Esperanto aperas duonkaŝe en filmo de Netflix

Netflix diskonigas la ekziston de Esperanto per unu filmo pli efike ol mil konferencoj pri la temo, opinias Federico Gobbo. Li spektis la freŝan filmon pri la Insulo de la rozoj, en kiu Esperanto aperas nur preterpase.


Ekranbildo el la filmo de Netflix.

Ekde ties formiĝo, la ĉefa strebo de la Esperanto-Movado estis ricevi rekonon fare de la ekstera mondo kiel memstara, sendependa, iel prestiĝa, socia realaĵo. Ĉiosume, la retoriko de la pioniroj pri la fina venko kaj tiu de la bunta panoramo kiu konstituas la arĥipelagon de la raŭmistoj, tre similas.

Simpligante kompleksan sociologian aferon, la devizojn “Esperanto estu ĉies dua lingvo!” kaj “respektu Esperantujon kiel kvazaŭpopolon!” kunigas ĉi tiu komuna sopiro pri rekono. Por ke Esperanto ricevu rekonon, la ĝenerala publiko devas scii pri ĝia ekzisto, ne necese koni la lingvon mem. Eĉ pli bone ne koni, tiel oni estas klare kaj senhezite eksterulo en la senteritoria lando kiun ni nomas Esperantujo.

Estas almenaŭ du epizodoj en la historio de Esperanto – kies ĉefa parto estas ja la Movado, sed kiu pli vastas ol ĝi – en kiu homoj volis alproprigi al si Esperanton kiel lingvan flagon de mikroŝtatoj, sen aparta apogo de la Esperanto-Movado.

La plej grava epizodo estas Neŭtrala Moresneto, pri kiu ekzistas esperantigo de libreto kiu prezentas mallonge ties fascinan historion – ĝi titoliĝas Zinko, kaj ĝin aŭtoras fama nederlandlingva aŭtoro, David Van Reybrouck.

La dua epizodo estas la Insulo de la Rozoj, platformo konstruita en la internacia teritorio de la Adriatika Maro, fronte al la plaĝo de Rimini, itala urbo en kiu Esperanto interalie partas la pejzaĝon per preĝejaj mozaikoj.

Sed la Insulo de la Rozoj tute ne koncernas katolikismon aŭ religion. Eĉ, tute male, la temo estas hubriso, tio estas la – tipe vira – defio kontraŭ la ordo de la naturo, simbolata de la grekaj dioj, aŭdaca kaj disrompanta la leĝojn. Aŭ almenaŭ tiu ĉi estas la interpreto de Sydney Sibilia, la reĝisoro de la itala filmo L’incredibile storia de L’Isola delle Rose, La nekredebla historio de La Insulo de la Rozoj.

La inĝeniero Giorgio Rosa defiis la bigotismon de la Italia registaro, subtenata de Vatikano, celante ke la insulo kiun li konstruis en la Adriatiko estu loko de persona libereco kaj kreemo sen burokrataj kaj moralaj kaĝoj, en la jaro 1968, kiam la tiamaj junuloj hubrise aŭdacis defii la establitan ordon kaj klopodis ŝanĝi la mondon.

Por peti rekonon de la Unuiĝintaj Nacioj kiel (mikro)ŝtato, oni bezonas teritorion, flagon, monon, poŝtmarkojn kaj – kompreneble – oficialan lingvon. En la filmo, la rolo de Esperanto rekonatas en kelkaj momentoj: vide, per indikilo kun la skribaĵo “Insulo de la Rozoj”, kaj elmontroj de italaj kaj neitalaj ĵurnaloj kiuj mencias la vorton ”esperanto” en la titolo de la artikoloj; aŭde, per du dialogoj en turnopunktaj momentoj de la filmo mem.

Intrigo-malkaŝoj ne plaĉas al mi, do mi lasos al vi la ŝancon spekti. Itala filmo signifas, ke la filmo estas en la itala: estas dublado en la angla, franca, germana kaj hispana, kaj subtitoloj en diversaj lingvoj. La lingvopolitikon de Netflix elektas Netflix, ne la esperantistoj. Tio signifas, ke la temo de la filmo ne estas Esperanto, sed, ke Esperanto estas ja tem(er)o de la filmo.

Ĉu tio igas la spekton de la filmo malpli interesa? Laŭ mi ne. Esperanto estas aludata, kaj do ĉirkaŭas ĝin iom da mistero kiu eventuale povas ekbruligi flameton de scivolemo en la neesperantistoj kiuj ĝuas la filmon.

Montri ion interesan pri Esperanto, anstataŭ klarigi Esperanton, estas multe pli efika strategio por tiu ekbruligo. Kompreneble, ekbruligo ne signifas, ke la flameto tutcerte vivos longe; tiucele, bruligeblaĵo kiu vivigu la scivolemon pli longe ol filmo certe necesos. Jen Netflix diskonigas la ekziston de Esperanto per unu filmo, pli efike ol mil konferencoj pri la temo.

Pro tio, ni ĵetu indulgeman rigardon al la supraĵaj aspektoj kiuj okulfrapas la konantojn de la historiaj detaloj de la vivo de Giorgio Rosa; la scivolema leganto povas spekti en Jutubo, tute senpage kaj bone dublitan en Esperanto, la dokumentan filmon publikigitan de Cinematica antaŭ kelkaj jaroj.

La tubero en la afero de la filmo reĝisorita de Sydney Sibilia estas rakonti la frenezan agon de ĉampiono de hubriso, kies destino ne povas esti alia ol malvenko. Kaj ĝuste pro tio, la ĉefrolulo altiras la simpation de la spektanto, kaj kune kun li, tute nature, lia alianco kun Esperanto.

Federico Gobbo


Pli pri la temo