Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo?

Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo? Ni demandis al akademiano kaj lingvisto Jouko Lindstedt.

Libera Folio: Kion signifas, ke lingvo estas facila, kaj ĉu eblas mezuri tion?

Jouko Lindstedt: – Lingvo ne estas facila aŭ malfacila en absoluta senco, sed facila por iu homo kaj por iu uzo. Plej ofte per la facileco de iu lingvo oni celas tion, kiel rapide oni povas ĝin lerni kiel duan aŭ fremdan lingvon; en lingvistiko oni nomas tion “L2-facileco”. Principe oni povus paroli ankaŭ pri “L1-facileco”, tio estas, kiel rapide malgranda infano alproprigas iun lingvon kiel sian unuan, denaskan lingvon. Tamen ŝajnas, ke la infanoj ĉie en la mondo povas sen problemoj alproprigi eĉ malsimplajn denaskajn lingvojn – kaj evidente neniu lingvo povus ekzisti, se oni ne povus transdoni ĝin de unu generacio al la sekva.

– Por mezuri la L2-facilecon oni devas unue konsideri, ke ĝin influas la denaska lingvo de la lernanto; ekzemple la parolantoj de certaj eŭropaj lingvoj lernas la vortojn de Esperanto pli facile ol azianoj, aŭ la uzo de la difina artikolo “la” estas pli facila por tiuj lernantoj, kies denaska lingvo havas difinan artikolon. Sed pli kaj pli multaj lingvistoj nuntempe opinias, ke iuj strukturaj trajtoj de lingvo povas influi ĝian L2-facilecon por ĉiuj lernantoj, do parte sendepende de ties denaskaj lingvoj. Temas pri la simpleco aŭ malsimpleco de la lingva strukturo; la faka termino por tio estas “komplekseco”.

– Esence temas pri tio, kiom da gramatikaj distingoj oni devas esprimi (ekzemple, ĉu ekzistas nul, du aŭ pli multaj verbotempoj inter kiuj oni devas devige elekti en ĉiu frazo) kaj kiom malsimplaj estas la reguloj por ties esprimado (ekzemple, ĉu iu verbotempo havas ĉiam la saman markilon aŭ ne). Sed rimarku, ke la L2-facileco estas empiria nocio, mezurebla per eksperimentoj, dum la komplekseco estas struktura trajto videbla en la gramatika priskribo de la lingvo; precize kiel multe komplekseco influas facilecon, estas ankoraŭ pridiskutata.

Ĉu ekzistas tiaj sciencaj prijuĝoj pri la facileco de Esperanto?


Jouko Lindstedt estas ano de la Akademio de Esperanto, kaj ĵus emeritiĝinta profesoro pri slava filologio ĉe la Universitato de Helsinko, Finnlando.

– Iu ajn lingvisto, vidinte la gramatikon de Esperanto, certe konsiderus ĝian kompleksecon relative malalta kompare kun ĉiuj lingvoj de la mondo. Sed mankas empiriaj studoj pruvantaj, ke Esperanto efektive estas pli facile lernebla ol iuj aliaj lingvoj. Entute oni ankaŭ ne faris tiajn empiriajn komparojn inter naciaj lingvoj – ĉu ekzemple la angla estas pli facile lernebla ol la germana. Tamen, lingvoinstruistoj proprasperte scias, ke instrui iun lingvon ĝis certa nivelo povas postuli pli da horoj ol instrui iun alian lingvon ĝis la sama nivelo, kaj ankaŭ tio estas reala scio, eĉ se nepreciza.

– Mi scias, ke oni faris multajn lernejajn eksperimentojn indikantajn, ke oni relative facile lernas Esperanton. Sed por efektive kompari la facilecon de Esperanto kun iu alia lingvo, oni devus ekzemple hazarde dividi grupon de lernejanoj en du subgrupojn, el kiuj unu lernas Esperanton kaj la alia iun alian lingvon en ekzakte samaj cirkonstancoj. Se Esperanton lernas ekzemple nur tiuj, kiuj mem volontulas al la Esperanta subgrupo, oni jam ne havas bonan eksperimentan situacion, ĉar evidente tiuj lernantoj dekomence pli pozitive rilatas al Esperanto aŭ estas pli scivolaj pri lingvoj.

– Krome, eĉ se la divido en du subgrupojn estus hazarda, la rezulto validus nur por Esperanto kaj unusola alia lingvo, kaj nur en unu lando en unu socikultura situacio. Kaj se la alia lingvo en la eksperimento estus la angla, kiel konsideri tion, ke parto de la lernantoj lernus ĝin ankaŭ eskterlerneje, ekzemple per komputilaj ludoj?

Ĉu do entute eblas diri, ke Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj?

