Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano

”Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun ajn gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?” Tion skribas Robert Nielsen, kiu aktive kampanjis por eniri la estraron de TEJO, sed rapide seniluziiĝis, perdis la elanon kaj demisiis. Libera Folio publikigas iom redaktitan version de teksto pli frue aperinta en lia blogo.


La estraro de TEJO kaj volontuloj. La aŭtoro staras meze, en stria ĉemizo. Foto: TEJO.

Dum kelkaj jaroj mi estis tre aktiva en TEJO, mi estis membro de la komitato kaj ofte partoprenis diskutojn pri la organizo. Mi havis fortajn opiniojn pri la movado kaj eĉ revis ke iam mi povus esti la prezidanto. Mi estis unu el la plej parolemaj voĉoj en la komitato kaj mi ne timis kontraŭi malbonajn ideojn aŭ proponi novajn ideojn.

Mi kandidatiĝis por la estraro ĉar mi volis kontribui al la movado kaj kreskigi la junularan agadon. Mi pretis batali por revivigi la landan agadon, kiu estas tre grava kampo ŝrumpinta dum la pasintaj jaroj. Mi estis elekita kadre de la plej sperta estraro de pluraj jaroj kun homoj kiuj mi jam bone konas. Mi estis plena de espero.

Sed subite… mi ne plu volis esti estrarano.

La sento venis ege rapide al mi preskaŭ tuj post la komenco de mia mandato. Subite, mi perdis mian motiviĝon. Anstataŭ fiero, la estraraneco estis ŝarĝo al mi. Mi tute perdis intereson pri TEJO-aferoj, kaj miaj taskoj nur ĉagrenis min. La sento estis kvazaŭ promeni tra koto, multo da energio sed malmulto da progreso.

Kio okazis? Mi estis aktivega en la movado kaj dediĉis multege da tempo al Esperanto, do kial mi subite perdis mian motiviĝon? Ĉu mi havas iun problemon? Ĉu mi estas malnormala? Ĉu mi estas unu el tiuj homoj kiuj ŝatas paroli sed malŝatas labori? Ĉu mi estas hipokritulo kiu kritikis aliajn estraranojn pro manko de laboremo sed nun iĝis unu el tiuj? Kial mi sentis tiel?

Mi ne sciis kaj ankoraŭ ne scias. En la komenco, mi havis energion kaj plene partoprenis la diskutojn kaj legis ĉiujn dokumentojn. Meze de septembro (la estrara mandato komenciĝis la 1-an de septembro) mi vojaĝis al Roterdamo por kunsido kun aliaj estraranoj. Dum tri tagoj ni kunsidis, diskutis, sed ankaŭ babilis en nia komuna loĝejo.

Ĉio estis en ordo, sed kiam mi revenis hejmen, la stranga sento aperis. Ĝi komenciĝis kiam mi provis resumi la kunsidojn, sed ne povis memori kion ni diskutis. Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun ajn gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?

Mi sentis min elĉerpita, sed eĉ post kelkaj tagoj da ripozado mi ankoraŭ ne havis energion por TEJO. Ĉiutage alvenis multa retpoŝto, multaj dokumentoj, kaj ĉiusemajne ni kunsidis. Estis multe da laboro, sed kun kia rezulto? Estis kvazaŭ ni kurus multege sed restus en la sama loko.

Mi ne scias ĉu la problemo estas kun TEJO aŭ kun mi.

Kiel estrarano mi devis strebi tra koto da burokrataĵo, nenio okazis rapide aŭ glate. Ĉiam estas dokumentoj por legi, formularoj por plenigi, reguloj por sekvi, kunsidoj por partopreni, kunsidoj pri diskutoj, diskutoj pri kunsidoj, kunsidoj pri dokumentoj pri diskutoj pri renkontiĝoj pri diskutoj. Ni laboris multe pri la Realigplano de TEJO kaj la Strategia Plano, longaj dokumentoj pri la celoj de la estraro.

