La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado

La 8-an de septembro 2020 forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Memore al li Libera Folio republikigas unu el liaj plej konataj tekstoj, ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado”, aperintan en la revuo Tempo en 1982.


Zlatko Tišljar. Foto: Ziko van Dijk (CC BY-SA 3.0)

En malgrandaj sociaj grupoj kiel interalie ankaŭ en la Esperanto-movado estas ankaŭ malmultaj supertalentitaj, geniaj personoj. Treege talentitaj homoj ne estas fenomeno, kiu regule aperas en baza organiza unuo de nia Esperanto-komunumo – en Esperanta societo.

Tial en ili la gvidan pozicion transprenas mezkapablaj homoj. Talentuloj aperas de tempo al tempo sur landa nivelo. Ĉar la esperantistoj samtempe vivas en pli vasta socia grupo – ilia nacio – kaj en tiu pli vasta socio la mezkapabluloj havas sian mezan pozicion – sekve, ne la gvidan – ili restas tie grizaj ĉiutaguloj sen apartaj sukcesoj kaj aŭtoritato.

Sed en Esperanto-societo pro relativa bagateleco kaj ĉefe pro eventuale pli bona lingva kapablo ol aliaj, ili fariĝas pli aŭ malpli grandaj aŭtoritatuloj. Se foje homo, kiu en la kutima nacia medio signifas nenion, eksentas la dolĉon de aŭtoritata povo, de eventuala admirado flanke de la subuloj, estas normale, ke ties ambicioj subite kreskas.

Tiaj homoj fariĝas senskrupulaj ekstermantoj de ĉio, kio povus endanĝerigi tian ilian pozicion. Se hazarde en iu societo aperas pli kapabla homo, ekstreme talentita, ili entreprenas ĉion por amarigi ties vivon kaj forpeli lin/ŝin el la Movado.

Kaj plej ofte ili sukcesas en tio, ĉar tiuj talentitaj baldaŭ komprenas, ke iliaj valoroj havas multe pli da ŝanco esprimiĝi en la pli vasta nacia skalo ol en tiu sekte enfermita areo, kiun diktatoras unuopaj mezkapabluloj. Nu, tia “reganta klaso” en la Esperanto-movado organiziĝas ankaŭ sur landa kaj eĉ internacia niveloj kaj la organizaj strukturoj sekve plene rigidiĝas praktike malebligante al alte kvalitaj personoj ie ajn esprimiĝi.

Tia strukturo ebligas eĉ al unuopaj personoj iom escepte talentaj sed pro ia kaŭzo ekskomunikitaj el la nacia socio ruze ŝajnigante mezkapablulon, atingi la pinton de la hierarkia piramido kaj tiam plene ekdiktatori. Per siaj pli altaj kapabloj inter la mezkapabluloj ili havas senduban aŭtoritaton kaj komprenante la strukturon ili porbatalas ĝin, fariĝas eksponantoj de tia “reganta mezkapablula klaso” kaj ne timas konkurencon.

Por iom mildigi la situacion almenaŭ sur la internacia nivelo, kie troviĝas la ununura punkto, en kiu la Esperanto-komunumo permesas tuŝi la eksteran mondon (ĉar ja ankaŭ ni bezonas akceptojn ĉe la urbestroj kaj tie nin devas reprezenti iom pli inteligentaj gvidantoj), en la strukturo oni elpensis C-komitatanojn, kiuj estas elektataj rekte en la superan pozicion kaj tiel eblas, ke en la plej superaj institucioj de la Movado (komitatoj kaj estraroj) ni povas havi vere talentajn homojn – sed nur, se ili defendas la interesojn de nia “reganta klaso”. En la momento, kiam ili ne plu volas tion, la Movado trovas manieron anstataŭigi ilin.

Kaj tiel harmonie ni vivas nian vivon en nia propra kaĝo jam cent jarojn. Ni produktas mezkapablajn gvidantojn, kiuj zorgas, ke la Movado ne pliampleksiĝu (ĉar tiam ne plu estus kontrolebla la eniro de talentuloj), ni produktas mezkapablan tavolon de literaturistoj (duono de nia “popolo” konsideras sin verkistoj, recenzistoj, lingvistoj).

Kaj jen la kaŭzo, pro kiu Esperanto havas malgrandan ŝancon fariĝi internacia monda lingvo. La Movado efektive kontraŭbatalas la antaŭenmarŝon de Esperanto, kontraŭbatalas tion en la epoko, kiam efektive prezentiĝas tre bona ŝanco por ĝi – kiam oni ĉiam pli konsciiĝas pri la lingva problemo kaj serĉas solvojn.

Tamen ekzistas truo en tiu sektomuro. Ĝi estas la junularo. Tie, kie la gejunuloj hazarde havis la ŝancon memstare organiziĝi (ĉu en iu plene junulara aŭ studenta klubo, ĉu en landa junulara aŭ eĉ internacia organizo). En junularaj rondoj ankoraŭ oni ne konscias pri la “neceso” flati siajn mezkapablulojn kaj eblas, ke ili elstarigu vere talentajn homojn, kiuj ekribelos kontraŭ tiel establita ordo. Ĉiuj ribeloj, kiuj en la ĝisnuna Esperanto-historio skuis ties mondeton, estis kaŭzitaj de gejunuloj.

Sed, feliĉe por la “sankta ordo”, ĝis nun la institucioj ĉiam sukcesis venki tiujn ribelojn kaj forigi el nia “komunumo” la ribelantojn aŭ aliigi ilin je defendantoj de la sistemo. Kelkloke la breĉoj tamen ne estis ŝtopitaj kaj certe la plej danĝeran aspekton, kiu serioze endanĝerigas la strukturojn, prezentas la profesia poresperanta agado. Ĉar en la profesia agado nepre devas partopreni kapablaj homoj, kiuj povos rilati kun la ekstero kaj en la normala ekonomia konkurenco elbatali por si ekzistorajton.

Tiuj nestoj de iom pli kapablaj nepre signifas mortodanĝeron por la trankvila ĉasareo de la mezkapabluloj. Homoj el profesiaj organizaĵoj kaj entreprenoj komprenos la problemon kaj kontraŭbatalos ĝin, batalos por la malfermo de la Movado, por amasa alfluo de novuloj, por eniro en la naciajn publikajn vivojn, por normala pozicio en tiuj naciaj vivoj, ĉar nur tio povas certigi la pluekziston kaj evoluon de la profesia agado kaj kapitalakumulado.

Sed tio ekstermos la nunan Movadon, ekstermos la privilegiojn kaj la regpotencojn de la mezkapabluloj – ne tuj, ne per unu bato, sed iom post iom – kaj certe!

Zlatko Tišljar

Tempo 4, 1982