TEJO volas labori por pli da egaleco

La laborgrupo de TEJO en novembro anoncis, ke ĝi aktiviĝas kaj serĉas pli da partoprenantoj. La celo estas unuavice pliigi la egalecon en TEJO kaj la junulara movado, sed la grupo pretas kunlabori kun aliaj esperantistaj organizoj aŭ iniciatoj kun la sama celo, rakontas la ĉefrespondeculo Klára Ertl.

Libera Folio: La laborgrupo de TEJO pri egaleco anoncis, ke ĝi serĉas novajn aktivulojn, sed kion ĝi fakte faras?

Klára Ertl: – La laborgrupo pri Egaleco celas kreskigi egalecon kaj inkluzivigon en ĉiuj kampoj, kaj en ĉiuj kuntekstoj de nia junulara movado. Jam de kelkaj jaroj aktivas la grupo pri Genra Egaleco, kaj ekde la pandemio ĝi fokusiĝis pri verkado kaj tradukado de artikoloj, kreado de retaj materialoj kiel memeoj kaj glumarkoj, kaj simile.

– Je mia estraraniĝo mi proponis, ke ni kreu novajn branĉojn pri aliaj kampoj de egaleco, kaj ni kunsidis pri tio. La aktivuloj de Genra Egaleco ŝatis la ideon kaj decidis pri la novaj branĉoj Tutmonda Egaleco, Alireblo kaj Liberen. Ili okupiĝu respektive pri egaleco rilate al devenlando, devenkulturo kaj ekonomiaj ebloj; neŭrodiverseco kaj alireblo al handikapuloj; kaj diskutoj, debatoj pri sociaj, civilaj kaj politikaj rajtoj. La novaj branĉoj ankoraŭ estas aktiviĝantaj kaj havas malmultajn aktivulojn, tial ni bezonas pli da helpo!

Ĉu ĝi laboras por egaleco en TEJO, en la junulara Esperanto-movado, aŭ pli vaste?


Klára Ertl

– Ĝi laboru por egaleco en la junulara Esperanto-movado, do tio signifas en TEJO, en junularaj kongresoj kaj renkontiĝoj, en nia reta komunumo, kaj tiel plu. Sed kompreneble, oni ankaŭ povas konsideri kunlaboron kun aliaj Esperantaj organizoj, laborgrupoj aŭ iniciatoj, kiuj strebas antaŭenigi egalecon. Ni povas helpi kaj inspiri unu la alian. Ekzemple por la agadplano, kiun ni estas verkantaj, ni tre inspiriĝas de la projekto Egalecen, kiu disvastigas valorajn sciojn kaj praktikojn rilate al egaleco kaj alireblo.

Kiajn aktivaĵojn oni planas?

– Por nun ankoraŭ ne konkretas niaj planoj. Estas multaj ideoj, ekzemple aldoni eron en jarraportoj de TEJO rilate al egaleca partopreno, krei egalecajn gvidliniojn por alvokoj kaj elektado de kandidatoj (por volontulado, projektoj, konkursoj k.s.), kreado de diversspecaj novaj trejnadoj…

– Multaj ideoj rilatas al renkontiĝoj, ekzemple la disvastigo de konsentkulturo, atento al bezonoj de virinoj kaj transgenruloj rilate al necesejoj kaj menstruado, kunlaboro kun la aŭskulta servo kaj anĝela teamo, inkluzivigo dum programeroj… Kelkaj el tiuj povas esti efektivigitaj ankaŭ dum retaj aranĝoj, sed ne ĉiuj. Kun la aliaj branĉoj ni same ideumos, kaj ni kunigos la planojn de ĉiuj branĉoj en ĝeneralan planon por egaleca agado.

Kion oni esperas atingi?

– Malegaleco kaj ekskludo estas tutmonda problemo, kaj nia movado ne estas escepto. Oni multe pridiskutas tiun problemon en Esperantujo, kaj el multaj vidpunktoj. Ni esperas atingi, ke ĉiu homo sentu sin bonvena kaj povu partopreni aktive en nia movado, kaj ke konsideroj de senperforta komunikado, paca konfliktsolvado kaj erarpermesa kulturo iĝu ĝenerale disvastigataj en nia movado.

– Tiun celon ni ne atingos en unu aŭ du jaroj, sed ni bezonas longdaŭran sindediĉan agadon kaj subtenon de la movado al tio, kion ni faras. Ĝi estas tre defia, frustra, sed ankaŭ nepra agado.

Kiajn problemojn pri egaleco vi vidas en TEJO? En Esperantujo pli ĝenerale?

Klára Ertl: – Estas multaj problemoj rilate al alireblo de kongresoj kaj servoj por diversaj grupoj, ekzemple por handikapuloj, aŭ por homoj el specifaj mondpartoj. Tio parte rilatas al strukturaj problemoj de la socio ĝenerale. Ni ankoraŭ havas, bedaŭrinde, multajn problemojn rilate al genra egaleco, ekzemple manko de reprezentado de virinoj en gravaj postenoj en la movado, kaj molestado dum kongresoj.

Euleax de Lima Pereira, kiu same aktivas en la laborgrupo, memorigas ke gravas ankaŭ la reprezentiĝo de transuloj kaj neduumuloj.

Klára Ertl: – Krome, Esperantistoj ofte ne konscias pri tio, ke havi komunan lingvon ne nepre signifas, ke ni komprenas unu la alian. Nia komuna lingvo ne magie malebligas kulturajn miskomprenojn. Mi ankaŭ pensas, ke estas ofte konfliktoj inter diversaj egalecaj konsideroj. Ekzemple kiam ino estas molestata aŭ ĝenata de homo el minoritata kulturo.

Euleax de Lima Pereira: – Aŭ kiam oni atentas pri genra egaleco sen atenti pri GLATaj temoj aŭ inverse, aŭ atentas pri alirebleco al handikapuloj sen atenti pri genra egaleco. Tial pluraneca aliro bezonatas por pli superrigarda vidpunkto. Homoj kiuj travivas plurajn strukturajn malegalecojn havas kompleksan sperton, kiun oni komprenu laŭ pli riĉa vidpunkto. Alikaze oni riskas defendi iun egalecon, maljuste tuŝante alispecan egalecon, kaj ne agnoskante kompleksecon de povrilatoj kaj ĝian influon sur ies pensmanieron.