Oni atente diskutis ĉiun frazon dum multaj kunsidoj sed al mi la laboro ŝajnis sencela. Pli da homoj verkos la dokumenton ol legos ĝin kaj ili apenaŭ influas la agadon de TEJO. La estraro agos kiel ĝi volas kaj se ĝi ne plenumas la planon, neniu reagos. Sed la reguloj postulas la dokumentojn, do oni devas krei ilin.

Multe da TEJO-laboro estas tia: oni dediĉas multe da tempo al iu projekto, sed kun malgranda rezulto. Oni uzas multe da tempo por iu konferenco, sed eble TEJO rajtas sendi nur unu reprezentanton. Bonŝancon por tiu, sed TEJO havas centojn da membroj, do kion pri la aliaj?

Ĉu tiu estas la plej bona uzo de niaj rimedoj? Ni fokusiĝis pri projektoj kiuj profitis al tre malgranda grupo, sed ni apenaŭ havis tempon por projektoj kiuj valoras al la ordinaraj membroj. La aliaj estraranoj ja scias pri tiu problemo, sed ne scias kiel eviti ĝin. Ankaŭ mi ne scias kion fari, mi volis ke ni pensu pri pli vastaj demandoj pri la membraro, sed ne sciis kiel fari tion.

Mi dubis ne nur pri mia motiviĝo por la laboro, sed ĉu la laboro entute povas realigi ion? Mi respondecis pri Landa Agado kaj planis rekonstrui ligojn inter TEJO kaj la Landaj Sekcioj. Sed mi devis alfronti grandan problemon – la landaj sekcioj ne interesiĝas pri TEJO. Mi provis kontakti ĉiun landan sekcion sed preskaŭ ĉiuj ignoris min. Mi sukcesis kunsidi kun nur du. Eĉ tiam, la sperto estis seniluziiga, BEMI agnoskis ke ĝi ne vere ekzistas kiel organizo, ĝi simple estas grupo de homoj kiuj unu- aŭ dufoje jare biciklas kune.

Kiam mi kunsidis kun la kataluna asocio, regis malkomforta silento. Kiam mi petis kion ili volas de TEJO, ili ne sciis kiel respondi. Kiam ili demandis kion TEJO povas fari por ili, mi ne sciis kiel respondi. Mi ne loĝas en Katalunio, do mi ne povas allogi homojn al iliaj renkontiĝoj aŭ organizi ion. Mi povas fari nenion krom proponi konsilon, kaj eĉ tion mi ne havas.

En komitatkunsidoj, oni laŭte kaj ofte parolas pri la ”helpo” kaj ”subteno” kiujn TEJO proponas, sed neniu scias kion precize tio signifas. La diskutoj de la komitato plenas je abstraktaj vortoj, sed kion praktike ĝi atingis? La solvo al ĉiu problemo estas krei novan laborgrupon aŭ krei iun dokumenton, do TEJO estas plena da grupoj kun imponaj titoloj kaj preskaŭ neniuj membroj. Iuj komitatanoj pensas nur pri la proceduro kaj ne pri la rezulto. La komisiono por Landa Agado apenaŭ havis membrojn, kaj mi tute ne sciis kiel allogi novajn homojn aŭ kion fari kun la homoj kiuj aliĝis.

Ĉu oni vere bezonas tiujn formalaĵojn, aŭ ĉu ĝi estas nur peza ŝarĝo? Iu esperantisto demandis, ĉu indas krei landan sekcion de TEJO aŭ daŭrigi kiel neformala klubo. Mi provis konvinki ŝin, sed ne sukcesis, ĉar aliĝo ne donas iun specialan avantaĝon.

Mi estas estro de klubo de esperantistoj kiuj ludas ŝakon kune interrete, kaj oni demandis nin ĉu ni revivigu la iaman aliĝintan fakan asocion de UEA Esperanta Ŝak-Ligo Internacia. Sed mi ne povis trovi iun avantaĝon en la kreado de formala asocio. UEA kaj TEJO ŝatus fanfaroni pri plia asocio kaj eble iuj ŝatus pompajn titolojn kiel prezidanto, sed tio estas nur distraĵo de la kerna temo. Se ni volas ludi ŝakon, ni ludu, krei formalan asocion ne helpos nin ludi.

