La tempo de la paroladoj de Fettes jam pasis

Antaŭ unu jaro Mark Fettes finis sian duan mandatperiodon kiel prezidanto de UEA. Nun sub la aŭspicioj de UEA aperis libro kun liaj paroladoj kaj artikoloj. La berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev trovas la tekstojn banalaj kaj la libron enuiga. La tekstoj laŭ li estas glate formulitaj, sed ne enhavas kontemplon aŭ analizon de la laboro de Fettes kiel prezidanto de UEA.


La retejo de la nova libro, kie eblas elŝuti la tutan verkon.

La redakcio de Libera Folio, kiun mi ne plu enestas pro labora okupiteco, proponis ke mi recenzu la libron de Mark Fettes Ne estas fido nur kun la subtitolo Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019.

La tasko komence ŝajnis esti tre interesa, ĉar de unu flanko Mark Fettes estas tre estimata (almenaŭ de mi mem) movadano, sed de la alia – lia laboro en UEA estis ege malsukcesa, se oni juĝu nur laŭ la rezulto(j).

Mallongan tempon post la elposteniĝo Fettes do aperigas libron kun preskaŭ 200 paĝoj, plenigitaj de liaj primovadaj opinioj, pensoj kaj konkludoj. La ago, la aperigo de la libro, estas sufiĉe kuraĝa. Kaj samtempe stranga.

Kial mi nomas ĝin stranga: ĉar en la situacio, kiun nun alfrontas UEA kaj la E-movado ĝenerale, la malsukcesinta prezidinto prefere ne ege publike elmontru sin, ne fanfaronu per per siaj saĝaj pensoj, kiujn apenaŭ eblas konfirmi per palpeblaj atingoj. Kial mi nomas ĝin kuraĝa: ekzakte pro la samaj kialoj.

Ni imagu futbalan klubon (kvankam averaĝa klubo administras multe malpli da homoj ol UEA, ĝi disponas je multe pli da mono ol ”nia“ asocio, pro tio la komparo laŭ mi estas tute prava), kiu fiaskis ĉie, kie ĝi ludis. La direktora konsilio ne nur maldungas la ĉeftrejniston, sed ankaŭ ŝanĝas prezidanton.

Ĉu imageblas, ke maldungito aperigos kolekton de siaj intervjuoj kaj artikoloj, diritaj aŭ verkitaj dum la ĵus finiĝinta periodo? Neniuokaze. Eble li tuj trovos alian laboron, kaj provos esti sukcesa tie. Aŭ li certan tempon sidos hejme kaj komentos tion kaj jenon nur en sia tvitero, sed eĉ tiam li apenaŭ tuŝos pasintecon, nur la nunon.

Tamen ni revenu al la libro.

Necesas esti sincera: mi ne povis finlegi ĝin. Mi eĉ ne atingis la mezon, pro tio la teksto, kiun vi legas, subtitoliĝas ne ”recenzo”, sed ”vidpunkto”: por verki recenzon mi devintus finlegi la libron. Sed mi ne povis, kvankam origine volis. Kial ne povis? Estis neelteneble enuige.

Primovadaj paroladoj kaj artikoloj estas en si mem ĝenro senespera: aŭskultantoj aŭ legantoj orele aŭ okule atentas ies opinion, kiu garantiite gvidas al nenio. Se paroladoj havus iun signifon kaj sencon, la movado prosperus. Sed sen tiaj paroladoj ne imageblas la movado mem, kaj tio estas malgranda parto de la ĝenerala problemo. Mi opinias tion (parto de la) problemo ĉar jam delonge tempus aboli la paroladojn: ili nur donas al paroladantoj eblon aspekti gravaj kaj sagacaj, dum rezulto komplete mankas.

Sed ĉu ni ĵetu ŝtonon kontraŭ tiu, kiu volas aspekti grava kaj sagaca? Certe ne. Multe pli malbonas tio, ke la movado daŭre akceptas malnecesajn paroladojn kaj artikolojn, kvazaŭ konsentante, ke primovadaj artikoloj kaj paroladoj ankoraŭ estas bezonataj. Ĉi tiu kontraŭdiro estas ja faktoro por nomi paroladojn senespera ĝenro.


Pasintfoje elektitaj paroladoj de UEA-prezidanto estis eldonitaj libroforme en 1966, kiel suplemento al ”Retoriko” de Ivo Lapenna. La libro estis reeldonita en 2009, okaze de la 100-jara jubileo de Lapenna.

