En Facebook aperis anonima paĝo, kiu strebas kolekti sekretojn en Esperanto. Ni petis la anonimulon rakonti, pri kio temas.
Ĉu vi havas sekreton, kiun vi volas anonime kunhavigi? Tion demandas la anonima administranto de la komunumo Sekretoj en Esperanto en Facebook, kaj en Instagram. La demando aperis la 16-an de septembro, kaj la sekretojn oni promesas diskonigi ekde la 24-a de septembro.
Sed kiajn sekretojn, kaj kial oni disvastigu sekretojn? Tiam ili ja ĉesos esti sekretaj. Libera Folio demandis al la anonimulo.
Libera Folio: Pri kio temas?
Anonimulo: – Ni ĉiuj havas sekretojn, kiujn ni volas malkaŝi. Kaj mi kredas ke sekretoj havas pezon. Ili estas ne nur en nia menso, sed ankaŭ en nia korpo. Kiam ni malkaŝas iun sekreton, ni sentas nin fizike pli leĝeraj. Kiam foriras de ni tiu kaŝita afero, kiu loĝis en ni dum longa tempo, ĝi lasas liberan spacon en ni. Eble estas naiva espero, sed tion mi ŝatus fari pere de ĉi tiu projekto: helpi homojn liberigi iom da spaco en sia koro.
Vi estas sekreta. Sed ĉu ion vi povas rakonti pri vi mem?
– Jes, ankaŭ mi estas sekreta. La kialo por tio estas ke mi ŝatus ke “Sekretoj en Esperanto” estu perceptita kvazaŭ publika servo, kaj ne simple kiel “ies projekto”.
– Mi konas multajn homojn en Esperantujo kaj mi ne volas ke ili pensu pri mi, kiam ili sendos sian sekreton aŭ kiam ili legas la kontribuojn. Kial? Ĉar kiam oni ligas ies vizaĝon al iu projekto, oni tuj havas ideojn kaj supozojn kaj juĝojn pri ĝi. Mi ŝatus ke la projekto eku freŝe kaj havu sian propran vivon, sendepende de mi.
Kial ĉi tiu projekto estas grava por vi persone?
– Ĉar mi konas la pezon de sekretoj. Mi havis kelkajn sekretojn kiuj multe influis mian vivon, ĝis mi decidis rakonti ilin. Tiam ili perdis sian povon sur mi. Mi scias ankaŭ ke kiam oni kunhavigas ion gravan kaj timigan, oni ofte ricevas empation kaj komprenemon. Kaj tio multe helpas.
Kiajn sekretojn vi esperas malkovri?
– Mia espero estas ke homoj malkaŝu aferojn kiuj povus esti utilaj ankaŭ al aliaj homoj por ke tiuj sentu sin malpli solaj. Sed se oni volos kunhavigi ankaŭ malpli seriozajn sekretojn, tio estos same bona. Verŝajne homoj bezonos iom da tempo por trovi kuraĝon por skribi al la paĝo, sed tio por mi estas enorda. Mi ne hastas!
Ĉu vi supozas, ke tio utilos al la movado, aŭ al io alia?
– La projekto ne estas aparte movada, sed ĝi ja estas en Esperanto, do mi imagas ke homoj sendos ankaŭ sekretojn kiuj iel rilatas al Esperantujo. Mi certas ke estas pluraj. Ĉu tio iel utilos aŭ ne, nur la tempo diros!
Ni demandis ankaŭ, kiel la sendantoj povas certi, ke ilia identeco efektive restos sekreta, sed al tiu demando ne venis respondo. La sola maniero certi pri tio estas sendi la sekretojn en anonima maniero, ekzemple per la Google-formularo – aŭ tute ne sendi ilin.
En Facebook kaj Instagram la anonimulo promesas, ke ne estos publikigitaj sekretoj kiuj enhavas nomojn aŭ klarajn indikojn pri identeco de aliaj homoj: ”Ĉi tiu paĝo ne estas spaco por venĝo. Ĝi estas spaco por malkaŝo, liberigo kaj respektema diskuto.”
La ideo similas al tiu de la usona arta projekto PostSecret, sed ne klaras, ĉu iu projekto, tiu aŭ tia, inspiris la anonimulon.