La komitato estas alia afero kiu ĉerpis multe da energio de mi sen rezulto. Kiam mi unue estis elektita kiel komitatano B, mi estis entuziasma. Mi havis freŝan vidpunkton, novajn ideojn kaj multe da energio. Nun mi estas elĉerpita. Estis iuj komitatanoj kiuj kontraŭis ĉion kion mi diris kaj provis bloki ĉiun proponon de mi. La debatoj malofte estis respektemaj, mi lernis atendi insultojn kaj mokojn kiam mi donis mian opinion.

Mi gajnis streĉon kaj perdis amikojn. La hipokriteco plej ĝenis min, oni akre insultis min kaj poste laŭte parolis pri la bezono por ĝentileco. Se mi kritikis iun, iuj tuj postulis ke mi agu pli ĝentile, sed kiam iu insultis min, tiuj homoj estis silentaj. La plejparto de la komitatanoj evitas tiajn diskutojn, ĉar ili ne vidas iun valoron en ili, kaj mi konsentas.

Oni volis elĵeti min de la estraro antaŭ ol mia mandato eĉ komenciĝis! Jen bona ekzemplo pri mia sperto en la komitato, jen tute sennecesa, senutila kverelo pri bagatela afero. Ni iĝis koleraj kaj atingis nenion. Eble mi ne estas senkulpa kaj mi ne ŝatas ke post mia elekto al la komitato, mi iĝis kverelema. Mia sola bedaŭro estas ke ili ne sukcesis elĵeti min.

Do mi sentis min elĉerpita kaj elbrulinta. Mi forte laboris dumlonge en TEJO sed kio estis la rezulto? Kion mi atingis? Eĉ se mi havus energion, mi ne atingus ion en la estraro. Eĉ se mi estus entuziasma, mi ne plifortigus la landan agadon. Mi komprenis la problemojn sed tute ne sciis kiel solvi ilin. Mia seniluziiĝo pliprofundiĝis.

En septembro mi decidis komenci magistriĝon pri ĵurnalismo (parte inspirita de mia laboro en blogado kaj Libera Folio). La decido estis lastmomenta, nur kelkajn tagojn antaŭ la limdato, sed mi volis labori pri io kio vere interesas min kaj valoras al la mondo, anstataŭ senvalora financa laboro (mia eks-posteno). La kurso donis multege da laboro al mi kaj mi apenaŭ havis tempon por io krom universitato. Eĉ se mi havus motiviĝon por TEJO, mi apenaŭ havus tempon por ĝi.

Mi estis tro okupita por estrara laboro, sed ne ŝajnas al mi iu diferenco ĉu mi legis la dokumentojn aŭ partoprenis la kunsidojn. Mia plano estis atendi ĝis la fino de mia mandato, tiam mi estos libera. Mi timis ke se mi tuj rezignus, artikolo aperus en Libera Folio kaj oni mokus min pro tiel rapida rezigno. Estraroj ofte havas estraranojn kiuj faras nur la plej bazan kvanton da laboro aŭ eĉ fantomajn estraranojn, kiuj faras nenion.

Sed eĉ tio iĝis tro granda ŝarĝo kaj mi sentis min tro streĉita. Dum la lasta kunsido, oni demandis min pri mia laboro kaj mi simple suprenĵetis miajn manojn. La laboro fiaskas, neniu interesiĝas, mi atingis nenion, atingos nenion kaj ne vidis iun vojon antaŭen. Mi elbruliĝis. Do, mi rezignis, oficiale pro tro da laboro en universitato (kio ja veras), sed ankaŭ ĉar mi seniluziiĝis.

Mi ne kabeos aŭ rezignos pri TEJO, sed mi trovos aliajn manierojn por kontribui al la komunumo. Mi ne opinias ke la estraro aŭ komitato povas kontribui per io al junaj esperantistoj, ili estas nur truo en kiu perdiĝas la energio de aktivuloj. Mi lernis pri mi mem, ke mi pli taŭgas kiel verkisto ol administranto. Se vi volas aktiviĝi en Esperantujo, kreu ion, ne malŝparu vian tempon en burokrataĵo.

Robert Nielsen

La teksto pli frue aperis en Teo kaj libroj.