La nunaj membroj de UEA estas idealismaj. Por logi novajn necesus tamen proponi ion plian, indikas reta enketo. Kritikaj vidpunktoj de respondintoj ne estis publikigitaj, kaj la retejo ŝajne interesas neniun.

Reta enketo entreprenita de UEA kaj TEJO ŝajnas indiki, ke la plej multaj individuaj membroj de la asocioj pagas la kotizon ne pro la servoj, kiujn proponas la asocio, sed pro idealismaj motivoj. Tiu rezulto en si mem ne estas tre surpriza. Pli interesaj estas la respondoj de tiuj, kiuj nek membras nek interesiĝas membriĝi en la asocioj.
La enketo estis starigita de ”laborgrupo pri monataj pagoj”, kaj ĝia eldirita celo estis esplori, ĉu indus enkonduki eblon pagi la kotizon aŭtomate, unufoje monate. Ne tre klaras, kial indas enketi pri tio, anstataŭ simple provi, sed nun ni scias la respondon: 81 procentoj el la respondintoj ne preferus monatan kotizon.
Entute venis 266 respondoj al la reta enketo, el tiuj 72 procentoj (191 respondoj) de individuaj membroj de UEA/TEJO kaj 28 procentoj (75 respondoj) de personoj kiuj ne estas individuaj membroj.
La averaĝa aĝo de la respondintoj estas 48 jaroj. Pri sekso aŭ genro mankas indiko. 66 procentoj el la respondintoj loĝas en Eŭropo, 16 procentoj en Brazilo kaj 4 procentoj en Usono.
La respondoj de tia reta enketo evidente ne donas reprezentan bildon pri la opinioj de UEA-membroj. Des malpli la respondoj donas bildon pri la opinioj de nemembroj, ĉar la enketilo ĉefe estis diskonigita tra la retaj kanaloj de UEA.
Eĉ se la samplo ne estas reprezenta por la tuta esperantistaro, la respondoj povas utili almenaŭ kiel elirpunkto por diskuto. Sur la unuaj tri lokoj inter la kialoj resti membro de UEA/TEJO estas ”esti parto de la komunumo”, ”subteni la asocion” kaj ”subteni lingvan justecon”. Nur sur la kvara loko aperas la ĉefaj servoj de la asocioj: la revuoj Esperanto kaj Kontakto.
Tion evidente eblas interpreti en du manieroj: aŭ la membroj entute ne interesiĝas pri revuoj, aŭ la membroj trovas la revuojn en sia nuna formo ne sufiĉe interesaj.

La nemembroj indikis kiel ĉefajn kialojn ne aliĝi al UEA/TEJO la tro altan kotizon (19 respondintoj) kaj mankon de avantaĝoj (10). Pliaj iom ofte menciitaj kialoj estis malkontento pri la gvidantoj de UEA (8) kaj pri la gvidantoj de TEJO (7).
Kiam oni petis nemembrojn indiki, kio povus igi ilin aliĝi al la asocio, pinte de la listo estis deziro pri pli granda kongresa rabato (15 respondintoj) kaj malpli alta kotizo (same 15). Pliaj 11 respondintoj dezirus ”pliajn avantaĝojn” de la membreco.
Aldone multaj deziris ŝanĝojn en la funkciado de UEA kaj /aŭ TEJO, sed la respondoj estas resumitaj en neklara maniero.
Laŭ la raporto publikigita de UEA, ŝanĝojn ”en la politiko de UEA/TEJO” deziris 11 respondintoj, dum 9 respondintoj deziris ŝanĝojn ”en la politiko de UEA” kaj pliaj 3 ŝanĝojn ”en la politiko de TEJO”. Supozeble temas do sume pri 23 respondintoj, kiuj deziras ŝanĝojn en la politiko de la asocio – sed laŭ la raporto ne eblas scii, kiajn ŝanĝojn.
Plie, laŭ la raporto, 11 respondintoj povus remembriĝi, se okazus ”ŝanĝoj pri la movada engaĝiĝo de UEA/TEJO”, sed ne klaras, kiajn ŝanĝojn oni deziras, ĉar tiuj informoj ne estas publikigitaj.
En la komitata diskutejo la enketo tuj ricevis laŭdojn de Stefan McGill:
– Mia, mi gratulegas vin! Ege utila analizo! Komprenu, ke mi respondas konstrue kaj ne kritike. Mi espereblas, ke komitatanoj pensos pri la vivgravaj demandoj, kiujn levas la studo!
Mia Nordentoft, oficisto kiu respondecas pri la reteja renovigo de UEA kaj TEJO, preparis la enketon.
Malpli entuziasme ĝin komentis komitatano Osmo Buller:
– La procentaĵoj kaj grafikaĵoj de la nuna enketo… ne tre interesas min, ĉar ili ne rivelas ion eksterordinaran kaj surprizan. Pli valore estus ekkoni ĝuste tion, kion oni ne publikigis, nome kion oni diris en la komentoj al la enketo. Laŭdire tio estis sekretigita pro “privateco”, kion mi ne komprenas, ĉar oni ja respondis anonime. Necesas ebligi aliron al la komentoj por igi la enketon pli utila.
Cetere la renovigo de la retejo de UEA ŝajne tute ne interesas la respondintojn, aŭ oni jam perdis ajnan esperon pri ĝia realigo. Laŭ la resumo publikigita de UEA, nur tri respondintoj plendis, ke la retejo estas malbone uzebla, kaj nur unu indikis, ke ŝanĝoj en la retejo povus logi al rea aliĝo.
Kial aliĝi?