– Eblas diri, ke Esperanto havas relative simplan gramatikon kaj tio certe faciligas ĝian lernadon kiel dua lingvo. Ne eblas diri, ke oni povas lerni Esperanton ekzemple kvinoble pli rapide ol la anglan – oni tion ne mezuris science, kaj se oni tion farus, tio validus nur en iu difinita lingva kaj kultura medio. Kaj nomi Esperanton pli facila ol ĉiuj naciaj lingvoj ne havas sencon, ĉar neniu kapablus kompari ĝin kun ĉiuj ses mil parolataj lingvoj en la mondo. Mi suspektas, ke almenaŭ iuj el ili estus pli L2-facilaj ol Esperanto!

Sed eĉ se mankas sciencaj esploroj, multaj esperantistoj perceptas Esperanton facila lingvo kaj trovas, ke ili rapide lernis ĝin kaj rapide eniris la lingvokomunumon kiel plenvaloraj anoj.

– Tio estas reala sperto de multaj homoj, inkluzive min, kaj oni ne povas ĝin deklari iluzia. Aldone al la simpla strukturo de Esperanto, estas grave, ke kutime oni lernas Esperanton pro ideaj kaj personaj motivoj, ne pro ekstera devigo. La lernantoj volas fariĝi anoj de la komunumo kaj ekuzi la lingvon. Motiviteco ĉiam rapidigas lernadon.

– Se oni volas reklami Esperanton, mi rekomendus kolekti kaj diskonigi personajn spertojn: “Esperanto estis por mi facila lingvo, ĉar…”; “mi ŝatas uzi Esperanton, ĉar…”. Tio estus praktika aliro. Se ni elektas hotelon en la reto, ni kutimas rigardi, kiajn personajn spertojn aliaj turistoj raportis pri diversaj hoteloj. Ni ne serĉas sciencan eksperimenton, kiu aljuĝas al ĉiuj hoteloj objektivan ciferan indicon de boneco. Merkatado estas iom alia afero ol scienca esplorado.

Kio konsistigas tiun perceptatan facilecon de Esperanto? Ĉu nur lingvaj ecoj, aŭ ankaŭ ecoj de la lingva komunumo?

– Tre gravas la fakto, ke nia lingva komunumo ne havas denaskajn parolantojn, kiuj starigas la kriteriojn de bona aŭ malbona esprimado. Ni jes havas denaskulojn, sed ili ne ludas tian rolon. Oni povas ekzemple diri kaj “helpi iun” kaj “helpi al iu”, dum en la naciaj lingvoj la denaskaj parolantoj tre ofte akceptas nur unu aŭ alian el la analogaj esprimoj. Oni povas ĉiam elekti prepozicion kies senco taŭgas, ne nur tiun, kiun oni tradicie uzas. Oni eĉ admiras uzantojn, kiuj trovas novajn manierojn esprimi aferojn. Mi supozas ke por la sentata facileco de Esperanto tiu toleremo de la lingva komunumo estas egale grava ol la nura strukturo de la lingvo.

– Sed kompreneble ankaŭ tiu toleremo havas limojn. Ni ne povas diri “mi perdis la ombrelon en la trajnon, sed aĉetis novan el la butiko”, tio estus tro nekutima – kvankam por finnlingvano tio estus la normala maniero esprimi tiujn okazaĵojn. Oni devas lerni diri “je la kvina horo”, kvankam oni povus logike elpensi plurajn aliajn prepoziciojn kaj manierojn indiki la horon.

Eĉ spertaj parolantoj ofte faras erarojn pri iuj eroj de la lingvo, eble iom depende de la propra lingva fono. Ĉu tio signifas, ke Esperanto ne estas facila lingvo?

– Ofte temas pri tiaj strukturaj trajtoj, en kiuj Esperanto estas pli malsimpla ol multaj aliaj lingvoj. Unu tia estas la akuzativo – eĉ spertaj parolantoj povas forgesi ĝin aŭ ankaŭ trouzi ĝin. Alia estas la netravidebla distingo inter transitivaj kaj netransitivaj verboj, ekzemple fini/finiĝi, sed ĉesigi/ĉesi; el tio rezultas kaj forgesitaj kaj trouzataj ig- kaj iĝ-sufiksoj.

– Ĉe tiuj du trajtoj oni povas paroli pri ĝenerala L2-malfacileco de Esperanto, do la lingva fono de la lernanto ne ŝajnas multe influi. Sed ĝi certe influas en la uzo de “la”, kiu estas malfacila por ĉiuj, kies denaska lingvo ne havas difinan artikolon – aŭ ja havas, sed uzas ĝin laŭ aliaj reguloj ol Esperanto. Zamenhof ne kreis maksimume simplan lingvon, sed kompromisis inter diversaj kriterioj, el kiuj la simpleco kaj facileco estis nur unu, eĉ se unu el la plej gravaj.