Esperantistoj batalas kontraŭ japana revuo

Japana firmao volas ŝteli la vorton ”Esperanto” kaj malpermesi al esperantistoj libere uzi ĝin. Tion asertas esperantistoj, kiuj amase protestas kontraŭ la unua numero de la anglalingva kultura magazino ”Esperanto”. Japana Esperanto-Instituto tamen esperas je bona kunlaboro kun la nova periodaĵo – se la amashisterio en Esperantujo ne detruos ĉion.


Bildo el la Instagram-profilo de la revuo.

Ĉio temas pri kapitalisma atako kontraŭ Esperanto. Tion asertas Hokkajda Esperanto-Ligo, kiu en la 26-a de decembro lanĉis amasan kampanjon kontraŭ la anglalingva kultura revuo ”Esperanto”, kies unua numero ĵus aperis.

Hokkajda Esperanto-Ligo diskonigis deklaron kontraŭ la nova periodaĵo. La deklaro estis sendita al la komitata diskutejo de UEA, kie ĝi rapide kaŭzis multege pli viglan diskutadon ol la ĵus fintraktita buĝeto por la venonta jaro. Enmiksiĝis eĉ la prezidanto de la asocio, kiu tute ne partoprenis la pritraktadon de la buĝeto.

Kvankam efektive tute ne klaras, kiel la nova periodaĵo povus minaci Esperanton aŭ la rajtojn de esperantistoj, la prezidanto de UEA, Duncan Charters, senprokraste sendis ampleksan leteron al Japana Esperanto-Instituto por esprimi sian maltrankvilon. Li finas la leteron jene:

…UEA pretas kunlabori pro la neceso konservi la Esperanto-movadon kaj evoluigi ĝin en la estonteco por atingi la celojn por kiuj ĝi estis fondita. Ni plene respektas la decidorajtojn de JEI kiel Landa Asocio de UEA, tamen decidoj okazu kun la konscio ke tiuj influas ne nur la bildon pri Esperanto en Japanio, sed la estontan liberecon de la internacia movado konservi sian karakteron kaj rajton labori por disvastigi la aŭtentan koncepton de Esperanto.

Japana Esperanto-Instituto (JEI) siaflanke jam pli frue klopodis trankviligi la tutmonde panikatajn esperantistojn, petante ilin ne reagi haste kaj atentigante, ke la revuo neniel celas ”forrabi Esperanton”. Male oni proponas, ke la sekva numero eĉ havu paĝojn en Esperanto. Krome estas planata komuna kunsido kun la redaktoroj en la sidejo de JEI la 7-an de januaro.

Tio tamen ne trankviligis indignajn komitatanojn, kiuj evidente ne fidas la kompetenton de la respondeculoj de JEI, sed mem preferas agi surbaze de mankohavaj informoj kaj senbazaj asertoj. Kiel ĉefan indikon pri la malbonaj intencoj de la nova revuo multaj vidis la aperon de kopirajta simbolo apud la vorto ”Esperanto” ĉe bildo de la kovrilpaĝo de la revuo – en tute alia retejo. Poste la simbolo estis forigita pro la protestoj.

Svisa Esperanto-Societo (SES) diskonigis nefermitan leteron al JEI kaj ”ĉiuj Esperanto-institucioj kaj individuaj Esperanto-aktivuloj en Japanio” rilate la strebon de la japana eldonejo registri la nomon ”Esperanto” por sia periodaĵo. ”Ni devas protekti nian kulturan heredaĵon kaj nian kulturan identecon”, argumentas SES, kaj konkludas ke la nuna danĝero estas multe pli grava ol tiu kaŭzita de vinoj aŭ vestaĵmarkoj kun la nomo ”Esperanto”:

En la konkreta kazo tiu registrado estas multe pli grava danĝero ol el la jam okazintaj de nia movado ne rimarkintaj kazoj, ĉar Gutenberg ja provas per sia projekto doni tute alian signifon de movado, kiu per la angla lingvo volas lukti por monda kulturo kaj paco, do cementi la superregon de unu nacia kulturo super la reston de la mondo, aferon, kio estas fundamente kontraǔ niaj propraj celoj de lingva justeco, lingva demokratio kaj scio sen bariloj!

Libera Folio rekte kontaktis la redakcion de la revuo por komento, sed ĝis nun ne ricevis respondon. En la revuo mem tamen eblas legi klarigon de la redaktoro Masanobu Sugatsuke pri la elekto de la nomo:

Kun la ideo de ”Esperanto” mi origine renkontiĝis jam en 1985. Molissa Fenley, dancisto kaj koregrafo bazita en Novjorko, tiam venis al Tokio kaj faris prezenton kun sia teamo. La originala muziko estis komponita de Ryuichi Sakamoto, kaj li efektive mem ludis ĝin sur la scenejo. La titolo de tiu prezentado fakte estis ”Esperanto”. Mi neniam spertis ion similan al ĝi. La muziko de Sakamoto estis nekonvencia aliro al danco, kaj ĝi malkaŝis al mi novan geografion de muziko kaj kulturo. Vera manifestiĝo de “lingua franca” – ĝi estis preter la limoj de unu lingvo.

