Unikaj manuskriptoj en Esperanto retrovitaj

Iam komence de la pasinta jarcento la nederlanda kolonia funkciulo P.W. van den Broek verkis en Esperanto ampleksajn gramatikojn de la sanskrita kaj tibeta lingvoj. Tiujn manuskriptojn hazarde malkovris la historiisto Carolien Stolte dum siaj esploroj en la Specialaj Kolektoj de la universitata biblioteko en Leiden. Kun ŝia permeso, Libera Folio aperigas tradukon de ŝia artikolo pri la trovaĵo.


Or. 6767: la manuskripto tia, kia ĝi estis sendita al Brill Publishers.

English original: The Esperanto textbooks that never were

Esplorado alportas multajn momentojn da ĝojo, kaj mia preferata el tiaj momentoj plej bone priskribeblas per la esprimo “hazarda neplanita eltrovo en arkivoj”: trovi ion, kion vi fakte ne serĉis. Apenaŭ ekzistas io pli alloga ol tiri fadenon, pri kies ekzisto vi ne konsciis, nur por vidi, kio malnodiĝos. Tial mi sentas apartan eksciton, kiam la priskriboj en la Specialaj Kolektoj entenas informojn kiel [loko de kreado: nekonata]:[kreinto: nekonata] kaj [dato de kreado: nekonata].

Plej multaj arkivoj bezonataj de mi por miaj nunaj esplorlaboroj kutime estas foraj, sed jam delonge mi lernis ne ignori la Specialajn Kolektojn: oni neniam scias, kion ili povas enteni. Pro tio ĉi-foje, kiam miaj esplorlaboroj daŭre surfacigis internacian korespondadon en Esperanto dum neprobabla periodo (la 1960-aj jaroj) kaj ene de tre malverŝajna komunumo (hindiaj socialistoj), mi decidis ĵeti rigardon.

Ĉu io en la Specialaj Kolektoj povas konekti Hindion kun la modernaj esperantistoj? Apenaŭa ŝanco de io tia. Do mia surprizo estis trea, kiam la katalogo montris al mi Orientan Manuskripton 6767: Kompleta Gramatiko de la Tibeta Lingvo klarigita en Esperanto.

Ene de du grandaj kovertoj de la eldonejo Brill Publishers ripozas ama laboro. Orienta Manuskripto 6767, fakte, estas du manuskriptoj. Unu el ili enhavas gramatikon de la tibeta lingvo, kun alfabeto, sintakso kaj lingvaj apartaĵoj, ĉio zorge klarigita en Esperanto; la alia enhavas gramatikon de la sanskrita lingvo, kiu ricevis la saman traktadon.

Ambaŭ gramatikoj estas vastaj kaj metodaj verkoj. Bedaŭrinde, la kovertojn ne akompanas kunteksto, sed kaj la aŭtoro de la manuskriptoj kaj la persono, al kiu la eldonejo Brill plusendis ilin, estas listigitaj, kio donas ideon, kiel la dokumentoj alvenis al la Specialaj Kolektoj.


Or. 6767: La sanskrita alfabeto, jen priskribita kiel “alfabeto de la Dioj”.

Unue, la aŭtoro, P. W. van den Broek, estis nederlanda kolonia funkciulo en Javo. Li okupis plurajn postenojn tra sia kariero, kies pinton konsistigis lia nomumo kiel ”assistant-resident”, la plej alta funkciulo en regiona gubernio. Li ankaŭ estis fonda membro de Nederlandsch-Indische Esperantisten-Vereeniging (Nederland-hinda Esperanto-asocio).

Kiel Heidi Goes atentigas, en la 1920-aj jaroj Van den Broek eĉ gvidis Esperanto-kurson sur la paĝoj de la bulteno de la asocio, Neratja, sub la pseŭdonimo “Esperantist”. Evidente, kiam li retiriĝis de la kolonia servo, li daŭrigis sian mision disvastigi Esperanton kaj verkis ĉi tiujn lernolibrojn pri la tibeta kaj la sanskrita.

Oni memkompreneble povus sin demandi: kiom freneza estis la projekto? El nuntempa vidpunkto lernolibro kia ĉi tiu ŝajnus eĉ pli limigi la – jam limigitan – potencialan publikon por la tibeta kaj la sanskrita. Tamen, el la vidpunkto de la intermilitaj jaroj, tiaj lernolibroj efikus ĝuste male: ili neniigus la bezonon publikigi lingvo-instruajn librojn en la denaska lingvo de ĉiu studanto. Specife en la kampo de arto kaj sciencoj Esperanto havis multajn engaĝiĝintajn partianojn.

Antaŭ la ĝenerala akcepto de la angla lingvo kiel internacia komunikilo de scienco oni organizis provkonferencojn nur en Esperanto, kiujn oni entuziasme distrumpetis kiel “pruvon pri nebezono de interpretistoj”. Denove la Specialaj Kolektoj liveras informojn: KITLV DH 1326 enhavas leterojn de la “Nederlanda Asocio por Uzo de Esperanto en la Artoj kaj la Sciencoj” el la 1940-aj jaroj, kiuj laŭdas la internaciigan efikon de Esperanto sur la laboron de la fakuloj.

Ne nur P. W. van den Broek estis konvinkita pri la neceso de siaj lernolibroj, ankaŭ eldonejo Brill klare ne prifajfis tian eblon. En la kovertoj troveblas flugfolio de eldonejo en Lepsiko, tute en Esperanto, varbanta per la multaj alfabetoj, kiujn ĝi kapablas presi. Evidente ekzistis precedenco. Tamen la tekstoj devis unue esti ekzamenataj de fakulo.

Tiu fakulo, se juĝi laŭ la kovertoj, estis Cornelis van Arendonk. Cornelis van Arendonk studis la araban lingvon ĉe Snouck Hurgronje kaj verkis doktoriĝan tezon pri la frua araba historio. Amasiginte tre laŭdatan lingvan kaj filologian sperton, li estis nomumita ”adjutor Interpretis Legati Warneriani”, posteno ligita al la konservado de la Orientaj Manuskriptoj de la kolekto.

Tamen la manuskriptoj neniam forlasis la skribotablon de Van Arendonk en la biblioteko, kaj verŝajne tial ili ankoraŭ kuŝas tie. Ni povas nur diveni la kialojn. Ĉu Van Arendonk trovis la manuskriptojn nepublikigindaj? Lia nekrologo en la jarlibro de la Nederlanda Reĝa Akademio de Artoj kaj Sciencoj (KNAW), kies membro li estis, rakontas pri la detalemo, kiun li postulis de aliaj kaj de si mem. Tamen ankaŭ la malo same probablas: li trovis la projekton fascina.

Ĉi tia fasciniĝemo ŝajnis karakterizi grandan parton de la profesia vivo de Van Arendonk. Liaj sperto kaj emo prepari kritikajn eldonojn de tekstoj igis lin tre populara fakulo, sed liaj kolegoj ”timis peti lian helpon, sciante ke tio senĉenigos helpeman spiriton tute nekontroleblan, tre simile al la ĝinoj de la Mil kaj Unu Noktoj”. Malmultaj el la tekstoj, super kiuj li laboris, estis presitaj, do oni ne povas eviti sin demandi, ĉu inter ili troviĝas la elegantaj klarigoj de Van den Broek pri la sanskrita kaj la tibeta lingvoj en Esperanto.

Carolien Stolte

Traduko el la angla originalo: Francisco Javier Moleón.

Republikigo nur kun aparta permeso de la aŭtoro.