Vortotrezoro trovita en la malantaŭo de aŭto

Ne necesas enkonduki amason da novaj vortoj en Esperanto por verki en ĝuebla lingvaĵo. Tion montris Anna Löwenstein per siaj verkoj. Nun ŝi malkaŝis sian sekreton – sliparon kreitan dum multaj horoj da laboro en la malantaŭo de ŝia aŭto. Sed kial ŝi dum jaroj verkis en tiel stranga loko?

Ĉu efektive ekzistas plenaj sinonimoj en Esperanto – aŭ en ajna lingvo? Kaj se jes, por kio ili do utilas, se ili ja estas plene sinonimaj?

Neologismoj de ĉiam estas populara disputtemo inter esperantistoj. Iuj volas enkonduki laŭeble multajn novajn vortojn por riĉigi la lingvon – eĉ se neniu ilin komprenos. Aliaj trovas ĉiujn novajn vortojn malutilaj, kaj preferus forigi ankaŭ parton de la jam uzataj vortoj.

Anna Löwenstein opinias, ke bone eblas verki varian kaj ĝueblan beletron per la ekzistantaj rimedoj de la lingvo, uzante vortojn, kiujn ordinaraj esperantistoj konas. Tion ŝi faris en siaj romanoj, kaj nun ŝi malkaŝis unu el la sekretoj malantaŭ ili.

Komence de oktobro ŝi aperigis en la reto sian Sinonimaron, liston de proksimume kvincent vortoj kun kelkaj sinonimoj kaj parencaj konceptoj por ĉiu kapvorto. Ni petis ŝin rakonti pri la projekto.


La sliparo kun la sinonimoj.

Libera Folio: Por kiu celo vi preparis vian sinonimaron?

Anna Löwenstein: – Mi komencis fari la Sinonimaron tutsimple ĉar mi mem bezonis ĝin. Tio okazis antaŭ proksimume 25 jaroj, kiam mi ektradukis mian propran romanon La ŝtona urbo el la angla en Esperanton. Ofte mi bezonis alternativon por ordinara vorto kiel “bela” aŭ “malrapida”, kaj iom pripensante la aferon, esplorante en PIV (kiu mem donas kelkajn sinonimojn), mi trovis plurajn eventualajn solvojn. Kiam la sama vorto aperis kelkajn tagojn poste, necesis ripeti la saman pripensadon, la saman esploradon, kaj mi baldaŭ konkludis, ke estus bona ideo noti la rezultojn de tiu cerbumado sur slipon, anstataŭ refari la samajn esplorojn ĉiufoje.

– Esenca libro, kiun mi konsultadis dum mi verkis mian romanon en la angla, estis la plej fama kaj kompleta anglalingva sinonimaro Roget’s Thesaurus. Mi ne uzis ĝin nur por serĉi sinonimojn, kvankam evidente verkanto ofte trovas tion utila por eviti ripetojn, sed pli grave, por serĉi la precizan nuancon, kiun mi bezonis en difinita kunteksto. Sub ĉiu kapvorto en la Thesaurus, aŭ “Vortotrezoro”, aperas tuta serio da parencaj konceptoj, tiel ke oni ne nur trovas samsignifajn vortojn, sed vojaĝas ĉirkaŭ la baza koncepto. Tiu estis la modelo, kiun mi imitis etskale kreante mian propran sinonimaron.

Kiujn principojn vi sekvis en la laboro?

– Necesas emfazi la fakton, ke mi preferas serĉi aŭ krei sinonimojn interne de la ekzistanta vortostoko de Esperanto. Ĝenerale mi provas uzi nur Fundamentajn aŭ oficialigitajn radikojn. Tio ne signifas, ke la Sinonimaro tute ne enhavas neoficialajn vortojn, sed mi ĉiam zorge pensas, antaŭ ol aldoni ilin al la listo, kaj strebas uzi nur tiujn, kiuj ŝajnas al mi ne malhaveblaj.

Vi diris, ke vi okupiĝis pri la Sinonimaro en aŭto. Kial?

– Mi verkis kaj poste tradukis mian unuan romanon sidante sur la malantaŭa sidloko de mia aŭtomobilo dum miaj infanoj estis en la lernejo. La lernejo estis malproksima de nia hejmo, kaj ne havis sencon iri kaj reveni du fojojn ĉiutage. Anstataŭe mi preferis parki la aŭton sub arbo kaj labori. Sur la malantaŭa sidloko mi havis tutan bibliotekon: librojn pri la keltoj kaj romanoj, dum mi verkis la romanon, kaj poste, kiam mi tradukis ĝin, mi bezonis PIV.

– Evidente en la aŭtomobilo mi ne havis skribmaŝinon aŭ komputilon, do mi verkis mane. En la 90aj jaroj tabuletoj ne ekzistis, poŝtelefonoj ne estis inteligentaj, kaj Interreto estis atingebla nur per pena sistemo de altelefonado, certe ne farebla en aŭtomobilo. La kartojn mi kolektis en malgranda kartona skatolo, kiun mi ankoraŭ nun uzas. Kvankam mi kreis la sinonimaron unuavice por mi mem, dum ĝi iom post iom kreskis, mi komencis havi la ideon, ke ĝi povus utili ankaŭ al aliaj verkistoj. Tial mi pli sisteme aldonis al ĝi, kun la ideo iam eldoni ĝin.


