Asocioj estas por pacienculoj

Esperantistoj estas pli ol averaĝe individuemaj – alie ni ne estus esperantistoj. Kaj en la nuna epoko eblas fari ĉiam pli da aferoj individue. Tamen ni plu bezonas strukturojn, organizaĵojn kaj paciencon, argumentas José Antonio del Barrio en sia vidpunkta artikolo, spronita de la lasta demisio en TEJO.


José Antonio del Barrio dum prezentado de la esperanta versio de Don Quijote en la hispana Instituto Cervantes. Li montras la bitan eldonon. Apud li Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Ana Manero, la respondeculoj de la projekto de bita eldonado. Foto: Instituto Cervantes.

Antaŭ kelkaj tagoj aperis novaĵo pri nova demisio de estrarano de TEJO. Mi ne detale sekvas la evoluon de la junulara movado, sed mi sufiĉe memoras pri antaŭaj demisioj, inklude de iama prezidanto forlasinta sian postenon (kaj iel eĉ la movadon) nur kelkajn monatojn post la elekto.

Mi ankaŭ ne konas la detalojn de la lasta demisio, nur la konsiderojn esprimitajn de la demisiinto mem, kaj tial mi tute ne volas prijuĝi la personajn decidojn, ja ĉiu havas rajton orienti sian vivon en volontula movado laŭ sia propra respondeco, kaj estas pli laŭdinde demisii ol estrarvegeti nenion farante.

Tamen la akumuliĝo de tiaj decidoj en junulara asocio nepre vekas atenton, kaj eble (nur eble) ĝi estas montrilo de pli ampleksa tendenco, en nia movado kaj ĝenerale en la socio.

La demisio koincidis ankaŭ kun mia propra ĉeso kiel prezidanto de landa asocio, post naŭ jaroj kaj duono. Mi nun faras ian bilancon de mia propra sperto, kaj do vekis mian atenton tiu fenomeno, post mia tute malsama sperto.

Mia propra konkludo estas ke mankas pacienco. Kaj mi suspektas ke tiu estas aparta kreskanta trajto kaj de la Esperanto-movado kaj de la junulara agado. Se temas do pri la junulara Esperanto-movado, la rezultoj nature obliĝas.

Pri la Esperanto-movado, la manko de pacienco estas laŭ mi evidenta. Homoj malkovras Esperanton, vidas klare la neceson ke ĝi antaŭeniru, enamiĝas al la ideo kaj la lingvo, sed baldaŭ trovas ke la progreso estas tre malrapida. Se io tiel evidente bona ne tuj triumfis, kie estas la kulpo?

Memkompreneble ĉe la ceteraj esperantistoj. Io misas ĉe la movado, ĉe la asocioj, ĉe la estruloj, aŭ eĉ ĉe la ceteraj samideanoj entute. Multaj homoj restas, eĉ se daŭre grumblante. Multaj aliaj seniluziiĝas kaj foriras, foje eĉ kontente, se ili dume lernis ke la vorto kiun multaj uzas por tio havas bedaŭrinde pozitivajn nuancojn.

La klarigo pri la junularaj movadoj bezonas malpli da eksplikoj. Ja junuloj estas kaj estu pli senpaciencaj. Tio probable estas natura fenomeno, sed certe tiu senpacienco kreskis lastatempe, danke al la multiĝo de okupiĝoj ebligataj de la novaj teknologioj kaj la novaj manieroj interrilati kaj partopreni en iu ajn iniciato.

La pacienco tute ne necesas por Esperanto-aktivado, krom evidente por lernado (kaj tio ĉi lasta iel eksplikas ankaŭ multajn niajn mankojn). Ja ĉiu povas utiligi la lingvon tuj, komenci interrilati kun aliaj parolantoj, viziti renkontiĝojn, spekti videojn.

Eĉ aktive, oni povas individue krei tian videon, verki poemon, munti sian propran projekton. Tio estas eĉ pli facila nun, kiam la reto havigas teknikajn rimedojn kaj faciligas la diskonigon. Vi povas tuj krei, kaj tuj forlasi vian kreitaĵon, kaj lasi ĝin vivi sola, nur la algoritmoj iom punos vin.

Tamen, se vi deziras ke la projekto antaŭeniĝu, ke ĝi havu propran vivon post via unua iluziiĝo – ha, por tio vi bezonas paciencon. Kaj por tio vi (ni) bezonas ian strukturon; probable eĉ asocion.

Ni esperantistoj estas pli ol averaĝe individuemaj. Tion mi ne devas pruvi: se ne estus tiel, ni lernus sole la anglan, kiel la ceteraj normaluloj, kaj ni ne estus esperantistoj. Mi ne diras tion kiel kritikon: mi mem estas pli ol averaĝe individuema, kaj faris multajn aferojn tute sole.