Tuŝita de ĉi tiu okazaĵo, mi ekesploris la vorton ”Esperanto”. Ĝi estis helplingvo inventita de la pola lingvisto Ludoviko Lazaro Zamenhof, celita por tutmonda komunikado kaj monda paco. Mi sendube estis impresita de lia kosmopolitismo. Bedaŭrinde mi neniom kapablas paroli aŭ verki en Esperanto. Sed por mi “Esperanto” estas ne nur lingvo. Ne en la senco de funkcianta, efektiva internacia lingvo. Ĝi estas ”ideo”, filozofio – kian serĉis la praaj grekaj pensantoj – pri la estonta mondo.


Esperantistaj skoldoj al fama japana artisto, kiu kontribuis al la revuo.

Evidente la redaktoro ne konsideris la eventualan reagon de la Esperanto-movado, se li entute konsciis pri ĝia plua ekzisto. Tamen post kiam JEI kontaktis lin, la redakcio de la revuo ja montris sin diversmaniere kunlaborema, kaj eĉ indikis, ke en sekva numero povos aperi du paĝoj en Esperanto.

Sed poste eksplodis la reagoj de indignantaj esperantistoj tutemonde, kiuj en agresa formo ekakuzadis la redakcion kaj kunlaborantojn de la revuo pri ŝtelo de la vorto ”Esperanto”, forrabo de kultura identeco kaj similaj pekoj. En la publika kotoĵetado enmiksiĝis ankaŭ UEA, kies Twitter-konto ŝajne klopodis defendi unu el la trafitoj.

Restas vidi, kiel la tutmonda kampanjo kontraŭ la nova revuo influos ĝian sintenon al la lingvo de paco kaj amikeco.

La estraranoj de JEI diskutis la subite aperintan krizan situacion en reta kunsido sabate, la 26-an de decembro, ĝis malfrua vespero. La diskuto daŭris dum pliaj kvin horoj en dimanĉo.

Ŝajnas ke la granda internacia bruo influis ankaŭ la sintenon de JEI, kiu iĝis pli kritika. Samtempe JEI esprimas zorgon pri la agresa kampanjo de japanaj kaj alilandaj esperantistoj.

Post entute dekhora diskutado la estraro de JEI decidis publikigi nefermitan leteron al la redaktoro de la nova revuo. En la letero JEI skribas interalie:

Esperanto estas la lingvo malfermita al ĉiuj homoj, kaj neniu povas alproprigi ĝin ekskluzive al si. Ĉiuj rajtas esprimi sian afablecon al Esperanto eĉ ne scipovante ĝin. Tamen, ni instigas vin denove kompreni, ke la uzo de Esperanto estis kaj estas kerno de la evoluo de la internacia esperanta kulturagado ekde la jaro 1887.

Fakte, la nova revuo neniam provis registri la vorton ”Esperanto” kiel varmarkon, sed nur la tutan nomon de la revuo, nome ”Esperanto culture magazine”. Tamen laŭ JEI ankaŭ tio povos malhelpi al la Esperanto-movado, kaj tial JEI intencas pli detale esplori la varmarkan situacion.

”Helpe de konsiloj de specialistoj de tiu kampo, ni volas havi sinceran interparoladon kun vi pri la afero, por ke viaj agadoj ne damaĝu la tutmondan Esperanto-movadon, konsiderante ke JEI ne troe blokos viajn entreprenojn”, la nefermita letero tekstas.

Ikuko Kitagawa, la prezidanto de JEI, samtempe tre bedaŭras la efikon de la senorda internacia kampanjo, estiĝinta ĉirkaŭ la tuta afero:

– La plej serioza afero estas, ke tro da bruo bazita nur sur supozoj kaj ne sur faktoj flanke de esperantistoj subfosas la reputacion de la Esperanto-movado. Iuj atakas eĉ senkulpajn kontibuantojn al la gazeto. Iu fama japana kritikisto pri muziko, kiu kontribuis per artikolo al tiu gazeto, estas ĝenata pro malĝentilaj vortoj en Esperanto aŭ en la angla pere de Twitter. Mi esperas, ke kune kun UEA, ni trovos pli bonan solvon pri tiu afero, ŝi skribas al Libera Folio.

Cetere la japana revuo neniel estas unika en sia uzo de la nomo ”Esperanto”. Jam ekde 2017 studentoj ĉe la universitato Monash en Aŭstralio eldonas kvaronjaran anglalingvan revuon kun la titolo Esperanto Magazine pri junulara kulturo, al kiu laŭ la redakcio apartenas ”sekso, alkoholo, vojaĝado, muziko kaj studado”. Tiun revuon esperantistoj ŝajne ĝis nun ne atakis.