Vicprezidanto de ISAE: ”La angla venkis”

La angla lingvo jam plene triumfis en scienco, kaj ne havas sencon publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto. Tial estas nur logike, ke estis malfondita la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj, diras Wendel Pontes, vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, ISAE.

Wendel Pontes estas brazila biologo, fakulo pri la konduto kaj reproduktiĝo de insektoj. Kiel universitata profesoro, li respondecas pri laboratorio, faras sciencajn esplorojn, instruas pri zoologio kaj scienca metodo.

Aldone, li estas esperantisto ekde la jaro 1995, kaj ekde 2017 vicprezidanto de ISAE, Internacia Scienca Asocio Esperanta. En oktobro li faris publikan retan prelegon kun la titolo ”La fiasko de Esperanto en scienco”, en kiu li konvinke argumentis, ke ne havus sencon publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto.

Post kiam iĝis ĝenerale konate, ke estis malfondita la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj, ĉar ”fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto”, ni petis lin komenti la staton de la aferoj.


Wendel Pontes, vicprezidanto de ISAE.

Libera Folio: En oktobro vi prelegis pri la fiasko de Esperanto en la scienco. Ĵus iĝis vaste konata la malfondo de la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉu tio pruvas vian tezon?

Wendel Pontes: – Parte jes. Pro la nuntempa funkciado de scienco, kiel mi detalis en mia prelego, fari bonan sciencon estas multe pli grava ol disputi kiu estus la plej taŭga lingvo por publikigi sciencajn rezultojn. Kaj nur pere de publikigo de originalaj sciencaj eltrovaĵoj scienco evoluas. Kiam mi parolis pri fiasko, mi pensis pri tiuj originalaĵoj.

– Simple ne valoras la penon publikigi tiajn sciencajn eltrovaĵojn en esperanto (aŭ en alia malgranda lingvo), ĉar la limigita kvanto de legantoj kondamnos ĝin al malapero. Se alia sciencisto faros la saman eltrovon, kaj publikigos ĝin en anglalingva vaste konata scienca revuo, li fariĝos la ”patro” de la ideo. Tiu kiu publikigis unue, tamen en malgranda obskura revuo, simple perdiĝos. Tio okazis kun Gregor Mendel, kaj okazas ĝis hodiaŭ. Nuntempe, se sciencisto publikigas en nekonata scienca revuo, li detruas sian propran sciencan karieron.

Dum multaj jaroj esperantistoj strebadis montri, ke Esperanto estas plenvalora lingvo, kiu taŭgas por ĉiaj celoj, ankaŭ sciencaj. Ĉu la malsukceso signifas, ke Esperanto kiel lingvo efektive ne taŭgas?

– Ne, la malsukceso ne signifas tion. Fakte, ankaŭ mi opinias ke Esperanto estas taŭga por ĉiaj celoj. La fiasko temis ne pri la lingvo mem, sed pri la hodiaŭa aspekto de scienco.

– En la komenco, ne estis granda malutilo al sciencisto dediĉi parton de sia tempo al publikigo de esperanta scienca artikolo, kiel ideologia klopodo antaŭenigi la lingvon. Sed hodiaŭ la scenaro tute ŝanĝiĝis. Publikigo de sciencaj artikoloj en Esperanto en la pasinteco baziĝis sur la ĝenerala kompreno ke la ekzisto de fakvortoj estas esenca por ke oni faru sciencon en tiu lingvo. Sed sen sciencistoj por antaŭenigi la fakon, ne gravas kiom da fakvortoj ekzistas, ĉu? Kaj tio estis la granda manko en Esperantujo, kiel mi montris en mia prelego.

Se la problemo ne temas pri Esperanto kiel lingvo, kial do okazis fiasko?

