kiel Irano, dum WhatsApp kaj aliaj “supozeble sekuraj” programoj neniam havis problemojn en tiuj lokoj.
  • Mito 3. “Telegram ne estas ĉifrita”. Ĉiu babilejo ĉe Telegram estas ĉifrita ekde la lanĉo. Ni havas sekretajn babilejojn kun fin-al-fina ĉifrado kaj nubajn babilejojn, kiuj ankaŭ proponas realtempan sekuran kaj distribuitan nuban konservadon. WhatsApp, aliflanke, havis nulan ĉifradon dum kelkaj jaroj, kaj poste adoptis ĉifran protokolon financitan de la usona registaro. Eĉ se ni supozas, ke la WhatsApp-ĉifrado estas solida, tion nuligas multaj malantaŭaj pordoj kaj la dependeco de sekurkopioj.

Sole en 2019, Facebook elspezis preskaŭ 10 miliardojn da dolaroj por merkatado. Male al Facebook, Telegram ne elspezas monon por merkatado, kaj certe ne miliardojn da dolaroj. Ni kredas, ke homoj estas sufiĉe inteligentaj por elekti kio estas plej bona por ili. Kaj, se juĝi laŭ la duonmiliardo da homoj uzantaj Telegramon, ĉi tiu kredo praviĝas.

Kiu reta komunikilo plej taŭgas por esperantistoj? Telegram. Sed kial?


Telegram en poŝtelefono, en Esperanto.

Utilas laŭ mi uzi poŝtelefonajn aplikaĵojn en Esperanto, ĉar uzante ilin, vi aŭtomate lernas teĥnikajn vortojn kaj alkutimiĝas al ili.

Facebook kaj Messenger parte ekzistas en Esperanto, sed bedaŭrinde ĝia tradukejo (mirige) estas tre malbone farita. Esperantistoj kiuj multe kontribuis al ĝia tradukado, kiel Paul Peeraerts, rezignis.

Telegram ekzistas en (bona!) Esperanto. Kunordigas la traduklaboron Robin van der Vliet. Nur Robin aprobas proponitajn tradukojn; la kvalito vere estas tre bona. Robin komencis tiun traduklaboron fine de 2015. En 2018 nova (bona!) tradukejo estis lanĉita, en kiu Esperanto trovis lokon. Ekde tiam mi kunlaboras pri la traduklaboro. Por Telegram ni multe uzis la vortaran projekton Komputeko kaj kontribuis al ĝi. Komence de aprilo 2020 la traduko estis finpretigita por ĉiuj tradukeblaj versioj. Entute temas pri pli-malpli 16 000 frazoj!

Nur de Telegram X por Android ekzistas ĝis nun oficiala Esperanta traduko. Por helpi oficialigi ĉiujn aplikaĵojn, vi povas uzi kaj testi la tradukon (kaj inviti ankaŭ viajn Esperanto-amikojn amase uzi ĝin), por trovi la lastajn erarojn kaj por montri al Telegram, ke ĝia oficialeco estas dezirata de la komunumo.

Se vi jam uzas Telegram, alklaku ĉi tiun ligilon por ekuzi ĝin en Esperanto.

Se ni volas progresigi Esperant(uj)on, gravas laŭ mi esence du aferoj:

  • Igi Esperanton pli utila.
  • Progresigi la lingvonivelon de ĝiaj parolantoj.

Telegram povas efike helpi pri ambaŭ tiuj celoj.

Ekzistas tuta komunumo de esperantistaj Telegram-uzantoj en www.telegramo.org. Ĉar ekzistas multaj temaj grupoj, esperantistoj – finfine! – povas uzi la lingvon ne nur por “paroli Esperanton”, sed por interŝanĝi ideojn kun homoj kiuj interesiĝas pri samaj temoj. Tio estas giganta diferenco, vere, se temas pri motiviĝo por daŭre okupiĝi pri Esperanto. Mi rimarkas, ke multe kreskis kaj plu kreskas tiuj grupoj. Por doni al vi ideon, jen kelkaj ciferoj:

KULTURAJ GRUPOJ
Muziko ”</p