La Sanmarina AIS estas malfondita

Ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS). Laŭ la prezidanto de AIS, Amri Wandel, ne plu indas konservi la juran statuson de la organizaĵo en San-Marino, ĉar fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto.

Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino, kiu tiumomente ne havis propran universitaton. La aŭtoritatoj tie unue interesiĝis, sed jam tre baldaŭ, en 1985, ili fondis propran seriozan universitaton kaj forgesis pri AIS.

En 1985 AIS estis registrita en San-Marino. Ĝia ĉefa motoro dum multaj jaroj estis Helmar Frank, kiu volis teni distancon al la tradicia Esperanto-movado, inkluzive de UEA, kaj eĉ preferis nomi Esperanton ILo, Internacia Lingvo.

Helmar Frank forpasis en 2013, sed jam en 2011 la organizaĵo ŝajnis tuj pereonta. Tamen, en 2016 ĝia novelektita prezidanto Amri Wandel ekparolis pri ”nova printempo inter UEA kaj AIS”.

La origina ideo de AIS San Marino estis, ke ĝi funkciu kiel internacia universitato kaj donu al siaj studentoj universitatajn diplomojn, kiuj estu tutmonde rekonataj. En la praktiko tiuj diplomoj tamen estas rekonataj de neniu, eĉ ne de San-Marino mem, kaj AIS jam antaŭ jaroj aperis en iu listo de “fikciaj universitatoj”, kiuj disdonas diplomojn kontraŭ pago, sen kontrolo de studado. Tio rezultis el erara informo donita de la ŝtato San-Marino al eŭropaj instancoj pri la jama malfondo de AIS.

Freŝa historia skizo aperanta en la retejo de AIS konstatas, ke la celoj de AIS finfine montriĝis neatingeblaj:

  • La ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto, fiaskis.
  • La ideo interesi sciencistojn pri Esperanto ne tre sukcesis.
  • La ideo interesi studentojn pri studado per Esperanto iom sukcesis.
    Interesi esperantistojn pri sciencaj temoj estis pli facile.

Nun AIS decidis ankaŭ formale nuligi sian juran personecon en San-Marino, ĉar la oficialaj instancoj tie jam delonge ne interesiĝas pri la organizaĵo, kaj ĉar jam de pli ol dek jaroj la ĉefa agado de AIS okazas ne en universitatoj, sed en Esperanto-aranĝoj – la Universala Kongreso kaj regionaj kunvenoj.

Tion klarigas la prezidanto Amri Wandel en sia jarfina cirkulero, kiu aperas en la retejo de AIS. Li cetere mencias, ke li rakontis pri la nuligo de la jura stato de AIS en San-Marino jam dum la Scienca Forumo en la reto en aŭgusto, eĉ se ŝajne malmultaj rimarkis tion.

Jam post la apero de la cirkulero László Szilvási diskonigis la koncernan fragmenton en Youtube kaj en Facebook

La temo leviĝis, kiam Amri Wandel respondis al demando pri tio, ĉu li ne pripensis la eblecon kunigi AIS kun Internacia Sciencista Asocio Esperantista (ISAE), ĉar ankaŭ AIS efektive iĝis esperantista asocio.

– Efektive, AIS iĝis esperantista organizo, kaj la ĉefa agado de AIS estas ĝuste tiaj prelegoj. Ne plu ni celas fari titolojn, akademiajn diplomojn, kiuj estas rekonataj de la tuta mondo, ĉar efektive ili neniam estis, sed simple fosi nian propran sulkon, kunlabori kun esperantistoj, okazigi tre popularajn, sed altnivelajn prelegojn, do popularigi la sciencon por esperantistaj kogresanoj kaj partoprenantoj de tiuj aliaj kunvenoj. Kaj tio laŭ mi estas la nova centro de la agado de AIS, kiu efektive tiel okazas jam de multaj jaroj, diris Amri Wandel.

Poste li klarigis, ke AIS decidis ne plu renovigi sian juran statuson en San-Marino. La spektintoj de la Scienca Forumo evidente ne opiniis la aferon mondoskua, ĉar neniu vaste raportis pri ĝi antaŭ la apero de la decembra cirkulero.


Pli pri la temo