– La fiasko de Esperanto estas sama kiel la fiasko de aliaj naciaj lingvoj, kiel la portugala, ekzemple. Hodiaŭ nia landa scienca asocio ne plu publikigas sciencaĵojn en la nacia lingvo. Por ke la scienca revuo fariĝu videbla kaj alirebla al multaj aliaj sciencistoj eksterlande, ĝi fariĝis anglalingva, ĉar estas la lingvo regata de la plejmulto el la sciencistoj kiuj potenciale povus interesiĝi pri la enhavo de la revuo. Sciencaj revuoj kaj sciencistoj devas fariĝi konataj en sia fako, kaj se ili devas skribi en la angla por atingi tiun celon, tion ili faru.

Ĉu tio signifas, ke ankaŭ ĉiuj aliaj lingvoj krom la angla perdas sian signifon en scienco?

– Por originala scienco, jes. Scienco evoluas pere de konstanta disvastigado de siaj eltrovoj (la sciencaj artikoloj) inter samfakuloj ĉie en la mondo. Kaj nuntempe en la plejmulto el la grandaj respektataj laboratorioj, ĉiu sciencisto almenaŭ iom scipovas la anglan. Do sciencaj revuoj en la angla havas pli grandan eblon esti konataj kaj trovataj de la internacia scienca komunumo ol revuo kiu publikigas nur en la rusa aŭ en la japana. Scienco fariĝas pere de konstanta interŝanĝo de informoj de la sciencistaro. Anstataŭ pensi pri lingva justeco, sciencistoj preferas studi la lingvon kie troviĝas la informoj de ilia fako kaj produkti sciencon. Estas pli rapide kaj pli efike.

Ĉu finfine do la angla jam iĝis la internacia lingvo, kaj okazis la fina malvenko de Esperanto?

– Jes, rilate al scienco la angla triumfis. Sed tio ne estas la fina malvenko de Esperanto, nek de aliaj lingvoj. Malgraŭ ke la angla gravas por disvastigi originalajn sciencajn novaĵojn inter fakuloj, estas necese ke scienco estu popularigata al ĉiuj branĉoj de la socio. Ĉefe en la hodiaŭa momento, kiam oni atestas la kreskadon de kontraŭsciencaj konspirteorioj kaj pseŭdosciencaj ideoj. Popularigsciencaj prelegoj, podkastoj, videoj, blogaĵoj, estas ege gravaj en ĉiuj lingvoj, inkluzive en Esperanto.

Vi mem estas vicprezidanto de ISAE. Kian rolon havu ISAE kaj similaj organizaĵoj, se jam evidentas, ke Esperanto fiaskis en scienco?

– Laŭ mia kompreno, tiaj asocioj devas investi tempon kaj energion por popularigi sciencon al la esperanta komunumo. Tiel kiel estas scienco-popularigantoj en la angla, la hispana, la franca, la portugala, ankaŭ estu en Esperanto. Kaj la Esperanto-movado efektive faras tion, pere de prelegoj, seminarioj, blogaĵoj kaj jutubkanaloj. Tamen, estas forta manko de homforto por antaŭenigi la sciencan aferon, problemo kiu persistas de jardekoj, kiel mi klarigis en mia prelego.

La organizaĵo de esperantistaj medicinistoj, Universala Medicina Esperanto-Asocio, iris alian vojon. Ĝi ne volas okupiĝi pri popularigo de scienco en Esperanto, sed ĝia revuo de jam pluraj jaroj aperas en la angla. Kion vi opinias pri tia elekto?

– Tiu estas interesa ekzemplo kiu parte konfirmas mian teorion. Eblis persisti pri Medicina Internacia Revuo, por ke ĝi havu rolon en la hodiaŭa scienca scenaro, rezignante pri la lingvo. Mi opinias ke estis tre kuraĝa decido, fakte la nura elektebla, por daŭre publikigi la revuon sen perdi ĝian sciencan aspekton. De Esperanto ĝi nur konservis la nomon kaj la fakton ke ĝi akceptas resumojn de la sciencaj artikoloj en Esperanto. Tamen, mi jam klarigis en mia prelego, kial eĉ tiuj esperantlingvaj resumoj ne kontribuas por diskonigi Esperanton en scienca medio.