Ĉu Esperanto degeneras?

Neniam antaŭe en la monda historio eblis legi tiom da fuŝaj tekstoj en Esperanto. Ĉu degeneris la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj, ĉu aperis pli da eternaj komencantoj, aŭ ĉu simple la reto videbligis ion, kio antaŭe estis kaŝita?


Fuŝa karikaturo: radaro.org. Konsternita Zamenhof desegnita de Rachel Singh.

Iam novbakitaj esperantistoj ekverkis poemojn kaj reformproponojn. Nun ili kreas proprajn retejojn – kaj reformproponojn. Sed de ĉiam spertuloj plendas pri la eternaj komencantoj.

Tamen, neniam antaŭe estis same facile disvastigi lingvajn fuŝaĵojn mondskale. Ili saltas en la okulojn el plej diversaj retejoj, kaj facile estiĝas la impreso, ke Esperanto en la reta epoko rapide degeneras.

Sed ĉu vere estas tiel? Dependas de tio, al kiu oni demandas – kaj kion oni celas per “degenero”.

– Sendube la pli spertaj esperantistoj komencis plendi jam en 1905, ke la lingvo degeneras. Ĉiam estis pli aŭ malpli bonaj parolantoj, homoj kiuj pli aŭ malpli bone konis kaj aplikis la gramatikon, homoj kiuj atente kontrolis vortojn en la vortaro, kaj aliaj kiuj senzorge aldonis o-finaĵon al iu ajn latinida radiko, opinias akademiano Anna Löwenstein.


Anna Löwenstein.

Tamen la retaj kursoj kun sia luda instrumaniero laŭ ŝi kaŭzas, ke komencantoj nuntempe tro ofte tute ne studas la gramatikon de Esperanto.

– En la pasinteco komencantoj nepre devis sekvi lernolibron, legi la gramatikajn klarigojn, fari la ekzercojn kaj tiel plu, sed nun eksterordinara nombro da homoj eklernas Esperanton sen la neceso entute informiĝi pri la gramatiko. En la forumoj por lernantoj aperas tute bazaj demandoj pri la subita apero de finaĵo -n ĉe jam lernita vorto. Eble la ekapero de miloj da gramatike nekonsciaj esperantistoj ne estas novaĵo. De ĉiam ekzistas la eternaj komencantoj; eble tamen la diferenco nuntempe troviĝas en ilia kvanto.


Marc van Oostendorp.

Laŭ Marc van Oostendorp, konata nederlanda lingvisto, la eternaj komencantoj ĉiam ekzistis, sed male ol antaŭe, ili nun facile povas surscenejiĝi en la reto.

– La degenero kompreneble ankaŭ estas kromefiko de la enfluo de novaj parolantoj, kiuj scivolemas nur pri la lingvo. Antaǔ kelkaj jardekoj oni ne povis lerni la gramatikon sen ankaǔ almaenaǔ iom de la lingva ideologio, inkluzive ”la netuŝeblecon de la Fundamento”. Tio fortimigis homojn, kaj do eble malrapidigis la kreskadon de la parolantaro.

– Neniu scias, kion la alfluo de novaj parolantoj signifas sociologie por lingvo sen naciaj aǔ etnaj radikoj kiel Esperanto. Mi supozas, ke ĝi finfine ne damaĝas la lingvon. Meze de ĉi tiu granda grupo de fuŝistoj ĉiam troviĝos kerno de homoj, kiuj serioze uzas la ‘klasikan lingvaĵon’. Kaj iuj novuloj ĉiam volos aliĝi al ĉi tiu kerno.


Marcos Cramer

Akademiano Marcos Cramer atentigas, ke ĉiam ekzistis diversaj niveloj de lingva sperteco en Esperantujo. Li ne kredas, ke dum la pasintaj jardekoj okazis signifaj ŝanĝoj en la proporcioj de diversnivelaj lingvouzantoj. Sed ja kreskis la proporcio de lingvaj eraroj en la skribaj tekstoj, ĉar oni multe pli uzas la lingvon skribe en diversaj retaj forumoj, li diras.

– Sed pro la ŝanĝiĝinta kulturo de skriba lingvouzo, estus maljuste kompari la nuntempan skriban lingvouzon kun la skriba lingvouzo de la antaŭreta epoko. Fakte temas pri spontana lingvouzo komparebla al la parola lingvouzo, kaj sekve la pli justa komparo estas tiu kun la parola lingvouzo de la antaŭreta epoko. Kaj en la parola lingvouzo oni ĉiam renkontis similajn nivelojn de erara lingvouzo, kiajn oni nun trovas en la spontana skriba lingvouzo en la reto.


Jouko Lindstedt

Akademiano Jouko Lindstedt ne konas studojn, kiuj komparus similajn Esperantajn tekstojn de diversaj jardekoj laŭ la lingva kvalito, sed li ne supozas ke okazis ia ĝenerala falo de la lingva nivelo.

Li ja konsentas, ke en la reto eblas vidi multajn tekstojn kun eraroj.

– Tio memorigas al ni, ke Esperanto ne estas tiel facila lingvo, kiel oni ofte diras propagandece. (Vidu ankaŭ mian iaman blogaĵon.) Sed grandparte temas pri tio, ke komencantoj, kiuj iam skribis nur privatajn paperajn leterojn al siaj korespond-amikoj, nun skribas publike videblajn tekstojn en la reto.

– Se mi devus nomi unu lokon, kie la malbona kvalito de la lingvaĵo min ĝenas, estus Vikipedio. Tie la lingva kvalito de la artikoloj tre varias. Krome, la elpensado de novaj terminoj – kiuj ofte aperas kiel kapvortoj – ne baziĝas sur unuecaj principoj, sen paroli pri sistema terminologia laboro.


Goro Christoph Kimura

Ankaŭ Goro Christoph Kimura, japana lingvisto, memorigas, ke reformproponoj kaj mizera lingvaĵo en si mem ne estas novaĵoj, eĉ se nun ĉiu ajn povas libere disvastigi siajn skribaĵojn al la tuta mondo.

– Mi ne povas juĝi ĉu temas pri degenero, sed certe konstateblas ŝanĝo. Lasttempe mi fojfoje cerbumas, ĉu ankoraŭ taŭgas la priskribo “movado” aŭ “komunumo” pri tiuj novaj retaj uzantoj. La klasika duisma koncepto de “movado” kaj “komunumo” eble ne plu validas por la nova generacio. Ĝia homa reto en interreto ŝajne almenaŭ parte havas trajtojn nek de movado nek de komunumo.

Sendepende de tio, ĉu efektive okazis degenero, io ja ŝanĝiĝis en la reta epoko, laŭ li.

– En tiu senco mi emas pensi, ke povas esti tempo por trovi novan priskribon pri esperantujo kiel socia fenomeno.


Pluraj el la spertuloj, al kiuj ni sendis demandon pri la eventuala degenero de Esperanto, respondis tre amplekse. Por interesiĝantoj ni publikigas la kompletajn respondojn.