La legado de tio, kion mi tamen sukcesis legi, ne lasis alian impreson: la enhavo de la libro estas en si mem nur aerskuado, kiu estas necesa absolute por nenio krom konsolo de la egoo de la paroladinto kaj artikolinto (por la samo servas la narcisisma kovrilo: sur ĝi estas granda portreto de Fettes, kiu kun patreca duonrideto kapkline rigardas rekte en la objektivon, dum fone estas liaj ”infanoj“ — esperantistoj dum iu kongreso; normale oni atendus neŭtralan kovrilon kun portreto de la aŭtoro dorsflanke).

La frazoj estas tre glataj, perfekte verkitaj, enhavas ideale senriproĉajn tezojn. Oni ne povas ĉikani ion ajn. Mi eĉ ne povas trovi bonan citaĵon: taŭgas ĉiu frazo kaj alineo. La nura problemo estas ke la vortoj, frazoj kaj alineoj havas nulan efikon kaj tre ofte aspektas neelteneble banale, krom kiam, malofte, la aŭtoro prezentas iun historian fakton. La tempo de paroladoj jam delonge estas for. Same delonge venis la tempo de agoj, sed agoj malfacilas, dum paroladoj facilegas.

Krome direndas, ke en 2020 legi tion, kio estis skribita aŭ elparolita antaŭ 10, 8 kaj eĉ 5 jaroj estas… nu… eĉ pli enue, ĉar la kerna enhavo ne plu aktualas. Des pli okulfrapas tio, ke la libron ne eniris iu ajn teksto, kie Mark Fettes analizus, taksus, klarigus sian laboron en UEA. La legantoj devas legi lernejanece ideale poluritajn pensojn, ne ligitajn al la (ĝis nun) plej grava rezulto el la movada laboro de la aŭtoro.

Verŝajne la respondo al la demando “kial mankas analizo de la laboro” parte estas tio, ke la libron de Fettes ĉiamaniere subtenas UEA mem: la paroladoj aperis, kiel indikite, ”sub aŭspicioj de UEA”, estas redaktita de la redaktoroj de la oficiala revuo de UEA kaj estas diskonigata en la retaj kanaloj de UEA. Ni apenaŭ eraros, supozinte, ke la libron ankaŭ financis Universala Esperanto Asocio. Kun tiom da UEA, kritiko – eĉ memkritiko – tute ne atendeblas.

Fettes tre ofte apelacias al Zamenhof – 143-foje en la tuta libro (dankon al la komputila serĉo, kiu ebligas tion tuj vidi!). Mia petego al ĉiuj estus: lasu Ludovikon en trankvilo! Li faris kolosegan laboron por ni. Li estis unu el plej geniaj personoj de la homaro (mi skribas tion sen ombro de sarkasmo). Li estis elstara pensanto kaj ideanto. Sed li forpasis jam antaŭ pli ol 100 jaroj.

Tiom oftaj referencoj al li tre similas la USSR-tempajn citojn de Lenin, kiuj dum iu ajn komunisma kunveno daŭris preskaŭ ĝis la disfalo de la Sovetunio, tio signifas pli ol 60 jarojn post la morto de Lenin. Samo pri Zamenhof. Li kiel vere saĝa homo apenaŭ aprobus tion. La esperantistoj, malgraŭ amaso da siaj malavantaĝoj, havas feliĉe ne nur Zamenhofon! (Mi kontrolis: Fettes mencias ĉiujn aliajn elstarajn movadanojn minimume dekoble pli malofte.)

La libro kun paroladoj cetere memorigis al mi amuzaĵon, kiun mi antaŭ jardeko tradukis el la rusa. Ĝi nomiĝas ”Generilo de paroladoj“ — certe, origine temis nur pri paroladoj por iuj enuigaj kunsidoj. Vi vidas ĝin tuj sube. Provu ĝin uzi kaj vi tuj vidos, ke ankaŭ vi povas krei almenaŭ unu saĝan paroladon!

Fine mi ripetu miajn bazajn tezojn: sinjoron Fettes mi estimas egale alte, sendepende de la parolada libro. La libron mi egale taksas enuiga kaj malnecesa, sendepende de la estimo al la aŭtoro. Tre domaĝe, ke post la prezidado de Mark Fettes restas tiom da problemoj en UEA kaj nur la libro de paroladoj.

Grigorij Arosev