Anna Löwenstein.

Do, vi laboras pri la Sinonimaro jam multajn jarojn. Ĉu vi planas plu kompletigi ĝin?

– Kvankam mi okupiĝas pri la Sinonimaro de almenaŭ 25 jaroj, ne temas pri seninterrompa laboro. Mi ne sisteme aldonas al ĝi, sed nur kiam mi efektive verkas kaj renkontas tiun bezonon trovi la ĝustan vorton. Tio okazas precipe kiam mi tradukas, plejparte miajn proprajn verkojn. Mi ekkreis ĝin kiam mi tradukis La ŝtona urbo, daŭrigis kun Morto de artisto, kaj nun, tradukante mian trian libron La memoraĵoj de Julia Agripina, mi denove konstante utiligas ĝin kaj kreas novajn kartojn. Tiu aliro, kvankam ne sistema, havas la avantaĝon, ke temas pri vera bezono en vera kunteksto. Tial mi ofte trovas solvojn, kiuj eble ne venus en mian menson, se mi ne elpensus ilin en la kunteksto de reala bezono.

– Fininte mian nunan traduklaboron, ĉu mi daŭrigos kaj kompletigos ĝin? Mi povos fari tion nur sub la stimulo de efektiva bezono. Eventuale mi povus decidi traduki iun tekston (ne la propran) nur kun la celo kreskigi la sinonimaron.

Kial vi nun trovis ĝin preta por diskonigo?

– Fakte ĝi ne estas preta, aŭ almenaŭ ne kompleta. Tamen kun proksimume 500 kapvortoj ĝi jam estas utila, kaj efektive mi mem konstante utiligas ĝin dum mia traduklaboro. Se homoj volas informi min pri mankantaj vortoj kaj doni sugestojn pri kompletigoj, mi volonte ricevos iliajn proponojn. Atentu, ke mi nur tre ŝpareme aldonas neoficialajn vortojn, do mi tute ne interesiĝas pri sinonimoj de la speco ekslamacii, kurta, poka, eosto, ktp.

Estus tre oportune, se via sinonimaro estus serĉebla en simila maniero kiel ekzemple Komputeko. Ĉu vi interesiĝus pri tia solvo?

– Mi ja deziras, ke la Sinonimaro restu ligita kun la retejo La Bona Lingvo, kie ĝi nun aperas kaj kies principojn ĝi sekvas. Ĉi-momente ĝi estas serĉebla per Ctrl+f (aŭ Cmd+f se oni uzas komputilon Mac). Per tiuj klavoj elstariĝas ĉiuj aperoj de la serĉata vorto. Certe eblus plibonigi tiun sistemon, kaj mi volonte akceptus proponojn fari tion.

Ĉu vi konis la sinonimaron de Jaan Ojalo, kaj ĉu eble uzis ĝin? Ĉu estas pliaj provoj pri Esperantaj sinonimaroj?

– Mi scias, ke ekzistas kelkaj sinonimaroj en Esperanto, sed laŭ mia impreso tiuj konsistas plejparte el listoj de tiuj neoficialaj vortoj, kiujn mi persone neniam uzus kaj ne intencas aperigi en mia propra sinonimaro.

– En la verko de Ojalo, se oni serĉas anstataŭaĵon por la vorto malbela, oni trovos turpa, hida kaj fia. Du el tiuj estas vortoj, kiujn mi mem neniam uzus. Kontraste, en mia sinonimaro sub la kapvorto malbela oni trovas: abomena, naŭza, aĉa, malloga, malplaĉa, malgracia, maldelikata, malharmonia, maleleganta, misproporcia, kripla, tordita, fuŝa, monstra, nevidinda, malvidinda, maldezirinda, fivizaĝa, ĉevalvizaĝa, bufa, fakoĉera, ordinara, nerimarkinda, horora, terura, ŝoka, kruda. El tiuj, fakoĉera kaj horora estas neoficialaj vortoj.

– Evidente la plejmulto el tiuj vortoj ne estas absolutaj sinonimoj, sed sugestoj, kiuj povus utili al verkisto, aŭ por anstataŭigi la banalan vorton malbela, aŭ por eviti ripetojn, aŭ por trovi pli precizan nuancon por la specifa kvalito de malbeleco, kiun oni deziras prezenti. Mankas tamen la propono de Ojala fia, kiu aperas sub la kapvorto malbona, ĉar mi supozas, ke ĝi rilatas ĉefe al moralaj kvalitoj, kutime ne al la fizika aspekto.

Kiel do via sinonimaro diferencas ekzemple de tiu de Ojalo?

– Komentante pri mia sinonimaro, kiam mi anoncis ĝin en Facebook, iu skribis, ke tio ŝajnas nova ideo por evoluigi Esperanton. Laŭ mi Esperanto estas jam funkcianta lingvo. Ĝi ne bezonas la helpon de ĉiu hazarda verkanto, kiu arogas al si la rajton ampleksigi la vortaron. Mia kontribuo al Esperanto per la Sinonimaro espereble estos montri, kiom eblas fari per la jam ekzistantaj rimedoj de la lingvo. Ne necesas inventi neologismojn aŭ prunti vortojn el aliaj lingvoj; sufiĉas kree utiligi la sistemon de kunmetaĵoj kaj afiksoj por transdoni ĉiun nuancon de la emocio aŭ priskribo, kiun oni deziras prezenti al la leganto.