Sed ni agnosku ke tio okazigas multnombrajn problemojn: ekde esperantistoj kiuj sukcesis verki, revizii, enpaĝigi, eldoni kaj vendi libron tute solaj, sen agnoski ke ili certe ne lertas pri ĉio ĉi, tra instruistoj kiuj ne anoncas siajn kursojn kaj kreas sian materialon sen atenti kio jam ekzistas en la komunumo, ĝis programistoj kreantaj tute solaj propran socian reton.

Mi denove ne diras tion kiel individuan kritikon: ja mi preferas solecan agadon ol neniun agadon entute, kaj ankaŭ asocioj ja havas siajn problemojn, sed kolektiva aktivado nepras se oni deziras kontinuecon. Mia sperto en la pasintaj jaroj konvinkis min eĉ pli pri tio. Ĉiu povas krei sian retejon (mi mem havas tian), sed bona asocia retejo altiras multe pli kaj donas fidon.

Mi persone povus aliri iun ajn administracion, sed neniel kun la sama efiko kiel nome de asocio. Same pri informado al amaskomunikiloj: daŭra gazetara servo ebligas regulajn kontaktojn, kaj eĉ se ekzistas sukcesaj privataj ekzemploj de tia rilatado, ni certe atingis pli altajn sukcesojn pere de formala kaj fidinda asocio. Rilatoj al aliaj asocioj kaj sociaj movadoj pli facilas se vi prezentas vin kiel membron de skipo, ol kiel solulon kun genia ideo.

Ĉiu povas organizi sian renkontiĝon, sed ne estas same por atingi la kunlaboron de iu urbestraro, rezervi ejon kaj aperi en amaskomunikiloj, se ni prezentas la renkontiĝon kiel unu en serio de jam establitaj renkontoj, aŭ kiel la unuan renkonton de grupo de amikoj. Eĉ por niaj klientoj, la ceteraj esperantistoj, ni bezonas krei kontinuecon por konvinki homojn reĉeesti renkonton en sinsekvaj jaroj kaj firmigi personajn ligojn.

Eĉ pri la prestiĝo de la lingvo ni devus paroli. Miaopinie, unu el niaj grandaj handikapoj dum la pasintaj jaroj, almenaŭ en mia devenlando, estis la malalta prestiĝo de nia lingvo kaj nia komunumo, kiuj estis longe konsiderataj kiel afero de solecaj marĝenuloj. En la lastaj jaroj ni sukcesis iom forigi tiun impreson, prezentante nin kiel seriozan socian movadon, kun celoj kaj atingoj.

Sed por tio necesas labori, trankvile kaj pacience. Ni devis prezenti niajn atingojn, niajn precedentojn. Kaj por tio oni bezonas skipon, kaj se eble asocion, formalan, kun paperoj kaj (iom post iom) kun historio.

En Libera Folio oni ofte legas kritikojn al la asocioj, ĉefe al UEA, pro ties lastatempaj financaj kaj organizaj problemoj. Kaj kiel konsekvenco oni laŭdas la spontanean organizadon fare de unuopuloj aŭ de tempaj grupetoj kaj foje oni dubas pri la neceso ke la asocio entute ekzistu. Aparta konsekvenco estas ke ne nur junuloj, sed ankaŭ veteranaj aktivuloj forlasas la asociojn kaj kreas siajn personajn projektojn.

Mi ne volas pravigi ĉiuj agadojn faratajn en asocioj. Mi mem estas tre skeptika pri la ĉiama redaktado de rezolucioj, pri kio tiom entuziasmas aliaj, sed kiujn neniu legas, kiel prave mencias Robert. Sed planojn ni bezonas, foje eĉ strategiajn planojn: plano estas strukturita dokumento, kun celoj, respondecoj, limdatoj, kalkulo de rimedoj. Ĉiu kapablas havi ideon, eĉ brilan ideon, sed planon… tio estas enua, kaj por tio oni bezonas… paciencon.

Asocioj ja estas enuaj kaj enuigaj. Vi devas kunveni, barakti, negocadi, ricevi kritikojn al viaj ideoj. Vi devas plenumi burokrataĵojn, sidi horojn kaj interkonsiliĝi, kaj ĉio ĉi ne estas agrabla aktivado, tute ne.

Al neniu plaĉas skribi raporton por Ministerio, aŭ redakti ekonomian bilancon (nu, ja estas homoj al kiuj tio plaĉas, sed ili iel malpli ĉeestas en nia movado ol averaĝe, imagu). Tio eĉ ne havas prestiĝon, kaj ni ĉiuj malpli atentas la homojn kiuj faras tiun taskon (kaj iam mi blogetis pri tio) ol aliajn gravulojn.

Sed sen tiu formika laboro, estas tre malfacile vere progresi longperspektive. Kaj nia progreso ja estos je longa perspektivo. Ne la filoj, sed la nepoj nin benos, se ni eltenos (kiel jam diris Zamenhof antaŭ multaj jardekoj) pacience.

Sed, mi koncedas, se mi estus TEJO-ano, ankaŭ mi ne speciale zorgus pri nepoj nek pri iliaj dubindaj benoj.

José Antonio del Barrio